Til indholdet

Brexit - ŝanceto por Esperanto?

af Vilius, 13. jun. 2016

Meddelelser: 92

Sprog: Esperanto

robbkvasnak (Vise profilen) 24. jun. 2016 19.33.38

Mi pardonpetas al la grupo por la insultoj de certa skribinto el Oklahomo, lando ŝtelita de la indiĝenaj nordamerikanoj. Tie oni certe ne havas multajn islamanojn, nur la hororhistoriojn de Trump. Ĉi-tie en suda Florido vivas granda islama komunumo flankalflanke kun ni. Jes, unu inter ili ĵus kaŭzis masmurdon en Orlando sed ŝajnas ke li pli suferis pri memhonto ĉar lia patro kondemnis samseksamon kaj li mem amoris kun viroj - tien kondukas la malamo de la "religiuloj".
En CNN (nacia televidĉeno) antaŭ 30 minutoj parolis britanino kaj ŝi diris ke la angloj (ŝi ne diris britoj) gajnis kaj ke Eŭropo perdis ĉar la angloj estas superaj al eŭropanoj. Ŝi multe similis al trompistoj kaj vere ŝia eldiro kunhavis iom da rasismo aŭ naciismo.
Mi bedaŭras la nunan situacion de la multaj britaj civitanoj kiuj loĝas, vivas kaj laboras en aliaj eŭropaj landoj. Ili bezonos permesilojn por resti tie.
Persone mi ne kredas ke iu nacio estas pli bona ol alia nacio kaj la klopodo de la eŭropanoj pace vivi kune estas grava antaŭenpaŝo por la homaro - aparte post la teruraj du militegoj de la lasta jarcento.

Polaris (Vise profilen) 24. jun. 2016 20.03.22

Vestitor:Naŭza kaj patosa dekstremaj diatriba.
Kaj via atako kontraŭ mi estas naŭza (kaj, bedaŭrinde, ordinara) MALdeskstrema diatribo. Antaŭvideble.

Vestitor:
Via ĉefa obsedo estas Islamo kaj la fantazio ke ĉiuj enmigrado estas enmigrado de krimaj islamanoj.
Mi neniam diris tion, kaj mi ne pensas tion. Kial vi ne povas esprimi viajn ideojn sen troigi miajn vortojn? Kial vi ne povas konsideri aferon sen ataki al la homoj, kiuj ne partoprenas vian vidpunkton? Vi ne devas respondi, sed pripensu tion.

Vestitor: Misuzo de infanoj kaj trafiko de prostituitinoj ne estas koncentritaj en unu sola grupo...Vi ne menciis ke du blankaj virinoj ankaŭ estis parto de tiu krima bando...
Vestitor, Britio ne ĵus forlasis EU-n pro blankaj virinoj, kiuj estis parto de krima bando. Ili forlasis la EU-n ĉar ekzistas problemo. Ĉu plimultiĝis la okazoj de seksperforto kaj perforta krimo ANTAŬ OL aŭ POST KIAM ĉi tiu problemo de ne-regita enmigrado komenciĝis?

Vestitor: Svedio fariĝanta triamonda lando? Rigardu vian propran socie kolapsas lando unue.
Ni ne volas ke tio, kio okazas en Svedio okazu ĉi tie, Vestitor, pro tio, ni (kaj VI) DEVAS konsideri tion, kio estas okazanta en Svedio. Dankon al Dio, ni ankoraŭ havas liberecon de esprimo ĉi tie--ni nur bezonas rigardi la situacion en Svedio por kompreni kio okazas kiam oni perdas siajn liberecojn.

Vestitor: Esence, por vi (kiel miopaj Trump akolito) tiu estas NUR pri enmigrado.
Unue, mi ne apogis Trump, do mi certe ne estas sia akolito. (Ĉu ni priparolas Trump? Mi ne diris nenion pri Trump) Ĉi tio tute ne pritemas Usonajn politikojn---ĉi tiu fadeno pritraktas Brition. Anstataŭ supozi stultaĵojn pri mi, kial ni ne restas priparolanta la temon de Britio kaj sia foriro de la EU?

Vestitor: Vi estas rasisto kaj bigotulo. Maskanta kiel 'patrioto'.
HO! Kompreneble! Kiel iu ajn maldekstremulo, vi simple ne povas priparoli pri la temo de la diskutado--vi DEVAS ataki la karakteron de iu ajn ke ne partoprenas viajn opiniojn. Mi ne respondos al tio ĉar mi tute ne prizorgas pri via opinio de mi. Mi jam scias ke vi ne povas konsideri ideojn sen personaj atakoj. Sed demandu al vi, Vestitor--Kial vi ne atakas la Islamajn radikalulojn, kiuj VERE estas bigotaj, ne-toleremaj, kaj kontraŭ-virinaj, ktp.?

Vestitor: Ekzistas ekonomiaj kaj sociaj demandoj por konsideri; nun kaj en la estonteco.
Jes. Eĉ pli kialoj por foriri.

Vestitor:
Vi forgesas ke nur duono Britio loĝantaro samopinias kun vi. La alia duono ne faris.
Vi forgesis ke pli ol duono de Britio volis foriri el EU, tiel voĉdonis, kaj gajnis. Mi mi gratulas ilin.

Vestitor:
Mi konsilas al vi resti for de aferoj vi ne komencas kompreni.
Kiel vi?

usonano78 (Vise profilen) 24. jun. 2016 20.04.22

Polaris:Mi gratulas Brition pro sia voĉdono por sendependeco. Ne-regita enmigrado de Muzlumanoj kiuj rifuzas integriĝi en la socion KUNIGITA KUN la kompletidiota kaj abusrda rifuzo de agnoski la interligitecon inter tiu enmigrado kaj la plimultiĝo de okazoj de seksatencio kaj perforta krimo rezultis katastrofe--ne nur en Britio, sed en la tuta Eŭropo.
Rigardu:

Svedio estas iĝinta tria-monda lando, kaj aktuale estas la "Seksperforta Ĉeflando de Eŭropo"; tamen, estas kontraŭleĝa kritiki la Muslumanan enmigradon aŭ eĉ esplordemandi la situacion--la policio estas malpermesita komuniki la etnecon de la seksperfortisoj. Ili devas ŝajnigi ke tio ne gravas. Germanio ĵus ricevis 800,000 (supozitajn) "rifuĝantojn"--homoj de militista aĝo, kaj neniu devas agnoski la danĝeron de tia stulteco. En Francio, ekzistas Muzlumanaj zonoj "Ne-Eniru", kien ne eniras eĉ ne la policio.

En Britio, 1400 knabinoj estis seksperfortitaj en Rotherham, South Yorkshire--la aŭtoritatuloj kaŝadis la situacion por "ne antaŭenigi rasismo" (traduko: ili ne volis ke sciigu, ke la krimuloj estis Pakistanoj).

Ĉi tiu situacio estas konvertanta Eŭropon al "EŭroArabio". Komprendeble, la Brita popolo alvenis al la fino de sia elteneco. Sed la registaro de la EU 1) ne faris NENION por haltigi tiun situacion, KAJ 2) penis malpermesi ke Britio protektu siajn landlimojn aŭ modifi siajn politikojn rilate al Muzlumana enmigrado. Ĉu vi kulpigas Britio por diri "ni volas foriri"? Mi ne kulpigas ilin.
Haha! Suda Jorkŝajro! Mia havas amikon en Jorkŝajro. Roterhamo! Mi tute konsentas, ke la estroj en la unua mondo ne vere interesiĝas pri la integrado de la enmigrantoj, kiujn ili permesas, kaj ili nur interesiĝas profiti sin, sed mi ne komprenas tiel, kiel Britujo povas voĉdoni forlasi La EU, post la ponardado de tiu virino.

La fakto, ke la ponardado ne zorgigas la popolon de Anglujo ĝenas min. Ankaŭ, la Britanoj ofte volas, ke Usono helpu ilin invadi Iranon! Mi memorigas vin pri Muhamada Mossedego. La konservemulo en Anglujo ne volas esti neŭtrala! Ili tre ŝatas invadi Islamlandojn por ŝteli nafton.

La problemo de enmigrantoj estas alia rakonto ol BREXIT.

Miland (Vise profilen) 24. jun. 2016 21.11.35

Ĉi-matene la brita ĉefministro David Cameron deklaris sian intencon eksiĝi.

Komentanto sur la TV diris ke endas, ke la venonta ĉefministro kapablu kuraci la profundajn dividojn en la lando - inter Londono (kaj ja Skotlando) unuflanke, kaj aliflanke la anglaj kaj kimraj graflandoj. Estas multaj, kies ĉefa ĝeno estis enmigrado malgraŭ tio, ke la plejmulto de enmigrantoj de la EU tute ne estas parazitoj, sed kontribuantoj.

Alia divido estas inter junuloj, kiuj plimulte volis resti en la EU, kaj maljunuloj kiuj plimulte volis foriri.

Alia kromefiko de la afero estos renovigita postulo en Skotlando por sendependeco. Ve.

La valoro de la pundo malaltiĝis tuj post la rezukto. Feriantoj el Britio pagos pli ĉi-jare.

Mi esperas, ke kvankam la demokratia decido de Britio estis forlasi la formalan rilaton kun la EU, eblos tamen fari ion similan neformalan, por ke la ekonomia damaĝo (pri kiu multaj spertuloj avertis) fariĝu minimuma. Unu problemo estas ke la EU ne volos kuraĝigi vokojn por aliaj landoj forlasi la EU, el dekstremulaj partioj. Ĝenas min ke gratuloj alvenis al Britio el homoj kiel S-ino Le Pen el Francio.

Vestitor (Vise profilen) 24. jun. 2016 21.41.16

Polaris:
Vestitor:Naŭza kaj patosa dekstremaj diatriba.
Kaj via atako kontraŭ mi estas naŭza (kaj, bedaŭrinde, ordinara) MALdeskstrema diatribo. Antaŭvideble....
Kiel vi?
Mi komprenas viajn 'modus operandi' tre bone: neniigu supre paragrafo en multnombraj citaĵoj, tiel ke ĝi iĝas pli kaj pli malfacile re-citaĵo en respondo.

Kaj denove tiu laciga krio: 'ad hominem'. Kiom mi povas vidi, nur stultulo staras malantaŭ malsaĝaj paroloj; kiam oni atakas la vortojn kaj ideojn, oni ankaŭ atakas la personon kiel konsekvenco. Mi ne nur atakas vin, mi atakas kion vi diras.

Pakistanaj (hindaj) homoj estis alvenante en Brition pli longa ol la ekzisto de la EU; proksimume 75 jaroj, EU nur estas ekzisti dum 40 jaroj. Pakistanoj ne estis enmigrantoj al Britio pro EU, sed pro la imperio. Plue, vi kunfandas altiĝanta krimo en ĝenerala kun enmigra, sed ne estas klara evidento de ligilo.

Sekskrimoj grandskale estis en indico antaŭ la pliiĝo en EU enmigrado. Vi atentigis sekskrimon kazon kiu implikas Pakistanoj por nur unu kialo. Ĉesu ŝajnigi vi nur diras raciajn kaj senkulpa deklaroj kaj ke mi nur proponas ad hominem atakoj. Malsinceraj homoj ne meritas respekton.

Altebrilas (Vise profilen) 24. jun. 2016 21.52.17

La nuna situacio havas advantaĝon: finfine oni povas debati pri EU. Mi supozas, ke tio ne daŭros kaj ke oni baldaŭ revenos al la kutimaj "ligna lingvo" kaj tabuaj temoj.

Eble tio estas okazo por promocii esperanton: debato pri lingvoj povas malatentigi la eŭropanoj pri aktualaj malfacilaĵoj. Esperanto povas agi kiel flago por tiuj kiuj deziras alispecan eŭropounion. Sed mi dubas, ke tiuj, kuj kutime blokas tian debaton konsentus nun pri ĝia malŝlosado.

Ĉiukaze, se oni ne faras tuj politikan, socialan, kulturan kaj demokratecan union, kun tuteŭropaj amaskomunikiloj kaj publikopinion, EU baldaŭ explodos kaj revenos al sendependaj landoj.

Polaris (Vise profilen) 24. jun. 2016 22.14.00

robbkvasnak:Mi pardonpetas al la grupo por la insultoj de certa skribinto el Oklahomo, lando ŝtelita de la indiĝenaj nordamerikanoj. Tie oni certe ne havas multajn islamanojn, nur la hororhistoriojn de Trump. Ĉi-tie en suda Florido vivas granda islama komunumo flankalflanke kun ni. Jes, unu inter ili ĵus kaŭzis masmurdon en Orlando sed ŝajnas ke li pli suferis pri memhonto ĉar lia patro kondemnis samseksamon kaj li mem amoris kun viroj - tien kondukas la malamo de la "religiuloj".
Eble vi devas pardonpeti por vi mem, Robb--vi ĵus insultis la tutan popolon de Oklahoma. Se vi volas interŝanĝi insultojn aŭ firimarkadojn pri niaj ŝtataj historioj, eble ni devas paroli pri la sklaveco aŭ pri la Seminolaj indiĝenoj, ktp. Vi ankaŭ insultis la religulojn, senkulpigantan Muzlumanan teroriston, kiu ĵus pafmudis homojn por la kredoj de sia Patro! Vi SUPOZAS ke "la malamo de religiuloj" kondukis al li tien--vi ne scias tion. Tio, kion ni VERE scias, estas 1) ke plenkreskulo decidis devoligi teroristajn agojn baze siaj jakobenaj Islamaj kredoj, 2) kaj NENIU je "the Pulse" havis pafilon--ili estis en "sen-pafila zono" kaj ĉiuj sidis tie sendefense dum frenezulo pafmurdis 49, vundis 53, kaj havis sufice tempon ĝis-datigi sian Fes-bukan paĝaron, kaj 3) kvankam aliuloj sciis ke li estis danĝera, neniu volis denunci lin pro timo de ŝajni kiel "bigoto" our "rasisto". Ne pretkstigu por li, Robb--li estis plenkreskulo kaj respondas per si mem.

Ni havas Muzlumanojn ĉi-tie en Oklahoma. Surprizas al mi ke vi ne scias tion. Fakte, ne-antaŭ-multe, Muzlumana radikalulo senkapigis iun en Oklahoma City. Sed mi ne direktis miaj komentojn pri Muzlumanoj, sed pri la tro-multa, ne-regita enmigrado da Muzulmanoj, kiuj evidente estas ŝanĝanta la kulturon de Eŭropo, inkluzive plimultiganta krimon kaj ŝtelanta la sekurecon de multaj landoj. La problemo ne estas Islamanoj, sed Muzlumana radikaleco. Mi pensas ke vi povas distingi inter tiuj konceptoj---gravas ke ni ne miksu ilin. Ho, kaj parenteze, ni ne voĉdonis por Trump--ni voĉdonis por Cruz ĉi tie.

Sunjo (Vise profilen) 24. jun. 2016 23.00.41

Polaris:Germanio ĵus ricevis 800,000 (supozitajn) "rifuĝantojn"--homoj de militista aĝo, kaj neniu devas agnoski la danĝeron de tia stulteco.
Mi ĉiutage vidas tiajn rifuĝintojn. Fojfoje mi eĉ havas la eblon aŭskulti iliajn rakontojn. Ne estas duboj, ke ili estas rifuĝintoj. Mi ne deziras al iu homo, ke li spertu tion, kion ili devis sperti.

Sed eĉ se oni ne kredas tion, ili ĉiuokaze estas homoj. Ili havas homajn rajtojn, kaj ili meritas respekton kaj nian bonan volon. Se iuj el ili krimas, oni nur punu la krimulojn, kaj ne ĉiujn.

Religia ekstremismo ne nur troveblas en islamo. Seksperforto ne nur troveblas en fremdaj kulturoj (pensu pri la multaj tiurilataj viktimoj de la katolika eklezio).

usonano78 (Vise profilen) 24. jun. 2016 23.01.08

Mi ŝatas na "La Vinberoj de Kolero", sed mi ĉiam deziris, ke ili ne vojaĝis ĝis Kalifornio. Kiam ili alvenis en Novmeksiko, tiam mi pensis: "restu tien. Ili uzos vin kiel Meksikanojn en Kalifornio. Lernu ĝui la altan dezerton. Kalifornio estas multekosta!"

Mi spektis alian filmon el Oklahomo.

Ĉu vi kredas en Oklahomo je Mal-Evolucio (DEVO)? "Le groupe de désévolution!"

Polaris (Vise profilen) 25. jun. 2016 18.03.21

Vestitor:
Polaris:
Vestitor:Naŭza kaj patosa dekstremaj diatriba.
Kaj via atako kontraŭ mi estas naŭza (kaj, bedaŭrinde, ordinara) MALdeskstrema diatribo. Antaŭvideble....
Kiel vi?
Mi komprenas viajn 'modus operandi' tre bone: neniigu supre paragrafo en multnombraj citaĵoj, tiel ke ĝi iĝas pli kaj pli malfacile re-citaĵo en respondo.
KIO??? ĈU VI ŜERCAS????? Mi alŝutis postenon por gratuli Brition pro sia decido forlasi la EU-n. Vi atakis min per stultaj, vantulaj insultoj; sensencaj akuzoj (eĉ ĵetanta rubon kaj volapukaĵon pri TRUMP!) Vi sonis kiel malracia, ekkoleriganta knabineto! Tamen, mi pacience, kaj kun MULTE pli respekto ol tiom, kiom vi meritis, respondis al ĉiu ridinda aserto, kiun vi faris. Kaj NUN vi diras ke mi "neiigis" vian alineon????? (VERE?????) ke kaj tio estas mia "norma procedo", kvazaŭ per respondi al vi, mi engaĝis ian malbonan komploton! KION VI PENSIS ke mi farus? Kion vi volis ke mi faru? Nekredeble. Via aroganteco kaj snobeco miregas!

Vestitor: Kaj denove tiu laciga krio: 'ad hominem'.
HO? Tio estas tre interesa, Vestitor, ĉar mi ofte havas multajn politikaj diskutadojn, kaj mi NENIAM aŭdas "tiu laciga krio" de atako kontraŭ homo. Kial vi aŭdas ĝin tiom ofte ke, por vi, estas "laciga krio"?

Vestitor: Kiom mi povas vidi, nur stultulo staras malantaŭ malsaĝaj paroloj; kiam oni atakas la vortojn kaj ideojn, oni ankaŭ atakas la personon kiel konsekvenco. Mi ne nur atakas vin, mi atakas kion vi diras.
Ho, kaj kompreneble mi estas stulta, ĉu ne? Por vi, IU AJN, kiu ne konsentas kun vi estas stulta kaj meritas vian malestimon....malgraŭ la entenaĵo, sendistinge la vereco de la mesaĝo, se io ne akordas kun via vidpunkto, estas stulta, kaj la persono kiu esprimis la mesaĝon estas malbona kaj malvirta, ĉu ne?

Vestitor, vi akuzis min (kiel ordinara, ĉiutaga maldekstremulo) de esti "bigoto" kaj "rasisto". Vi ne konas min, ne scias NENION pri mi; tamen, vi ĵetis tiujn akuzojn. Do, Vestitor, mi volas sciigu vin pri mi: Mi edziĝis kun Indianino. Mi edukis nigrulan orfon en mia hejmo. Mi lernis la hispanan (ke mi estas fluparolanto) pro amikiĝi kun multaj Hispananoj, kaj mi nun studas por mia doktorado kun emfazo en instruado de la anglan kiel duona lingvo. Tiel, se mi estas "rasisto" kaj "bigoto", estus malfacile pruvi ĝin en juĝejo, ĉu ne?

Vi ne estas pli ol malracia, sensenca, atakema, tipa maldekstremulo. Vi simple NE POVAS prezenti viajn ideojn respekteme, kaj partopreni diskutadon sen insulti kaj ataki, ĉar tio postulas ĝentilecon kaj pensadon. Mi ne havas nek tempon nek deziron respondi al viaj ridindaj akuzoj. Kiam vi volas priparoli aferon ĝentile kaj inteligente, mi respondos.

Tilbage til start