Al la enhavo

"Welcome back"?

de Daisy454, 2016-januaro-09

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Daisy454 (Montri la profilon) 2016-januaro-09 14:57:53

Kiel oni diras "welcome back"? Amiko demandis al mi kaj mi nur scipovas diri "welcome" (bonvenon).

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-januaro-09 22:37:03

bonvenon dorso

bonvenu, defendanto

Daisy454 (Montri la profilon) 2016-januaro-10 00:23:39

Тerurĉjo:bonvenon dorso

bonvenu, defendanto
Ĉu tiu estas ŝerco? Mi aprezus veran respondon se iu ajn scias ĝin. Dankon!

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2016-januaro-10 09:39:00

Bonan revenon !
Bonvenon hejme !

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-10 10:18:00

Daisy454:Kiel oni diras "welcome back"? Amiko demandis al mi kaj mi nur scipovas diri "welcome" (bonvenon).
Unue mi pensis, ke "bonvenon ree" taugas. Sed lau PMEG "ree = denove, ankorau unu fojon". Tio komunikas nur ion tempan.

Ankau "bonvenon reen" ne taugas, char lau PMEG "reen = al la antaua loko denove". Tio komunikas nur movadon al loko, ne refojan estadon en loko.

Oni do bezonas esprimom por "en la antaua loko denove". Chu estas iuj ideoj?

nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-10 10:47:05

Bonvenon denove.

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-10 11:15:19

nornen:Bonvenon denove.
Sed tio - same kiel "bonvenon ree" - kromkomunikas, ke en la koncerna loko jam antaue okazis bonveno. Sed io tia ja ne nepre trafas. Povas esti, ke tie la reveninto neniam antaue estis bonvenigita.

Alivorte: "Bonvenon denove" kaj "bonvenon ree" estas trafaj tradukoj de "welcome again", sed ne nepre de "welcome back".

opalo (Montri la profilon) 2016-januaro-10 11:38:21

Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-10 13:01:26

opalo:Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.
Jes. Tio shajnas al mi tauga.

Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2016-januaro-10 13:11:12

akueck:
opalo:Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.
Jes. Tio shajnas al mi tauga.
Kaj ne "Bonan revenon" ?

Reen al la supro