ไปยังสารบัญ

Oscedo?

จาก NJ Esperantist, 26 เมษายน 2016

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

NJ Esperantist (แสดงโปรไฟล์) 26 เมษายน 2016, 00:25:29

Post kiam vi legis la temon de ĉi tiu mesaĝo, ĉu vi oscedis?

Oni diras ke la vido de oscedo estas kontaĝa, kiu kaŭzas ke la vidanto de la oscedo oscedi.

nornen (แสดงโปรไฟล์) 26 เมษายน 2016, 02:54:25

Haha, mi ne oscedis, ĉar mi ne konis la vorton!

((Rande: Mi ne scias ĉu oni povas uzi la vorton "kaŭzi" tiel, kiel vi ĝin uzas. Eble: "kaŭzanta oscedon al la vidanto" [mi trovis tiun ĉi uzon ĉe Zamenhof] aŭ "kaŭzanta, ke la vidanto oscedu"; ĉiuokaze ĝi estus "kaŭzanta la vidanton oscedi", ĉar la subjektoj de infinitivoj devas esti akuzativaj))

Alkanadi (แสดงโปรไฟล์) 26 เมษายน 2016, 06:28:06

NJ Esperantist:Post kiam vi legis la temon de ĉi tiu mesaĝo, ĉu vi oscedis?
Ne. Sed, kiam mi vidus oscedanton, mi ankaŭ oscedus.

externalImage.png

NJ Esperantist (แสดงโปรไฟล์) 26 เมษายน 2016, 13:57:08

nornen:Haha, mi ne oscedis, ĉar mi ne konis la vorton!

((Rande: Mi ne scias ĉu oni povas uzi la vorton "kaŭzi" tiel, kiel vi ĝin uzas. Eble: "kaŭzanta oscedon al la vidanto" [mi trovis tiun ĉi uzon ĉe Zamenhof] aŭ "kaŭzanta, ke la vidanto oscedu"; ĉiuokaze ĝi estus "kaŭzanta la vidanton oscedi", ĉar la subjektoj de infinitivoj devas esti akuzativaj))
Mi same sentas laŭ via komento. Mi faris ŝanĝon en la originalan afiŝon. Ĉu pli bone?

nornen (แสดงโปรไฟล์) 26 เมษายน 2016, 14:41:41

NJ Esperantist:
nornen:Haha, mi ne oscedis, ĉar mi ne konis la vorton!

((Rande: Mi ne scias ĉu oni povas uzi la vorton "kaŭzi" tiel, kiel vi ĝin uzas. Eble: "kaŭzanta oscedon al la vidanto" [mi trovis tiun ĉi uzon ĉe Zamenhof] aŭ "kaŭzanta, ke la vidanto oscedu"; ĉiuokaze ĝi estus "kaŭzanta la vidanton oscedi", ĉar la subjektoj de infinitivoj devas esti akuzativaj))
Mi same sentas laŭ via komento. Mi faris ŝanĝon en la originalan afiŝon. Ĉu pli bone?
Mi anstataŭigus la vorton "oscedi" per "oscedas" aŭ "oscedu", tamen la frazo aspektas bona al mi.
Mi persone dirus: "Onidire la vido de oscedo estas kontaĝa kaj oscedigas la vidanton de la oscedo.".
Tamen tiu estas nur mia tre persona prefero.

((Mi ne skribas ĉion ĉi por ĝeni aŭ ataki vin. Mi opinias, ke tiu ĉi retejo nomiĝas "lernu", ĉar ni ĉiuj lernu. Kaj se ni ne pridiskutas niajn Esperantajn klopodojn, ni certe ne lernos.))

NJ Esperantist (แสดงโปรไฟล์) 26 เมษายน 2016, 16:37:05

nornen:

Mi ne sentas min atakita, nur korektita. okulumo.gif

กลับไปด้านบน