目次へ

Malofta-vortfarado Ludo

cFlat7,2016年7月17日の

メッセージ: 195

言語: Esperanto

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年1月17日 13:01:09

Malfiera= humila

Antaŭ lia fiereco ŝi sentis sin kvazaŭ ŝi estus formiko, tial si preferas paroli kun malfiera persono.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月8日 14:51:00

markoto

mark-ot-o — marko estonteca



mar-kot-o — mara koto (farita el marakvo)

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月8日 18:09:06

Bias estis unu el la sep saĝuloj de Grekio, li naskiĝis en Priene en la 6a jarcento a. K. preskaû ĉiuj kuncivitanoj liaj konsultis lin pri juraj aferoj; li neniam defendis maljustajn pledojn. Ne malfrue li gajnis ege bonan reputacion pro sia honesteco, tial oni kutime diradis: Unu kaûzo de la civitano de Priene, por montri, ke la pledo estis justa. Kiam Priene lia patrio estis sieĝita de la generaloj de Ciro, ĉiuj loĝantoj fuĝis portante siajn plej valorajn posedaĵojn. Iu viro mirigis kiam li vidis, ke la filozofo restis indiferenta, kaj ne prepariĝis por foriri, la viro demandis al li: kial vi ne savas viajn posedaĵojn? Bias respondis: Miaj valoraj posedaĵoj jam estas kun mi, komprenigante, ke siaj plej valoraj havaĵoj estis scio kaj inteligenteco.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月8日 20:12:23

bonpleja

= plej bona

Li estas la bonpleja verkisto.

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月8日 21:31:59

Mi amegas simplan stilon, laŭ Kabe, Zamenhof, Porto Carreiro Neto, Waringhien, Edmond Privat, ktp...

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月9日 2:01:33

Vinisus:Mi amegas simplan stilon, laŭ Kabe, Zamenhof, Porto Carreiro Neto, Waringhien, Edmond Privat, ktp...
[ĉu vi povas provizi ekzemplojn?]

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月9日 12:01:05

(La Faraono) traduko de Kabe, (Fratoj Grimm) de la sama tradukanto. Ekzercaro de la lingvo internacia de Zamenhof, ĝi troviĝas en (Fundamento de Esperanto). (La Libro DE LA SPIRITOJ) tradukis Porto Carreira Neto. (PAG) verkis Waringhien. (La VIVO DE ZAMENHOF) verkis Edmond Privat. (Faktoj kaj Fantazioj) verkis Marjorie Boulton. (MARTA) tradukis Zamenhof. (SUR SANGA TERO) verkis Julio Baghy. (LA ŜTONA URBO) verkis Anna Löwenstein. Eble vi jam legis ĉiujn.

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月10日 2:24:53

[Mi volis ekzemplajn frazojn, ne liston de verkaĵoj.]

Vinisus (プロフィールを表示) 2020年2月10日 12:07:28

"Se vi aĉetus aŭtomobilon vi konstatus, ke ĝi poste kaŭzos sufiĉe grandan elspezon ĉiujare pro riparoj, purigado ktp."
"Aĉetu aŭtomobilon kaj vi vidos, kiom ĝi kostos ĉiujare!" Mi humile provas sekve la postsignojn de la majstroj.

Plej amike!

cFlat7 (プロフィールを表示) 2020年2月11日 3:43:39

malpuŝi = tiri

Li malpuŝis akvon el la puto.

先頭にもどる