目次へ

Ĉu "pensonfiguroj"?

dbob,2016年5月12日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

dbob (プロフィールを表示) 2016年5月12日 16:20:13

En la Gramatiko de Esperanto de M. Malovec (1999) troviĝas la jena frazo:
"Por fortigi la efikon de vortoj estas uzataj multaj vortfiguroj kaj pensonfiguroj".

Kial "pensonfiguroj", anstataŭ "pensofiguroj" aŭ eĉ "pensfiguroj"? Ĉu (mal)ĝusta? Se temas pri nuanco, ĉu iu povas klarigi ĝin?

dbob (プロフィールを表示) 2016年5月14日 14:49:00

Mi preskaŭ certas ke ĝi estas nur stulta (pres)eraro. Tamen, kvankam mi ne estas komencanto, iafoje eĉ memevidentaj eraroj dubigas min, des pli kiam temas pri sufiĉe fidindaj fontoj. Do, se neniu alia kontraŭargumentas, "pensonfiguroj" estas malĝusta. Ĝi estu "pensofiguroj".

Alkanadi (プロフィールを表示) 2016年5月15日 8:47:10

Mi opinias, ke ĝi estas eraro.

先頭にもどる