Příspěvky: 36
Jazyk: Esperanto
Miland (Ukázat profil) 3. června 2016 12:22:54
Ekzemple, se sciencistoj faras experimenton kaj faras konkludon el la rezulto, ili kredas ke la konkludo estas vera, subtenita de la evidenco. La konkludo, se respektinda en la kutima senso - kapabla je konfirmo de aliaj kaj ne freneza, ne havas nure naturajn kaŭzojn ekz. tio, kion ili manĝis je la sama tago pli frue.
Rezonado do estas supernatura, kaj Lewis argumentas ke ĝi indikas pli grandan Rezonon kiel ĝia kauzo.
Kion vi opinias? Ĉu nia rezonado estas supernatura kaj indikas Rezonon malantaŭ la kosmo?
Vestitor (Ukázat profil) 3. června 2016 14:29:06
La tezo pri Mirakloj de David Hume ankoraŭ estas la pli forta argumento pri ĉi tiu temo.
Vinisus (Ukázat profil) 3. června 2016 15:32:05
Vestitor (Ukázat profil) 3. června 2016 15:59:21
Vinisus:"Ne estas iu ajn logika vojo por la eltrovo de la elementaj leĝoj ---La sola vojo estas tiu de la intuicio." Albert EinsteinCitaĵoj de Einsteino ne estas la fino de la afero. Li ofte diris la saman aferon. Ci tie estas la sama ideo origine el gazeto-intervjuo (1929):
Foje mi sentas certa mi pravas dum ne sciante la kialon. Kiam la eklipso de 1919 konfirmis mian intuon, mi ne estis en la malplej surprizita. Fakte, mi estus mirigi se ĝi havis rezultis alie. Imago estas pli grava ol scio. Por scio estas limigita, dum imagpovo ampleksas la tutan mondon, stimuli progreso, naskante al evoluado. Estas, strikte parolante, vera faktoro en scienca esplorado.
Kion li esence diras? Simple: ke vi faras progresi kiam vi faras inspiritajn divenojn kune kun via esploradojn. La problemo estas ke saĝaj deklaroj tre plaĉis al Einsteino. Iuj homoj ŝatas uzi la vortojn de Einstein kiel 'evidenco' por kion ili volas kredi.
usonano78 (Ukázat profil) 3. června 2016 17:25:15
nornen (Ukázat profil) 3. června 2016 17:28:07
Vestitor (Ukázat profil) 3. června 2016 17:29:25
Miland (Ukázat profil) 3. června 2016 18:56:13
Lewis parte klopodis respondi al tiu tezo. Mi interesus lerni la opinion de Vestitor post legado de la respondoj de Lewis al homoj kiel Hume.
Gravas kompreni la diferenco inter
Evidenco A (racie) pruvas B, do mi asertas la verecon de B
kaj
Mia stomako doloras/iu minacis min, tial mi asertas la verecon de B.
La aserto en la dua kazo havas naturan kaŭzon. Tial la konkludo estas suspektinda.
La aserto en la unua kazo baziĝas sur la kredo ke ni povas atingi la veron racie - ne nur konduti kiel marionetoj.
La unuaj kvar aŭ kvin ĉapitroj de la libro de Lewis estas tre interesa pro la esplorado de tiu ideo.
antoniomoya (Ukázat profil) 3. června 2016 21:43:35
"Ĉiu inteligenta efiko havas inteligentan kaŭzon" (Rujo, brazilana esperantisto)
Amike.
Vestitor (Ukázat profil) 3. června 2016 23:09:25
antoniomoya:Tiu estas nur banala 'soundbite'. Kio estas 'inteligenta'? Hundo kiu trovas drogojn? Matematikisto? Ĉu havas ne-inteligentaj efikoj ne-inteligentan kaŭzon? Ĉu estas idioto la rezulto de idioto?
"Ĉiu inteligenta efiko havas inteligentan kaŭzon" (Rujo, brazilana esperantisto)
Amike.
Mi ne interesas pri kreismo. Tiu estas la kerna de via citaĵo.