ไปยังสารบัญ

Esperanto kiel oficiala lingvo de Eŭropan Union?

จาก merika21, 5 มกราคม 2016

ข้อความ 24

ภาษา: Esperanto

merika21 (แสดงโปรไฟล์) 5 มกราคม 2016, 12:08:06

Tiu peticio havas 10,318 subskriboj (Ili bezonas 15000). Ili volas fari esperanto la nova oficiala lingvo de EU. Ĉu vi pensas, ke tio estas ebla?

https://secure.avaaz.org/en/petition/Esperanto_lan...

#languageofhope #lingvodeespero

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 5 มกราคม 2016, 14:34:48

Laŭ mi Esperanto estas pli taŭga ol la angla, ĉar ĝi estas facile lernebla.

Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 5 มกราคม 2016, 21:13:48

Ĝi estas tre taŭga, sed bedaŭrinde ĝi ne havas la saman valoron kiel la angla.

horsto (แสดงโปรไฟล์) 6 มกราคม 2016, 02:11:20

Ne temas pri taŭgeco aŭ valoro de lingvoj. Laŭ la statutoj de la EU ne ekzistas oficiala lingvo, ĉiuj lingvoj estas samrajtaj.
Do kiel Esperanto povus fariĝi oficiala lingvo?

Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 6 มกราคม 2016, 11:03:47

Oficiala lingvo; ne la oficiala lingvo.

Estas vera ke ĉiuj lingvoj estas samrajtaj, sed ni ankaŭ scias ke la angla funkcias kiel helplingvo en Eŭropa. La demando demandas ĉu la helpolingvo devus esti Esperanton, sed deziri ĝin estas malsama ol atingi ĝin.

vincas (แสดงโปรไฟล์) 6 มกราคม 2016, 11:04:38

Esperanto ne estas lingvo ĝi estas kodo. Do, kodo ne povas fariĝi oficiala lingvo de EU.

Vestitor (แสดงโปรไฟล์) 6 มกราคม 2016, 11:15:25

vincas:Esperanto ne estas lingvo ĝi estas kodo. Do, kodo ne povas fariĝi oficiala lingvo de EU.
Specife, ĉiuj lingvoj estas kodoj!

Clarence666 (แสดงโปรไฟล์) 6 มกราคม 2016, 12:58:33

Vestitor:Oficiala lingvo; ne la oficiala lingvo
Preferinde, EO farigxu la oficiala lingvo de EU (sed riparu la plej gravajn fusxojn antauxe)

Vestitor:Estas ver a e ke ĉiuj lingvoj estas samrajtaj
Tio estas mojosa multe disvastigxinta teorio, sed en praktiko ne funkcias kaj neniam povos funkcii. Malsupren de la mortinta cxevalo!!!

Vestitor:La demando demandas estas ĉu la helpolingvo devus esti Esperanto n, sed deziri ĝin tion estas malsam a e ol atingi ĝin tion
Jes, defusxita EO farigxu helpolingvo, aux pli bone cxeflingvo de EU.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 6 มกราคม 2016, 14:58:57

Vestitor:Ĝi estas tre taŭga, sed bedaŭrinde ĝi ne havas la saman valoron kiel la angla.
Pri kiu valoro vi parolas, gramatika aŭ pri la povo de la anglaj parolantojn?

Rachaelz (แสดงโปรไฟล์) 6 มกราคม 2016, 21:22:04

Mi tre esperas ke la EU aŭ grava organizo internacia alprenos Esperanton kiel oficiala lingvo, sed se mi devus veti mi dirus ke tiu neniam okazos. Ĉu ni ŝatas aŭ ne, La mondo plejparte rigardas la anglan kiel la lingvafrakao de nun kaj de la estonteco. Multe da la homoj en ĉi tiaj organizaj kiuj havas la povon por fari tian ŝanĝon jam parolas la anglan, kaj ŝajnas ke la plejmulto de anglaparolantoj estas tute kontenta pri tio, kaj ne volas fari la sistemo pli justa/facila por aliaj lingvuloj ĉar tio ne avantaĝigus ilin malgajo.gif

กลับไปด้านบน