Postitused: 13
Keel: Esperanto
antoniomoya (Näita profiili) 6. mai 2016 4:51.34
akueck:Ni ne interkonfuzu a) tion, kia estas Esperanto, kun b) tio, kia estu Esperanto lau ies privata opinio. Miakomprene tiu chi temfadeno rilatas nur al a). Kaj tial ni limigu niajn kontribuajhojn je a).Laŭ mia vidpunkto, kiam "ies privata opinio" montras veran komunan saĝon, kaj tiu proponita solvo finus kun la nuna konfuzega maniero nomi landojn, mi ne vidas kial oni ne povus adopti ĝin.
Ĉu ni ne volas regulan kaj facilan tutmondan lingvon?
Aŭ niaj mensoj estas tiel kutimitaj al niaj malfacilegaj lingvosistemoj, ke ni ne kapablas liberigi nin je tiuj katenoj?
Amike.
Bernadox (Näita profiili) 8. mai 2016 17:22.31
antoniomoya:Andreas tute pravas. Laŭ mi via opinio ne "montras veran komunan saĝon", sed simple plenan nekonon de la pli ol centjara diskuto pri landnomoj, en kiuj minimume dekfoje aperis tiaj proponoj, kiel via - kaj prave kaj kun bonaj argumentoj estis rifutitaj.akueck:Ni ne interkonfuzu a) tion, kia estas Esperanto, kun b) tio, kia estu Esperanto lau ies privata opinio. Miakomprene tiu chi temfadeno rilatas nur al a). Kaj tial ni limigu niajn kontribuajhojn je a).Laŭ mia vidpunkto, kiam "ies privata opinio" montras veran komunan saĝon, kaj tiu proponita solvo finus kun la nuna konfuzega maniero nomi landojn, mi ne vidas kial oni ne povus adopti ĝin. ...
Se vi serioze interesiĝas pri la temo (kaj ne nur rapide volis elpafi ion), bv. legi la raporton de Grosjean-Maupin pri nomoj de landoj kaj landanoj el 1922, kiun vi povas elŝuti tie ĉi.
antoniomoya (Näita profiili) 9. mai 2016 6:47.04
Bernadox:Se vi serioze interesiĝas pri la temo (kaj ne nur rapide volis elpafi ion), bv. legi la raporton de Grosjean-Maupin pri nomoj de landoj kaj landanoj el 1922, kiun vi povas elŝuti tie ĉi.Dankon, Bernadox.
Mia intenco ne estas starigi senutilan diskuton pri tio aŭ tio-ĉi. Mi nur vidas ke la propono de D-ro Georgo Macioszek en sia artikolo "Lingvo-simpligo" ŝajnas al mi tute simpla, facila kaj rapide uzebla, sen ia kompliko.
Se mi diras "mi vojaĝos al Usonalando" aŭ "mi venas el Korealando", mi certas ke ĉiuj esperantistoj perfekte komprenos min. Do...
Ĉu ni ne volas simplan kaj facile uzeblan mondo-lingvon?
Amike.