kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?
ca, kivuye
Ubutumwa 103
ururimi: Esperanto
Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 19 Ruheshi 2016 21:58:43
La reala minaco al socio ne estas religio, sed kapitalismo kiu transformas ĉion en komercaĵonj, inkluzive religion. Vekiĝu vin.
Stefano888 (Kwerekana umwidondoro) 19 Ruheshi 2016 22:49:20
thyrolf (Kwerekana umwidondoro) 20 Ruheshi 2016 08:02:40
Pri preĝoj: eble ili utilas por trankviligi la preĝantojn, tamen pli efektiva estas helpaj faroj kaj kunaj festoj, plej favore sen diferencigi laŭ religioj aŭ senreligio, kaj tio estas nun rimarko rilate al al titolo de la fadeno.
usonano78 (Kwerekana umwidondoro) 20 Ruheshi 2016 10:42:55
La potenco de ilia amo, estas la povo esti stulta. Vi ne povas batali stultecon, kaj vi ne povas batali kristanojn.
cromañon (Kwerekana umwidondoro) 20 Ruheshi 2016 11:13:34
Paulinho:kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?estas klare ke la kapitalismo estas multe pli grava danĝero ol la religio. precipe ĉar kapitalisma propagando estas tre intensa kaj efika, kaj estas tre malfacile defendiĝi kontraŭ ĝi. ĝi transformas ĉion en komercaĵoj, eĉ ni mem fariĝas komercaĵoj.
La reala minaco al socio ne estas religio, sed kapitalismo kiu transformas ĉion en komercaĵonj, inkluzive religion. Vekiĝu vin.
usonano78 (Kwerekana umwidondoro) 20 Ruheshi 2016 11:56:56
cromañon:Kristanoj estas kapitalistoj. Ili volas tranformi ĉiuj en varoj. Ĉiuj estu religia komercaĵo, aldoni al ilia potenco: la kolektado de korpoj, invado de la korpaj ŝtelantoj. Ju pli korpojn ili kolektas, des pli potencon ili havos. Similas kapitalismon tiam, kiam oni kolektas varojn por vendado.Paulinho:kiel la socio povas defendi sin kontraŭ la minaco de la religio?estas klare ke la kapitalismo estas multe pli grava danĝero ol la religio. precipe ĉar kapitalisma propagando estas tre intensa kaj efika, kaj estas tre malfacile defendiĝi kontraŭ ĝi. ĝi transformas ĉion en komercaĵoj, eĉ ni mem fariĝas komercaĵoj.
La reala minaco al socio ne estas religio, sed kapitalismo kiu transformas ĉion en komercaĵonj, inkluzive religion. Vekiĝu vin.
hilex (Kwerekana umwidondoro) 20 Ruheshi 2016 12:29:51
usonano78:Kristano estas tiu, kiu deziras riveli en si Kriston. Vi ja diras pri "kristanoj". Homo ŝatas alkroĉi al si diversajn etikedojn, por kaŝi sian veran internaĵon antaŭ aliuloj.
Kristanoj estas kapitalistoj. Ili volas tranformi ĉiuj en varoj. Ĉiuj estu religia komercaĵo, aldoni al ilia potenco: la kolektado de korpoj, invado de la korpaj ŝtelantoj. Ju pli korpojn ili kolektas, des pli potencon ili havos. Similas kapitalismon tiam, kiam oni kolektas varojn por vendado.
usonano78 (Kwerekana umwidondoro) 20 Ruheshi 2016 22:36:37
Luib (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruheshi 2016 08:31:30
thyrolf:Resume:Eble tiuj vivprincipoj taŭgos por vi, sed ĉu tiuj agrablas por aliaj, se vi sekvas tiujn?
pripensi mem estas peko, obei ordonojn estas malpeko !! Ĉu mi tion vere aplaŭdu?
Kaj homoj (i.a. mi) estas absolute malkapablaj per intensa propra observado, aŭskultado, pripensado, vivspertoj kaj resonado ktp. trovi siajn proprajn por si taŭgajn vivprincipojn ???
Se jes, vi jam agnoskas la Dian vivprincipon:
Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.(diris Jesuo, laŭ Mateo 7,12)
Ĉiuj aliaj ordonoj de la Biblio "nur" estas konkretaj ekzemploj de tio, kaj ofte tiuj validas nur en certa ĉirkaŭaĵo: ekzemple multaj malpermesoj en la Malnova Testamento iel rilatas al tiamaj alireligiaj kutimoj.
thyrolf:Kial mi orientiĝu je ISIS aŭ dioj aŭ satanoj aŭ klaĉgazetoj ???Bonvolu ne orientiĝi je tiuj! Tiuj nur estas ekzemploj de tio, kio okazas kiam homo fidas nur je sia propra juĝo.
thyrolf (Kwerekana umwidondoro) 21 Ruheshi 2016 08:51:18
Luib:Tre bela ekzemplo: Tiu "ora regulo" estas universala interhoma regulo konata de multaj religioj kaj nereligioj, jam de antikva tempo. Nun la kristanismo kaperis ĝin, stampis ĝin per "Nia dio ordonis", kaj redifinis ĝin kiel pure kristana. Kaj subkomprenigas, ke ne-kristanoj ne havas ĝin, pro kio tiuj estas fiaj. Tre tipe!
Se jes, vi jam agnoskas la Dian vivprincipon:Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.(diris Jesuo, laŭ Mateo 7,12)
Bonvolu ne orientiĝi je tiuj! Tiuj nur estas ekzemploj de tio, kio okazas kiam homo fidas nur je sia propra juĝo.
Kio estas origine kristana, tio estas, ke difinita homo nomata Jesuo estas najlita al puna kruco, kaj per tio kaŭzas la definitivan bonfarton por ĉiuj aliaj homoj, ie kaj iam ajn. Kaj kiu ne kredas tion, brulas en eterna infero. Kia kukumo estas TIO! Kaj pro tio okazis nekredeblaj amasaj kruelaĵoj. TIO estas pripensenda kaj solvenda!