Ĉu ekzistas afikson, eĉ neoficialan, kiun signifo estas "enhavo de"
貼文者: psychoslave, 2016年1月1日
訊息: 15
語言: Esperanto
raffadalbo (顯示個人資料) 2016年1月9日上午7:28:36
sergejm:'en' estas prepozicio kaj devas esti uzata ne sufikse, sed prefikse. Do 'en valizo' > 'envalizi' > 'envalizato' aŭ 'en valizon' > 'envalilizigi' > 'envalizigito'Vi pravas!
Mi aldonos ke prepozicioj eĉ ne estas radikoj. Oni povus neglekti ke "eno" estas laŭ PIV la monunuo de Japano ("liro" estas la malnova monunuo de Italio kaj samtempe muzika ilo); sed gravas ke oni ne diras "alo" (=tio al kio oni direktas sin??), "pero" (=tio per kio oni agas??), "proo", "transo", "trao" ktp. Nur sufiksoj estas ankaŭ radikoj - prefiksoj kaj prepozicioj ne.
Sed, en la fono, multe gravas ankaŭ la regulo, ke la lingvo estu komprenebla, ne nur gramatike ĝusta. "Valiz-en-o" estas (laŭ mi) ne nur gramatike malĝusta sed ankaŭ malklara; "envalizaĵo" aŭ "envalizato" estas tre klaraj.
akueck (顯示個人資料) 2016年1月9日上午10:03:12
raffadalbo:Aliflanke PIV registris "transo" kun la difino "Ia transa loko, regiono". Se "trans" povas havi o-finajhon (kaj signifon), kial ne ankau "en"? Cetere: En tiu Vikipedia artikolo estas uzita "eno", kredeble en la signifo "interno".sergejm:'en' estas prepozicio kaj devas esti uzata ne sufikse, sed prefikse. Do 'en valizo' > 'envalizi' > 'envalizato' aŭ 'en valizon' > 'envalilizigi' > 'envalizigito'Vi pravas!
Mi aldonos ke prepozicioj eĉ ne estas radikoj. Oni povus neglekti ke "eno" estas laŭ PIV la monunuo de Japano ("liro" estas la malnova monunuo de Italio kaj samtempe muzika ilo); sed gravas ke oni ne diras "alo" (=tio al kio oni direktas sin??), "pero" (=tio per kio oni agas??), "proo", "transo", "trao" ktp. Nur sufiksoj estas ankaŭ radikoj - prefiksoj kaj prepozicioj ne.
Sed, en la fono, multe gravas ankaŭ la regulo, ke la lingvo estu komprenebla, ne nur gramatike ĝusta. "Valiz-en-o" estas (laŭ mi) ne nur gramatike malĝusta sed ankaŭ malklara; "envalizaĵo" aŭ "envalizato" estas tre klaraj.
sergejm (顯示個人資料) 2016年1月11日上午7:31:23
Plej ofte oni faras tion per aldono de '-e':
ene, transe, trae, pere k.t.p.
Sed valizeno oni povas kompreni ankaŭ kiel valiz-e-n-o:
valiz-o > valiz-e > valiz-e-n > valiz-e-n-i (enmeti en valizon) > valiz-e-n-o (enmeto en valizon).
Do ne tro klare, kion la vorto devas signifi.
Sed pluaj derivaĵoj estas pli kraraj:
valizenaĵo: aĵo en valizo.
valizenero: unu el aĵoj en valizo.
valizenaro: ĉiuj aĵoj en valizo.
Kaj eĉ:
duonplena valizeno: la valizo estas plenigita duone.
Altebrilas (顯示個人資料) 2016年1月16日上午10:53:22
Aŭ mi supozas, ke oni prefere parolu pri "la valizo", ĉar estas grandaj, malgrandaj valizoj kaj "valizpleno" signifas do nenion precize, se oni ne indikas pri kia valizo temas. Krom se en la kunteksto la valizoj havas norman grandecon ekz. en malmultekostaj flugkompanioj, kie la pezo estas limigita je 10 kg. Tiukaze, duonpleno de valizo estus 5 kilogramoj.
amigueo (顯示個人資料) 2016年3月2日下午7:10:28
do ENVALIZO aŭ ENVALIZAĴO = enhavo aŭ enhavaĵo de valizo
alia afero:
valizo enhavas panon
= pano en(est)as valizon
= valizo estas en(est)ata de pano
= valizo enat/enogas/ejnas panon ???