去目錄頁

"Welcome back"?

Daisy454, 2016年1月9日

讯息: 23

语言: Esperanto

Daisy454 (显示个人资料) 2016年1月9日下午2:57:53

Kiel oni diras "welcome back"? Amiko demandis al mi kaj mi nur scipovas diri "welcome" (bonvenon).

Тerurĉjo (显示个人资料) 2016年1月9日下午10:37:03

bonvenon dorso

bonvenu, defendanto

Daisy454 (显示个人资料) 2016年1月10日上午12:23:39

Тerurĉjo:bonvenon dorso

bonvenu, defendanto
Ĉu tiu estas ŝerco? Mi aprezus veran respondon se iu ajn scias ĝin. Dankon!

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2016年1月10日上午9:39:00

Bonan revenon !
Bonvenon hejme !

akueck (显示个人资料) 2016年1月10日上午10:18:00

Daisy454:Kiel oni diras "welcome back"? Amiko demandis al mi kaj mi nur scipovas diri "welcome" (bonvenon).
Unue mi pensis, ke "bonvenon ree" taugas. Sed lau PMEG "ree = denove, ankorau unu fojon". Tio komunikas nur ion tempan.

Ankau "bonvenon reen" ne taugas, char lau PMEG "reen = al la antaua loko denove". Tio komunikas nur movadon al loko, ne refojan estadon en loko.

Oni do bezonas esprimom por "en la antaua loko denove". Chu estas iuj ideoj?

nornen (显示个人资料) 2016年1月10日上午10:47:05

Bonvenon denove.

akueck (显示个人资料) 2016年1月10日上午11:15:19

nornen:Bonvenon denove.
Sed tio - same kiel "bonvenon ree" - kromkomunikas, ke en la koncerna loko jam antaue okazis bonveno. Sed io tia ja ne nepre trafas. Povas esti, ke tie la reveninto neniam antaue estis bonvenigita.

Alivorte: "Bonvenon denove" kaj "bonvenon ree" estas trafaj tradukoj de "welcome again", sed ne nepre de "welcome back".

opalo (显示个人资料) 2016年1月10日上午11:38:21

Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.

akueck (显示个人资料) 2016年1月10日下午1:01:26

opalo:Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.
Jes. Tio shajnas al mi tauga.

Simon_Gauvain (显示个人资料) 2016年1月10日下午1:11:12

akueck:
opalo:Kie estas la malfacilo? Bonrevenon.
Jes. Tio shajnas al mi tauga.
Kaj ne "Bonan revenon" ?

回到上端