Greetings
by hugocasalgado, May 8, 2016
Messages: 7
Language: Esperanto
hugocasalgado (User's profile) May 8, 2016, 8:50:45 PM
This is not, however, my only doubt. Why do all greetings end with "-on" but "You're welcome" ends with an "e" (Nedankinde)?
Ĝis!
Bernadox (User's profile) May 8, 2016, 9:06:28 PM
Temas pri frazoj kun subkomprenitaj ellasitaj vortoj (t.n. elipsoj).
- (Mi diras al vi) saluton.
- (Mi esprimas / diras al vi) dankon.
- (Mi deziras al vi) bonan tagon / matenon / vesperon.
Ili ne estas interjekcioj.
- (Estas) nedankinde. - sama fenomeno (elipso, ellaso de vorto).
Alkanadi (User's profile) May 9, 2016, 1:44:40 PM
Nedankinde is short for the situation does not require a thank you.
usonano78 (User's profile) May 13, 2016, 2:14:25 PM
nornen (User's profile) May 13, 2016, 6:50:28 PM
Sangŝmirita homo: "Mi oferas al vi, o Eternulo, tiun ĉi ŝafon."
Dio: "Dankon. Mi deklinacias vian oferon: la ŝafo, la ŝafon, la ŝafoj, la ŝafojn."
Tio pensigas min pri Monty Python's "The live of Brian": Romanes eunt domus.
(Al la teamo: La lernu-vortaro tradukas tiel: deklinacii - (tr) to decline (verbs). Ĉu tio ne estu "(tr) to decline (nouns)"?)
akueck (User's profile) May 14, 2016, 6:31:50 PM
usonano78:Do, kiel povas vi skribi "No Thanks", por signifi "mi deklinacias vian oferon."Mi provis dechifri vian mesaghon per tio, ke mi - nur mense kaj momente! - igis min usonano. Jen mia konjektita solvo:
"Do, kiel oni povas esprimi: 'No, thanks!', por komuniki: 'Mi rifuzas vian oferton.'"?
Se mia supra konjekto trafas, la respondo estas: "Ne, dankon!"
Alkanadi (User's profile) May 15, 2016, 8:37:56 AM
usonano78:Do, kiel povas vi skribi "No Thanks", por signifi "mi deklinacias vian oferon."No, thanks = Ne, dankon / Neniu, dankon.