目次へ

Helpo je traduko

Demian,2015年12月26日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

Demian (プロフィールを表示) 2015年12月26日 17:55:09

Ĉu "Ĉu eblas tiom ami iun, ke oni permesu la amatan foriru feliĉen?" estas bona traduko de "Is it really possible to love someone so much that you would let them go for their own good?"?

Eble mia traduko estas gramatike ĝusta, sed ĉu ĝi enhavas la poezion de la sento?

Antaŭ-dankon por via helpo!

nornen (プロフィールを表示) 2015年12月26日 18:26:30

"felicxa" anstataux "felicxen".

espleono (プロフィールを表示) 2015年12月26日 19:06:00

Jen mia versio: "Ĉu vere eblas tiel ami iun, ke oni lasu la amatan foriri laŭ sia feliĉo?"

opalo (プロフィールを表示) 2015年12月27日 3:47:26

Laŭ mi, la traduko de Demian estas la plej bona. La feliĉo en la frazo estas estonteca feliĉo; kaj tiom estas pli taŭga ol tiel.

"I did it for his own good" = Mi faris ĝin [ŝajne malafablan agon] por plibonigi lian konduton/sanon/sorton [eĉ se nur finfine]

"They were quarrelling about the toy, so I took it away for their own good."
Ili kverelis pri la ludilo, do mi forprenis ĝin, kiel speco de leciono [pri konduto].

"You must swallow the cod liver oil. It is for your own good."
Vi devas gluti la moruhepatoleon. Ĝi plibonigos vian sanon.

"Is it really possible to love someone so much that you would let them go for their own good?"
(Alie dirate) Ĉu vere eblas tiom ami homon, ke oni rezignas tiun amon por plibonigi la sorton de la amato?

sergejm (プロフィールを表示) 2015年12月27日 16:19:07

Mi uzus nek "oni", nek "la amatan". "vi" taŭgas, ankaŭ la patricipon eblas substantivigi. Adverbo povas havi "-en" nur se ĝi signifas direkton al iu loko.
"Ĉu vere eblas ami iun tiom, ke vi permesu(s) al la amato foriri felice."

sudanglo (プロフィールを表示) 2015年12月30日 11:50:36

Ĉu eblas tiom ami iun, ke oni lasas la amaton foriri por ties feliĉo

先頭にもどる