К содержанию

"Welcome back"?

от Daisy454, 9 января 2016 г.

Сообщений: 22

Язык: Esperanto

opalo (Показать профиль) 10 января 2016 г., 14:30:35

Hmm... ŝajnas al mi ke la kunteksto sufiĉas por distingi inter adiaŭo kaj saluto, ĉu ne?

Saluton! Bonan revenon en mian hejmon!
Adiaŭ! Bonan revenon hejmen!

Simon_Gauvain (Показать профиль) 10 января 2016 г., 15:15:12

akueck:La esprimo "bonan revenon" komunikas al iu, kiu ankorau ne estas reveninta, la deziron, ke li havu bonan revenon. Sed "welcome back" ne estas dirata al iu, kiu ankorau ne estas reveninta, sed al iu, kiu jam estas reveninta.
Bone, mi komprenas la nuancon. Tamen, se mi akceptas iun ĉe mi per "bonan revenon", ĉu tio ne estas ĝusta maniero diri al li, ke mi ĝojas ke li revenis, kaj ke mi deziras al li sperti bonan re-ĉeeston? Alie demandite: ĉu "bonan revenon" povas signifi, krom "mi deziras al vi ke vi revenu bone", ankaŭ "estas bone, ke vi revenis" ?

Opalo: prave, mi eĉ ne pensis ke oni povas uzi tion por afable disiĝi.

akueck (Показать профиль) 10 января 2016 г., 15:29:33

opalo:Hmm... ŝajnas al mi ke la kunteksto sufiĉas por distingi inter adiaŭo kaj saluto, ĉu ne?

Saluton! Bonan revenon en mian hejmon!
Sed nur el tio ne nepre estas konkludeble, ke la reveno jam okazis. Ekzemple oni povas deziri "bonan revenon en mian hejmon" ankau telefone al iu, kiu ankorau ne estas reveninta.

Cetere: Estas signifdiferenco inter "bona veno" kaj "bonveno":

"Bona veno" estas veno, kiu estas bona.

"Bonveno" estas - lau PIV - "afabla, korgajiga akcepto".

La ideo de "bonreveno" (proponita de opalo) estas do transigi la signifon de "bonveno" al tiu signifo: "afabla, korgajiga akcepto post reveno".

La problemo estas, ke la esprimo "bonrevenon" ankorau ne sufiche uzighis, por ke la dirita signifo estu tuj komprenata.

Eble la angla ja venkis ghuste pro sia "welcome back", kiu en Esperanto ne estas esprimebla klare kaj sendube senerare okulumo.gif

akueck (Показать профиль) 10 января 2016 г., 15:50:13

Daisy454:Kiel oni diras "welcome back"? Amiko demandis al mi kaj mi nur scipovas diri "welcome" (bonvenon).
Malgrau mia antaua dubo mi nun ja emas favori "bonvenon reen". La kialo ne nepre estas, ke la Gugla tradukilo proponas tion okulumo.gif

"Bonvenon reen" mallongigas: "Bonvenon post via iro reen", kaj tio chi estas tiel tuj komprenata kaj ankau jam uzita.

Simon_Gauvain (Показать профиль) 10 января 2016 г., 17:44:59

Ankaŭ al mi plaĉas "bonvenon reen", tio ŝajnas bona laŭvorta traduko.

Mi volas profiti el tiu diskuto por meti flankan demandon, pri "Welcome home":
Ĉu "Bonvenon hejme" aŭ "Bonvenon hejmen" ?

akueck:"Bona veno" estas veno, kiu estas bona.

"Bonveno" estas - lau PIV - "afabla, korgajiga akcepto".
Se "bonveno" ne rilatas al moviĝo, kaj se oni jam estas en la hejmo, ĉu la N-finaĵo necesas? Guglante mi trovis pli da trafoj por "bonvenon hejme" (274) ol por "bonvenon hejmen" (81) - sed tio en si mem pruvas nenion, kaj mi dubas ĉar la vizitantoj venas ja hejmen...

akueck (Показать профиль) 11 января 2016 г., 5:23:43

Simon_Gauvain:
Mi volas profiti el tiu diskuto por meti flankan demandon, pri "Welcome home":
Ĉu "Bonvenon hejme" aŭ "Bonvenon hejmen" ?
"Bonvenon hejme" = "bonvenon en la hejmo" estas ghusta.
"Bonvenon hejmen" kredeble estas pravigebla per "bonvenon post via iro hejmen".

La analogajho "bonvenon ree", kiel traduko de "welcome back", ne funkcias, char "ree" ne havas la signifon "en la antaua loko", sed la signifon "denove, ankorau unu fojon".

Tial, por traduki "welcome back", mi ne havas elturnighon pli bonan, ol "bonvenon reen" = "bonvenon post via iro reen".

Christa627 (Показать профиль) 11 января 2016 г., 7:59:57

Antaŭe mi pensis pri tio ĉi kaj mia sendependa solvo estis "bonrevenon". Ĝi ŝajnis al mi tre natura kaj klara. Ĉu vere povus esti miskompreno?

Oni povus diri "rebonvenon", sed al mi tio komunikas nur, ke iu, kiu jam diris "bonvenon" antaŭe, diras ĝin denove al la sama persono; eble la unuan fojon la personoj estis en domo en Germanio kaj ĉi-foje ili estas en apartamento en Aŭstralio; ne gravas.

Miland (Показать профиль) 11 января 2016 г., 9:04:41

Praktike, eble Saluton denove! taŭgos.

sudanglo (Показать профиль) 14 января 2016 г., 14:08:01

Re-saluton. Ekz. je revizito al retejo.

amigueo (Показать профиль) 18 марта 2016 г., 11:35:44

welcome back, well perdis sian dekoracian lo.

bonvena estu!, havu bonvenon! estas du esprimoj por "bonvenigi" iun.

ĉu vere? bonvenuo ne bonvenigas iun, estas nur saluto aŭ beno.
do, pli ĝuste estus: bonveno/bonvenigo --> venbeno/alvenbeno. simile por irbeno/alirbeno = boniruo/bonaliruo.

alvenbenon, amiko! (ni bonalvenuas vin)

aliflanke gravas ke novalveninto benu la grupon per sia ĉeesto.
via alveno benas nin, do dua grava varianto de saluto:

1. alvenbenon havu!, resume: "alvenbenon"
2. alvenbenu nin! aŭ, pli ĝentile, vi alvenbenas nin aŭ via alveno benas nin, resume: "alvenbena!"

"alvenbena!" estas pliĝentila ol "alvenbenon!"

Наверх