Al la enhavo

Ĉu ekzistas movadon kiel

de Gxoni_Maks, 2016-majo-16

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Clarence666 (Montri la profilon) 2016-majo-18 08:44:26

thyrolf:prove uzi la sufikson -ul- kiel ĉefe maskla
Tio fakte ne estas solvo, sed gxuste la problemo. Do "belulo" estus kaj maskla kaj bela persono ... kaj kiel vi dirus "bela persono" ?

> Tiel oni ne devas enkonduki tute "novan" sufikson -iĉ-, kiu
> krome estas facili miskomprenebla kun -iĝ-

ve ...

> ... profesoro, profesoroj, profesorulo, profesorino
> ... leganto, legantoj, legantulo, legantino
> ... bela, belulo, belino, gebelo, gebeloj

Tio estus nekohera. Do laux vi "profesoro" priskribus nur profesion, kaj oni povus aldoni sekson (kacon aux malkacon) per "ul" kaj "in" ... gxisnune duonbone ... , sed "belulo" estus maskla kaj oni devus elpreni (???) la masklecon per "ge" (???) ... kio estus "belo" tiam ??? Apud tio, la ideo ne estas nova, kelkaj "geesperantistoj" algluas na "ge" al cxiuj vortoj ... cxu tio solvis la problemon? Apenaux ...

Mia ideo:

... bela, beleco, belulo, maskla belulo, femala belulo, ambauxseksa belulo, senseksa belulo ("belo" estas nenio)
... maskla, maskleco ("masklo" estas nenio)

> Pravas, ke vortoj kiel patro, viro, frato

patro -> pajtro
frato -> frajto aus sauxdaro

> onklo, tanto (ambaŭ germanaj radikoj)
> knabo, majdo (ambaŭ germanaj radikoj)
> frato, sororo (ambaŭ latinecaj radikoj)

Tro da germanaj radikoj! Novajn radikojn oni nepre elprenu el ekstereuxropaj lingvoj (ID, CN, aliaj Azio, Afriko, iamaj indigxenaj (ecx elmortintaj) lingvoj N kaj S Ameriko).

> Pri bubo mi ĝis nun ne havas opinion.

Arkaikigi, eviti. okulumo.gif

... junulo, maskla junulo, femala junulo, gxentila junulo, dulingva junulo, ... (disponeblas pli gravaj trajtoj ol kacoj kaj malkacoj!).

> "generintoj" kiel gepatroj, sed tiu esprimo ne povas enhavi amajn
> emociojn kaj ne ĉiam faktas, ekz. ĉe adoptitaj infanoj,
> kaj "malidoj" estas iomete stranga

Pajtro ( mojosa "infiksado" ) aux ortuo (ID) aux iu proponu pli bonegan radikon (el ekstereuxropa lingvo, asertu nek aliseksemecon, nek naskon (adoptitaj infanoj!), nek agxon).

> sinjoro (sen~ora en la hispana)

vorto entute ne necesas okulumo.gif

thyrolf (Montri la profilon) 2016-majo-18 09:34:21

Do, pli detale (ge- kiel personiga sufikso):

gebelo: bela persono aŭ vira, aŭ ina
gebeloj: belaj personoj aŭ viraj aŭ inaj
belulo: bela persono vira
belino: bela persono ina

profesoro: persono aŭ vira, aŭ ina (kiel en la angla professor)
profersoroj: personoj aŭ viraj, aŭ inaj
profesorulo: vira profesoro
profesorino: ina profesoro

Sed kompreneblo nur iu propono. Mi verkis kelkajn tekstetojn tiumetodajn, kaj sentis internan reziston, sed tio estas, ĉar mi delonge estas gravurita per la tradicia uzo. Tamen ...

.
.
La vorto "sinjoro" estas TRE necesa, ĝentileckaŭze !!!
.
.
Nu, ni imagu poemon komencantan tiele:

"PRINTEMPO
Venu, junuloj, logumi belinojn!
Dancu, gefiloj, oferu al Pan'!
..."

.

kiu sonas en via varianto tiel:

"PRINTEMPO
Venu, masklaj junuloj, logumi femalajn belulojn!
Dancu, fejloj, oferu al Pan'!
... "

Diskutindas ...

PS: fejlo voĉe tre similas al felo,

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-18 20:22:53

Kie kie estas via tolero al opinio de malplimulto de opinia havantulo?
Kie via tolero estas? Tiu kiu forigas mesaĝojn.

Ne necesas nun ekspliki ĉar mi divenis ke al mi iu iel respondis. ridulo.gif

novatago (Montri la profilon) 2016-majo-19 21:54:01

Gxoni_Maks:
Vi estas certa sproshua. Mi provos gravigi malpli al tiuj aferoj kaj utiligos la iĉ kiam mi pensi necesan, sen ekstremismo okulumo.gif
Tio simple ne eblas. Se vi uzas tion, vi estas ekstremisma. Oni ne uzu tion, ĉar tio ŝanĝas la gramatikon. Se oni uzas ĝin laŭ via demando, multaj uzos ĝin ankaŭ en la radikoj, en kiuj tia uzo estus malĝusta.

La vero estas ke tiu afikso estas malutila en Esperanto. Se oni konas la lingvon bone, oni komprenas tion. Se oni ne bezonis ĝin ĝis nun, kaj tio estas fakto, oni ne bezonas nun. Kio ja estas bezonata esta bona scio de la lingvo, anstataŭ stultaj proponoj kaj reformoj. Aldone la reformista propono malhelpas uzi ĝin kiel vi volas, ĉar se oni vidas tiun afikson, oni ne certos ĉu kompreni kiel malinajn la vortojn, kies radikoj estas malina. Mallonge eksplikite: tiu afikso nur helpas al miskompreno.

Tio krom diri ke la akuzo pri seksismo estas tute kaprica, kaj senscia. Oni kaprice elektas tion, kio estas seksisma, kaj aliaj aferoj tute kaprice ne estas, kvankam tiuj aliaj povus esti seksimaj, se oni uzos la saman mallogikon por prijuĝi ilin.

Ne estas diskuntinda la afero. Oni konservu la Fundamenton kaj la lingvon facile lernebla. Tiu afikso ne estas en tiu vojo, sed tute male.

Ĝis, Novatago.

Gxoni_Maks (Montri la profilon) 2016-majo-20 02:37:17

novatago:

Saluton Novatago! Mi ekkomprenas vian vidpunkton. Inter mi esti ekstremisto ax neuzi la sufikso icx, mi plivolas (preferas) studi la lingvo pli. Post mi pensos se mi devas lasi flanke la icx. Rilate la radikoj masklaj (Kiel patro, filo, frato,edzo, vidvo, knabo, ktp) mi jam trovis alternativojn al gxi pronunco forme neuxtrala, ekzemple: gepatra parenco aux gerinto, gefila parenco aux gerito, gefrata parenco, geedza parenco, gevidva homo, geknaba homo ktp...

sproshua (Montri la profilon) 2016-majo-20 03:37:42

Oni ne uzu tion, ĉar tio ŝanĝas la gramatikon.
tio ne estas vera. radikoj ne ŝanĝas gramatikon. kompreneble, ĉiuj radikoj estu uzataj logike.

kio ne estas logika? vortoj kiel gepatro por signifi aŭ patron aŭ patrinon.
se oni plivastigus tian novan signifon al radiko ge, kaj multaj personoj ja plivastigas ĝin, do la radiko estus sensignifa.
ekz: ĉu geĥoro estas ĥoro de kantantoj inaj kaj malinaj, aŭ ĥoro de kantantoj aŭ inaj aŭ malinaj aŭ geaj? mi elektas la antaŭan.

Серёга (Montri la profilon) 2016-majo-20 05:17:57

Al mi iomete plaĉas movado al -iĉ- kaj ri- ĉar tio vere donos al Esperanta movado tutan tavolon de esprimoj sen kio videble la E-movado ne restas. ridulo.gif

Al mi ekzemple tre plaĉis esprimo: "iĉu puge". ridulo.gif

thyrolf (Montri la profilon) 2016-majo-20 08:10:14

sproshua:
Oni ne uzu tion, ĉar tio ŝanĝas la gramatikon.
tio ne estas vera. radikoj ne ŝanĝas gramatikon. kompreneble, ĉiuj radikoj estu uzataj logike.

kio ne estas logika? vortoj kiel gepatro por signifi aŭ patron aŭ patrinon.
se oni plivastigus tian novan signifon al radiko ge, kaj multaj personoj ja plivastigas ĝin, do la radiko estus sensignifa.
ekz: ĉu geĥoro estas ĥoro de kantantoj inaj kaj malinaj, aŭ ĥoro de kantantoj aŭ inaj aŭ malinaj aŭ geaj? mi elektas la antaŭan.
ĥoro ne havas sekson! se io aplikeblas, tio estas "geĥoristoj"

sproshua (Montri la profilon) 2016-majo-20 12:43:05

thyrolf (Montri la profilon) 2016-majo-20 12:51:05

sproshua:vi malpravas.
mi citas:

"Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:

lernejo → gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj
sola → gesolaj = solaj kiel paro"

[literdikaĵo de mi]

Reen al la supro