Späť na obsah

"Welcome back"?

od Daisy454, 9. januára 2016

Príspevky: 22

Jazyk: Esperanto

Daisy454 (Zobraziť profil) 9. januára 2016 14:57:53

Kiel oni diras "welcome back"? Amiko demandis al mi kaj mi nur scipovas diri "welcome" (bonvenon).

Daisy454 (Zobraziť profil) 10. januára 2016 0:23:39

Тerurĉjo:bonvenon dorso

bonvenu, defendanto
Ĉu tiu estas ŝerco? Mi aprezus veran respondon se iu ajn scias ĝin. Dankon!

Simon_Gauvain (Zobraziť profil) 10. januára 2016 9:39:00

Bonan revenon !
Bonvenon hejme !

akueck (Zobraziť profil) 10. januára 2016 10:18:00

Daisy454:Kiel oni diras "welcome back"? Amiko demandis al mi kaj mi nur scipovas diri "welcome" (bonvenon).
Unue mi pensis, ke "bonvenon ree" taugas. Sed lau PMEG "ree = denove, ankorau unu fojon". Tio komunikas nur ion tempan.

Ankau "bonvenon reen" ne taugas, char lau PMEG "reen = al la antaua loko denove". Tio komunikas nur movadon al loko, ne refojan estadon en loko.

Oni do bezonas esprimom por "en la antaua loko denove". Chu estas iuj ideoj?

nornen (Zobraziť profil) 10. januára 2016 10:47:05

Bonvenon denove.

akueck (Zobraziť profil) 10. januára 2016 11:15:19

nornen:Bonvenon denove.
Sed tio - same kiel "bonvenon ree" - kromkomunikas, ke en la koncerna loko jam antaue okazis bonveno. Sed io tia ja ne nepre trafas. Povas esti, ke tie la reveninto neniam antaue estis bonvenigita.

Alivorte: "Bonvenon denove" kaj "bonvenon ree" estas trafaj tradukoj de "welcome again", sed ne nepre de "welcome back".

opalo (Zobraziť profil) 10. januára 2016 11:38:21

Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.

akueck (Zobraziť profil) 10. januára 2016 13:01:26

opalo:Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.
Jes. Tio shajnas al mi tauga.

Simon_Gauvain (Zobraziť profil) 10. januára 2016 13:11:12

akueck:
opalo:Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.
Jes. Tio shajnas al mi tauga.
Kaj ne "Bonan revenon" ?

akueck (Zobraziť profil) 10. januára 2016 13:58:11

Simon_Gauvain:
akueck:
opalo:Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.
Jes. Tio shajnas al mi tauga.
Kaj ne "Bonan revenon" ?
La esprimo "bonan revenon" komunikas al iu, kiu ankorau ne estas reveninta, la deziron, ke li havu bonan revenon. Sed "welcome back" ne estas dirata al iu, kiu ankorau ne estas reveninta, sed al iu, kiu jam estas reveninta.

Nahor