본문으로

Ĉu koloro povas skribita kiel verbo?

글쓴이: danielkoch, 2016년 3월 1일

글: 12

언어: Esperanto

danielkoch (프로필 보기) 2016년 3월 1일 오후 10:25:41

Saluton!

Mia floro ruĝas.
Mia ĉemizo nigras.

Ĉu korekte tiu estas?

Dankon!

Rujo (프로필 보기) 2016년 3월 2일 오전 12:08:53

La radikoj "ruĝ" kaj "nigr" estas adjektivaj. Kiam oni aldonas verban terminon, ili fariĝas stataj verboj.
Laŭ viaj ekzemploj: Mia floro ruĝas = Mia floro estas ruĝa.
Mia ĉemizo nigras = Mia ĉemizo estas nigra.
Kiam oni aldonas substantivan terminon, ili fariĝas kvalitaj substantivoj.
Ekzemple: La nigro de via ĉemizo estas plena = La nigr[ec]o de via ĉemizo estas plena.
La ruĝ[ec]o de tiu floro allogas min. Do, la uzo de "ec" en tiuj frazkonstruoj estas superflua, pleonasma. [Estas sufiĉe] aŭ sufiĉas diri "nigro" aŭ "ruĝo". Tio estas mia simpla kompreno pri la afero. Eble alia samideano povas klarigi ĝin pli bone. Ĝis!

danielkoch (프로필 보기) 2016년 3월 2일 오전 10:28:57

Dankon!
Ĝis!

Balbutanto (프로필 보기) 2016년 3월 2일 오후 3:04:46

Rujo:Tio estas mia simpla kompreno pri la afero. Eble alia samideano povas klarigi ĝin pli bone.
Mi komprenas la aferon tutsame kiel vi (la ĉielo bluas), sed vi klarigis ĝin multe pli bone, ol tion, kion mi povintus fari ridulo.gif

akueck (프로필 보기) 2016년 3월 2일 오후 4:49:37

danielkoch:
Mia floro ruĝas.
Mia ĉemizo nigras.

Ĉu korekte tiu estas?
La du supraj frazoj estas gramatike ghustaj, kaj mi komprenas ilin jene:
"Mia floro estas rugha", kaj: "Mia chemizo estas nigra."

Mia kompreno bazighas sur oficiala komunikajho de la Akademio de Esperanto, el kiu mi citas la esencajn tekstpartojn:

Aktoj_I:
V. NI KONSTATAS,
[...]
B) ke la adjektive tradukitaj radikoj (= A‑radikoj, adjektivaj radikoj)
[...]
3. kun la i‑finaĵo ili signifas: manifestiĝi (stati aŭ efiki) karakterizate de la radiko (rapidi, verdi, sani).

sergejm (프로필 보기) 2016년 3월 2일 오후 6:19:50

Kiel vi citis, 'ĉemizo nigras' estas ne 'ĉemizo estas nigra', sed 'manifestiĝas (statas, efikas) nigra'. Iom malsamas.
Do mi uzus 'trafiklumo verdas' (kiu povas ŝanĝi coloron), sed ne pri ĉemizo, kies koloro estas konstanta. Escepte, se ĝi estas nigra pro polvo.
Tamen estas ĝuste diri ke 'ĉemizo nigras', eĉ se ĝi estas simple nigra.
PS: pri ekzemplo en la citaĵo.
Mi uzus 'la trajno rapidas' nur se ĝi veturas pli rapide, ol necesas laŭ la horaro, kaj 'la trajno estas rapida' se ĝia (meza) rapideco, laŭ la horaro, estas pli granda ol tiu de ordinara trajno.

akueck (프로필 보기) 2016년 3월 2일 오후 7:42:12

sergejm:Kiel vi citis, 'ĉemizo nigras' estas ne 'ĉemizo estas nigra', sed 'manifestiĝas (statas, efikas) nigra'.
Chu estu: "Chemizo manifestighas (statas, efikas) nigra"?

Au chu estu: "Chemizo manifestighas (statas, efikas) nigre"?

Kaj krome:

El kio konsistas la signifdiferenco inter
a) "Chemizo statas nigra(e)" kaj
b) "Chemizo estas nigra"?

sergejm (프로필 보기) 2016년 3월 2일 오후 9:02:51

akueck:El kio konsistas la signifdiferenco inter
a) "Chemizo statas nigra(e)" kaj
b) "Chemizo estas nigra"?
Prie pli bone demandu hispanlingvanojn, kiuj havas 'ser' kaj 'estar'.
En Esperanto 'statas' kaj 'estas' signifas preskaŭ la samon.
Sed mi uzus 'la ĉemizo estas nigra' nur kiam hispanoj diras 'la camisa esta negra', ne 'la camisa es negra'.

nornen (프로필 보기) 2016년 3월 2일 오후 11:42:22

sergejm:Sed mi uzus 'la ĉemizo estas nigra' nur kiam hispanoj diras 'la camisa esta negra', ne 'la camisa es negra'.
Fakte en la hispana la afero estas mala:

La cxemizo estas nigra. = La camisa es negra.
La cxemizo statas nigra. = La camisa está negra.

Estar = sxangxebla stato.
Ser = nesxangxebla eco.

Mi amigo es blanco pero está rojo por el sol.
Los aguacates son verdes. Estos aguacates están cafés.

Mi ne scias cxu tio estas komparebla al la rusa uzo de la longaj kaj mallongaj a-vortformoj: "он болен" ktr "он больной".

sergejm (프로필 보기) 2016년 3월 3일 오전 5:07:03

nornen:
La cxemizo estas nigra. = La camisa es negra.
La cxemizo statas nigra. = La camisa está negra.
Mi eraris en mia antaŭa mesaĝo. Mi volus skribi:
'La ĉemizo nigras.' = 'La ĉemizo statas nigra.' = 'La camisa está negra.'
nornen:
Mi ne scias cxu tio estas komparebla al la rusa uzo de la longaj kaj mallongaj a-vortformoj: "он болен" ktr "он больной".
Ambaŭ formoj signifas 'li estas malsana' = 'li malsanas' = 'él está enfermo'.
Sed la dua povas signifi 'li estas malsanulo' = 'él es ...' ĉar 'estar' ne estas uzata kun substantivoj, same kiel Esperante ne eblas 'li malsanulas'.
PS: Tradukoj de viaj ekzemploj:
'Mia amiko estas blanka (aŭ blankulo) sed ruĝas pro la suno.'
'Avokadoj estas verdaj. Tiuj avokadoj estas kaf(kolor)aj.' (ĉi tie ne eblas mallongigi 'kafas', ĉar 'kaf-' estas substantiva radiko, 'kolor-' same estas substantiva, do mi dubas ankaŭ pri 'kafkoloras').

다시 위로