Đi đến phần nội dung

Zamenhof Similas Hitler

viết bởi Alkanadi, Ngày 29 tháng 4 năm 2016

Tin nhắn: 22

Nội dung: Esperanto

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 17:40:10 Ngày 29 tháng 4 năm 2016

La malfondiĝo de la Esperanto-centro

https://www.youtube.com/watch?v=i4yOrO3roPg

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 17:52:13 Ngày 29 tháng 4 năm 2016

Li vere koleris. Li eraras gramitek tamen kiam li diras "koleras min" - devus esti "kolerigas min" - ĉu ne?
Sed interesas min kiom sonas Esperanto kiam oni ĝin rapide - kvazaŭ flue - parolas. Mi vere ŝatus vivi en loko kie mi uzus Esperanton ĉiutage - parolante kaj aŭskultante ĝin. Vere freŝa sperto!

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:07:01 Ngày 29 tháng 4 năm 2016

Ĉu jam estas peticio al la urbestraro de Bialystok por peti senkulpiĝojn?

usonano78 (Xem thông tin cá nhân) 21:07:49 Ngày 29 tháng 4 năm 2016

hitler: Mia hundo havas ne nazon.

soldato: kiamaniere povas flari?

hitler: terure!

NJ Esperantist (Xem thông tin cá nhân) 01:29:23 Ngày 30 tháng 4 năm 2016

usonano78:hitler: Mia hundo havas ne nazon.

soldato: kiamaniere povas flari?

hitler: terure!
Du ternuksoj promenadis laŭ la strato. Unu estis salita...

...ternukso.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 02:33:11 Ngày 01 tháng 5 năm 2016

usonano78:hitler: Mia hundo havas ne nazon.

soldato: kiamaniere povas flari?

hitler: terure!
Bedaŭrinde la angla "smell" esperantiĝas aŭ kiel "flari" aŭ kiel "odori", kun du malsamaj signifoj. La menciita ŝerco estas tute "perdita en traduko" kaj nur komprenebla se oni rigardas la anglan filmeton.

usonano78 (Xem thông tin cá nhân) 02:43:52 Ngày 01 tháng 5 năm 2016

nornen:
usonano78:hitler: Mia hundo havas ne nazon.

soldato: kiamaniere povas flari?

hitler: terure!
Bedaŭrinde la angla "smell" esperantigas aŭ kiel "flari" aŭ kiel "odori", kun du malsamaj signifoj. La menciita ŝerco estas tute "perdita en traduko" kaj nur komprenebla se oni rigardas la anglan filmeton.
Interesan observadon. Eble mi pensis, ke ĝi estas iel komprenebla. Ke vi mencias, tiu ŝerco ja ŝajnas eble tro obtuza pere de Esperanto.

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 08:48:58 Ngày 01 tháng 5 năm 2016

robbkvasnak:Li vere koleris. Li eraras gramitek tamen kiam li diras "koleras min" - devus esti "kolerigas min" - ĉu ne?
Mi ne scias, sed ĉi tiu estas el la tekstaro: Ĉu vi koleras min, Marinjo? Do mi opinias, ke vi pravas.

duonedraco (Xem thông tin cá nhân) 11:49:43 Ngày 01 tháng 5 năm 2016

Dariusz Wasilewski estas faŝisto. Ĝi aprobas frankismon (https://eo.wikipedia.org/wiki/Frankisma_re%C4%9Dim...) kaj fanatikan katolikismon.

Tiu "viro" ne volas Centron Ludovikon Zamenhofn financi. "Pli bone doni monon sur romkatolikan eklezion" - ekpensis Wasilewski.

Bjalistoko estas rasisma urbo. Tie agas novnazia organizo „ONR”.

externalImage.png

ONR en la preĝejo.

lagtendisto (Xem thông tin cá nhân) 13:07:15 Ngày 01 tháng 5 năm 2016

duonedraco:Bjalistoko estas rasisma urbo.
Mi dubas, ke ĉiu loĝanto de Bjalistoko estas rasistema homo. Se oni sekvus via logiko, tiam ankaŭ ĉiu esperantisto en Bjalistoko estus rasisto.

duonedraco:Tie agas novnazia organizo „ONR”.
Ĉu eble, ke vi plenblovus la ONR plu granda ol ili estas? Ĉu estis laŭleĝa ago, ke ili organizis demonstracion en tio preĝejo ĉe foto?

Quay lại