Į turinį

Berlino sen vi

traubenschorle, 2016 m. sausis 19 d.

Žinutės: 11

Kalba: Esperanto

traubenschorle (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 19 d. 19:36:52

Mi ĵus spektis la muzikan filmeton "Berlino sen vi". Sed mi pensas, ke mi ne bone komprenas pri kio temas en la kanto. Ĉu iu povas fari resumon por mi?

Kirilo81 (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 20 d. 09:19:18

Ĉu vi aŭde aŭ enhave ne komprenis?

Se temas pri la unua, jen la teksto:
Se vi dirus tion pli frue
Eble mi irus ĝis la stacidom'
Repreni mian monon, forgesi pri la vojo
Se vi dirus tion pli klare
Eble mi ne agus kiel metronom'
Kaj aŭskultus vian voĉan sonon por la unua fojo

Berlino sen vi estas urb' sen harmoni'
Estas trista, trista, amasloĝej'
Berlino sen vi lasas min sen energi'
En la trista, trista amasloĝej'

Se vi dirus pli frue
eble mi irus ĝis la flughaven'
Por aĉeti biletojn por ambaŭ ni
Se vi dirus tion pli klare
Eble mi vivus sen tiu ĉagren'
Nun aŭskutus vian voĉon kun emoci'

Sed Berlino sen vi estas urb' sen harmoni'
Estas trista, trista, amasloĝej'
Berlino sen vi lasas min sen energi'
En la trista, trista amasloĝej'

Por mi la pejzaĝ' de trista amasloĝej'
Urba vizaĝ', neniam iĝos la hejm' de mia plej kara dezir'

Se vi dirus tion pli frue
Eble mi restus en tiu vilaĝ'
Kaj ne indus komenti kial Petro iris for...

Simon_Gauvain (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 20 d. 10:32:08

traubenschorle:Ĉu iu povas fari resumon por mi?
Petro forlasis sian koramikon ĉar li pensis ke tiu lin ne amis, kaj nun li ŝajne estas tre malfeliĉa, ĉar li sopiras al sia amato. Pro tio li tre romantike lamentas kaj riproĉadas dum la tuta kanto.

Fakte la kanto ne parolas pri Berlino okulumo.gif

traubenschorle (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 20 d. 20:46:26

Kaj kiu estas la ino en la filmeto?

Simon_Gauvain (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 21 d. 09:17:12

Mi ne scias, sed mi pensas ke ŝi ne rilatas al la kanto. En tiu alia video ne ĉeestas knabino tia. Laŭ mi ĉi-lasta video pli bone spegulas la sencon de la kanto.

johmue (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 21 d. 09:28:54

Simon_Gauvain:
traubenschorle:Ĉu iu povas fari resumon por mi?
Petro forlasis sian koramikon ĉar li pensis ke tiu lin ne amis, kaj nun li ŝajne estas tre malfeliĉa, ĉar li sopiras al sia amato. Pro tio li tre romantike lamentas kaj riproĉadas dum la tuta kanto.

Fakte la kanto ne parolas pri Berlino okulumo.gif
Ne estas Petro, kiu forlasis sian koramikon.

La kantanto estas forlasita. La virino sur la seĝo estas la koramikino, kiu komence foriras kaj poste restas nur la neokupita seĝo kiu simbolas la ĉiea manko de ŝi.

La nomo "Petro" en la lasta linio estas aludo al la linio "Petro iris for" en la kanto "Pli ol nenio" de Martin Wiese. Foje Erik en koncerto kantis "Erik" anstataŭ "Petro".

traubenschorle (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 21 d. 15:11:31

Nun mi estas tute konfuzita. Kiu forlasis kiun? Kiu estas Petro? Ĉu Petro estas ina nomo?

traubenschorle (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 23 d. 17:23:46

Ĉu iu povas helpi min?

Sunjo (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 23 d. 18:42:53

Estas tute normale, ke oni ne ricevas 100%-an klarigon pri artaĵoj.

johmue (Rodyti profilį) 2016 m. sausis 23 d. 20:15:54

traubenschorle:Nun mi estas tute konfuzita. Kiu forlasis kiun? Kiu estas Petro? Ĉu Petro estas ina nomo?
La kantanto, do la "mi" en la teksto, estis forlasata de sia partnerino, la virino kiu en la komenco de la videaĵo ekstaras de la seĝo. Poste la "mi" restas sola en Berlino, do tiel la linio "Berlino sen vi".

En la lasta linio "Petro iris for" la kanto aludas al la kanto "Pli ol nenio" de Martin Wiese, kiu traktas la historion de forlasita viro, kiu nomiĝas "Petro". "Pli ol nenio" komenciĝas per la linio "Petro iris for".

Atgal į pradžią