본문으로

Ĉu rezonado estas supernatura?

글쓴이: Miland, 2016년 6월 3일

글: 36

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 12:22:54

La brita profesoro C.S. Lewis verkis Miracles ("Mirakloj" ) en kiu li proponis kaj subtenis tre interesan kaj gravan tezon: homa rezonado ne estas simple natura.

Ekzemple, se sciencistoj faras experimenton kaj faras konkludon el la rezulto, ili kredas ke la konkludo estas vera, subtenita de la evidenco. La konkludo, se respektinda en la kutima senso - kapabla je konfirmo de aliaj kaj ne freneza, ne havas nure naturajn kaŭzojn ekz. tio, kion ili manĝis je la sama tago pli frue.

Rezonado do estas supernatura, kaj Lewis argumentas ke ĝi indikas pli grandan Rezonon kiel ĝia kauzo.

Kion vi opinias? Ĉu nia rezonado estas supernatura kaj indikas Rezonon malantaŭ la kosmo?

Vestitor (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 2:29:06

Ne. Mi konas aliajn similajn argumentojn. Ili suferas de la saman problemon kiu ili kritikas: ilia konkludo ankaŭ ne havas fundamenton (aŭ estas supozon bazita sur ilia - kutime religiaj - deziroj). Ĝi estas esence dilui versio de Kant.

La tezo pri Mirakloj de David Hume ankoraŭ estas la pli forta argumento pri ĉi tiu temo.

Vinisus (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 3:32:05

"Ne estas iu ajn logika vojo por la eltrovo de la elementaj leĝoj ---La sola vojo estas tiu de la intuicio." Albert Einstein

Vestitor (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 3:59:21

Vinisus:"Ne estas iu ajn logika vojo por la eltrovo de la elementaj leĝoj ---La sola vojo estas tiu de la intuicio." Albert Einstein
Citaĵoj de Einsteino ne estas la fino de la afero. Li ofte diris la saman aferon. Ci tie estas la sama ideo origine el gazeto-intervjuo (1929):

Foje mi sentas certa mi pravas dum ne sciante la kialon. Kiam la eklipso de 1919 konfirmis mian intuon, mi ne estis en la malplej surprizita. Fakte, mi estus mirigi se ĝi havis rezultis alie. Imago estas pli grava ol scio. Por scio estas limigita, dum imagpovo ampleksas la tutan mondon, stimuli progreso, naskante al evoluado. Estas, strikte parolante, vera faktoro en scienca esplorado.

Kion li esence diras? Simple: ke vi faras progresi kiam vi faras inspiritajn divenojn kune kun via esploradojn. La problemo estas ke saĝaj deklaroj tre plaĉis al Einsteino. Iuj homoj ŝatas uzi la vortojn de Einstein kiel 'evidenco' por kion ili volas kredi.

usonano78 (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 5:25:15

Rezonado plejparte devenis el la observado de kauzo kaj efekto. C.S. Lewis eble skribis tion, post trinkanta tro da alkoholaĵo.

nornen (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 5:28:07

externalImage.png

Vestitor (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 5:29:25

^ Aha bonege!

Miland (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 6:56:13

Mi ne estas spertulo pri Hume, do mi pretas akcepti la interpreton de Vestitor. Se mi komprenas ĝuste, li estis skeptikema al ĉiu reklamo de mirakloj kaj asertis, ke ili ne eblas.

Lewis parte klopodis respondi al tiu tezo. Mi interesus lerni la opinion de Vestitor post legado de la respondoj de Lewis al homoj kiel Hume.

Gravas kompreni la diferenco inter

Evidenco A (racie) pruvas B, do mi asertas la verecon de B

kaj

Mia stomako doloras/iu minacis min, tial mi asertas la verecon de B.

La aserto en la dua kazo havas naturan kaŭzon. Tial la konkludo estas suspektinda.
La aserto en la unua kazo baziĝas sur la kredo ke ni povas atingi la veron racie - ne nur konduti kiel marionetoj.

La unuaj kvar aŭ kvin ĉapitroj de la libro de Lewis estas tre interesa pro la esplorado de tiu ideo.

antoniomoya (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 9:43:35

"Kio rezultas plej nekomprenebla pri la universo estas, ke ĝi estas komprenebla". (Alberto Einsteino)

"Ĉiu inteligenta efiko havas inteligentan kaŭzon" (Rujo, brazilana esperantisto)

Amike.

Vestitor (프로필 보기) 2016년 6월 3일 오후 11:09:25

antoniomoya:
"Ĉiu inteligenta efiko havas inteligentan kaŭzon" (Rujo, brazilana esperantisto)

Amike.
Tiu estas nur banala 'soundbite'. Kio estas 'inteligenta'? Hundo kiu trovas drogojn? Matematikisto? Ĉu havas ne-inteligentaj efikoj ne-inteligentan kaŭzon? Ĉu estas idioto la rezulto de idioto?

Mi ne interesas pri kreismo. Tiu estas la kerna de via citaĵo.

다시 위로