前往目錄

Popoloj kaj landoj

貼文者: nornen, 2016年5月3日

訊息: 13

語言: Esperanto

antoniomoya (顯示個人資料) 2016年5月6日上午4:51:34

akueck:Ni ne interkonfuzu a) tion, kia estas Esperanto, kun b) tio, kia estu Esperanto lau ies privata opinio. Miakomprene tiu chi temfadeno rilatas nur al a). Kaj tial ni limigu niajn kontribuajhojn je a).
Laŭ mia vidpunkto, kiam "ies privata opinio" montras veran komunan saĝon, kaj tiu proponita solvo finus kun la nuna konfuzega maniero nomi landojn, mi ne vidas kial oni ne povus adopti ĝin.

Ĉu ni ne volas regulan kaj facilan tutmondan lingvon?

Aŭ niaj mensoj estas tiel kutimitaj al niaj malfacilegaj lingvosistemoj, ke ni ne kapablas liberigi nin je tiuj katenoj?

Amike.

Bernadox (顯示個人資料) 2016年5月8日下午5:22:31

antoniomoya:
akueck:Ni ne interkonfuzu a) tion, kia estas Esperanto, kun b) tio, kia estu Esperanto lau ies privata opinio. Miakomprene tiu chi temfadeno rilatas nur al a). Kaj tial ni limigu niajn kontribuajhojn je a).
Laŭ mia vidpunkto, kiam "ies privata opinio" montras veran komunan saĝon, kaj tiu proponita solvo finus kun la nuna konfuzega maniero nomi landojn, mi ne vidas kial oni ne povus adopti ĝin. ...
Andreas tute pravas. Laŭ mi via opinio ne "montras veran komunan saĝon", sed simple plenan nekonon de la pli ol centjara diskuto pri landnomoj, en kiuj minimume dekfoje aperis tiaj proponoj, kiel via - kaj prave kaj kun bonaj argumentoj estis rifutitaj.

Se vi serioze interesiĝas pri la temo (kaj ne nur rapide volis elpafi ion), bv. legi la raporton de Grosjean-Maupin pri nomoj de landoj kaj landanoj el 1922, kiun vi povas elŝuti tie ĉi.

antoniomoya (顯示個人資料) 2016年5月9日上午6:47:04

Bernadox:Se vi serioze interesiĝas pri la temo (kaj ne nur rapide volis elpafi ion), bv. legi la raporton de Grosjean-Maupin pri nomoj de landoj kaj landanoj el 1922, kiun vi povas elŝuti tie ĉi.
Dankon, Bernadox.

Mia intenco ne estas starigi senutilan diskuton pri tio aŭ tio-ĉi. Mi nur vidas ke la propono de D-ro Georgo Macioszek en sia artikolo "Lingvo-simpligo" ŝajnas al mi tute simpla, facila kaj rapide uzebla, sen ia kompliko.

Se mi diras "mi vojaĝos al Usonalando" aŭ "mi venas el Korealando", mi certas ke ĉiuj esperantistoj perfekte komprenos min. Do...

Ĉu ni ne volas simplan kaj facile uzeblan mondo-lingvon?

Amike.

回到上端