Zum Inhalt

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

von cromañon, 13. Juni 2016

Beiträge: 103

Sprache: Esperanto

Paulinho (Profil anzeigen) 19. Juni 2016 21:58:43

kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

La reala minaco al socio ne estas religio, sed kapitalismo kiu transformas ĉion en komercaĵonj, inkluzive religion. Vekiĝu vin.

Stefano888 (Profil anzeigen) 19. Juni 2016 22:49:20

Preĝo neniam malutilas iun ajn. Fari bonfarojn, provi iĝi pli bona homo, kaj helpi tiujn, kiuj bezonas helpon estas dezirindaj agoj, ĉu ne? Serĉu la bonajn instruojn en tiuj sanktaj libroj, kiujn vi malŝatas. Tiaj instruoj ekzistas en ili.

thyrolf (Profil anzeigen) 20. Juni 2016 08:02:40

La "bonaj instruoj" ne nur troviĝas en sanktaj libroj, ili troviĝas jam en skribaĵoj antaŭ tiuj, ekzemple filozofiaj, la meditioj pri tiaj temoj kaj ties konsekvencoj svarmas ne nur en la nuna mondo, kaj eĉ sen tio oni el propra pensado povas atingi la "instruon", ke ne estas ĝentila senkapigi homojn. Do al ĉiu la sian!

Pri preĝoj: eble ili utilas por trankviligi la preĝantojn, tamen pli efektiva estas helpaj faroj kaj kunaj festoj, plej favore sen diferencigi laŭ religioj aŭ senreligio, kaj tio estas nun rimarko rilate al al titolo de la fadeno.

usonano78 (Profil anzeigen) 20. Juni 2016 10:42:55

Vi neniam eskapos la stultajn religiulojn. Se vi estus naskita en Usono, la Kristanoj aperas ĉien. Se vi translokiĝas al Novjorko, Kanado, Maine, Germanujo, Turkujo, vi ankoraŭ renkontos stultajn kristanojn el Usono. Esti naskita en Usono signifas, ke vi ne devus esti individuo aŭ ruza. Ĉiu Usonano devus halti inteligentecon, kaj lernas esti stulta kristano. Usonanoj volas venki tutmonde, ĝis ĉiouj en la moindo estas stultaj, kaj ne estas unuopulo. Ili batalas kontraŭ unuopulismon. Ili volas ĉiuj esti kune kaj stultaj. Eĉ se vi lernus novan lingvon, vi ankoraŭ renkontas stulatajn kristanojn el Usono. Vi neniam eskapos. La tutmondo unuigita per stulteco. Vi ekpreĝas, ke Usono estos trafita pere de nukleaj bomboj. Eble tio mortigus ilian egoon.

La potenco de ilia amo, estas la povo esti stulta. Vi ne povas batali stultecon, kaj vi ne povas batali kristanojn.

cromañon (Profil anzeigen) 20. Juni 2016 11:13:34

Paulinho:kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

La reala minaco al socio ne estas religio, sed kapitalismo kiu transformas ĉion en komercaĵonj, inkluzive religion. Vekiĝu vin.
estas klare ke la kapitalismo estas multe pli grava danĝero ol la religio. precipe ĉar kapitalisma propagando estas tre intensa kaj efika, kaj estas tre malfacile defendiĝi kontraŭ ĝi. ĝi transformas ĉion en komercaĵoj, eĉ ni mem fariĝas komercaĵoj.

usonano78 (Profil anzeigen) 20. Juni 2016 11:56:56

cromañon:
Paulinho:kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?

La reala minaco al socio ne estas religio, sed kapitalismo kiu transformas ĉion en komercaĵonj, inkluzive religion. Vekiĝu vin.
estas klare ke la kapitalismo estas multe pli grava danĝero ol la religio. precipe ĉar kapitalisma propagando estas tre intensa kaj efika, kaj estas tre malfacile defendiĝi kontraŭ ĝi. ĝi transformas ĉion en komercaĵoj, eĉ ni mem fariĝas komercaĵoj.
Kristanoj estas kapitalistoj. Ili volas tranformi ĉiuj en varoj. Ĉiuj estu religia komercaĵo, aldoni al ilia potenco: la kolektado de korpoj, invado de la korpaj ŝtelantoj. Ju pli korpojn ili kolektas, des pli potencon ili havos. Similas kapitalismon tiam, kiam oni kolektas varojn por vendado.

hilex (Profil anzeigen) 20. Juni 2016 12:29:51

usonano78:
Kristanoj estas kapitalistoj. Ili volas tranformi ĉiuj en varoj. Ĉiuj estu religia komercaĵo, aldoni al ilia potenco: la kolektado de korpoj, invado de la korpaj ŝtelantoj. Ju pli korpojn ili kolektas, des pli potencon ili havos. Similas kapitalismon tiam, kiam oni kolektas varojn por vendado.
Kristano estas tiu, kiu deziras riveli en si Kriston. Vi ja diras pri "kristanoj". Homo ŝatas alkroĉi al si diversajn etikedojn, por kaŝi sian veran internaĵon antaŭ aliuloj.

usonano78 (Profil anzeigen) 20. Juni 2016 22:36:37

Mormona Pornografio tre bonas! Mormonoj faras bonan pornografion.

Luib (Profil anzeigen) 21. Juni 2016 08:31:30

thyrolf:Resume:
pripensi mem estas peko, obei ordonojn estas malpeko !! Ĉu mi tion vere aplaŭdu?
Kaj homoj (i.a. mi) estas absolute malkapablaj per intensa propra observado, aŭskultado, pripensado, vivspertoj kaj resonado ktp. trovi siajn proprajn por si taŭgajn vivprincipojn ???
Eble tiuj vivprincipoj taŭgos por vi, sed ĉu tiuj agrablas por aliaj, se vi sekvas tiujn?
Se jes, vi jam agnoskas la Dian vivprincipon:
Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
(diris Jesuo, laŭ Mateo 7,12)
Ĉiuj aliaj ordonoj de la Biblio "nur" estas konkretaj ekzemploj de tio, kaj ofte tiuj validas nur en certa ĉirkaŭaĵo: ekzemple multaj malpermesoj en la Malnova Testamento iel rilatas al tiamaj alireligiaj kutimoj.

thyrolf:Kial mi orientiĝu je ISIS aŭ dioj aŭ satanoj aŭ klaĉgazetoj ???
Bonvolu ne orientiĝi je tiuj! Tiuj nur estas ekzemploj de tio, kio okazas kiam homo fidas nur je sia propra juĝo.

thyrolf (Profil anzeigen) 21. Juni 2016 08:51:18

Luib:
Se jes, vi jam agnoskas la Dian vivprincipon:
Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
(diris Jesuo, laŭ Mateo 7,12)
Bonvolu ne orientiĝi je tiuj! Tiuj nur estas ekzemploj de tio, kio okazas kiam homo fidas nur je sia propra juĝo.
Tre bela ekzemplo: Tiu "ora regulo" estas universala interhoma regulo konata de multaj religioj kaj nereligioj, jam de antikva tempo. Nun la kristanismo kaperis ĝin, stampis ĝin per "Nia dio ordonis", kaj redifinis ĝin kiel pure kristana. Kaj subkomprenigas, ke ne-kristanoj ne havas ĝin, pro kio tiuj estas fiaj. Tre tipe!

Kio estas origine kristana, tio estas, ke difinita homo nomata Jesuo estas najlita al puna kruco, kaj per tio kaŭzas la definitivan bonfarton por ĉiuj aliaj homoj, ie kaj iam ajn. Kaj kiu ne kredas tion, brulas en eterna infero. Kia kukumo estas TIO! Kaj pro tio okazis nekredeblaj amasaj kruelaĵoj. TIO estas pripensenda kaj solvenda!

Zurück nach oben