Đi đến phần nội dung

La nova versio de lernu!

viết bởi Jev, Ngày 19 tháng 7 năm 2016

Tin nhắn: 217

Nội dung: Esperanto

novatago (Xem thông tin cá nhân) 09:39:56 Ngày 21 tháng 7 năm 2016

Mi iom serĉis kaj eble mi rigardis tro rapide sed mi ne trovis kiel aliri al la tradukejo. Ĉu tio eblas?

Ĝis, Novatago.

Jev (Xem thông tin cá nhân) 10:40:13 Ngày 21 tháng 7 năm 2016

novatago:Mi iom serĉis kaj eble mi rigardis tro rapide sed mi ne trovis kiel aliri al la tradukejo. Ĉu tio eblas?
Ĝis, Novatago.
Jes, ĝi translokiĝis al la nova loko.

Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 12:19:14 Ngày 21 tháng 7 năm 2016

Cxu vi povas diri al ni kiam valida SSL-atestilo estos disponebla por ke ni povas uzi cxifradon per https? Bonvolu pripensi, ke cxiu uzanto sendas sian pasvorton (aux almenaux la pasvort-haketajxon) necxifrite je cxiu ensalutado!

Jev (Xem thông tin cá nhân) 12:28:13 Ngày 21 tháng 7 năm 2016

Fenris_kcf:Cxu vi povas diri al ni kiam valida SSL-atestilo estos disponebla por ke ni povas uzi cxifradon per https? Bonvolu pripensi, ke cxiuj uzanto sendas sian pasvorton (aux almenaux la pasvort-haketajxon) necxifrite je cxiu ensalutado!
Ni tion tre bone komprenas kaj ni laboras pri tio. Ekzaktan daton, kiam ni funkciigos https, mi ne povas nun diri, sed ni provos fari tion laŭeble baldaŭ.

se (Xem thông tin cá nhân) 13:37:56 Ngày 21 tháng 7 năm 2016

Bona laboro al lernu teamo.

Mi trovis la eraron en la Esperanto-parton. Fakte, mi jam sendis la mesagxon sed gxis hodiaux,mi ne vidis la sxangxon.

La 1985 rezolucio de Unesko ne estas alkovi la membraj sxatatoj por instrui esperanton sed alvokis NRO, NGO uzis esperanton.

Vi povas elsxuti la rezolucion el Uneska oficiala pagxo.

http://www.unesco.org

kiox (Xem thông tin cá nhân) 20:44:58 Ngày 21 tháng 7 năm 2016

Gratulon ! Lernu tre bezonis pli modernan aspekton. Mi trovas tiun novan version tre bela.

Mi havas nur tri rimarkojn.

1. Mi lernas Esperanton per "Gerda malaperis" kaj la vortlisto malaperis. Estas nur la tekstoj

2. En la malnova versio, oni povis alklaki sur la vortoj, kiujn oni ne komprenis en la forumo kaj ili estis tuj tradukataj. Estis tre utila. Sed mi pensas, ke tiu funkcio estos baldaŭ. Ĉu ne ?

3. Estus bone se la iltrabo malsuprenirus, kiam oni malsupreniras en la paĝo por ne bezoni resupreniri kiam mi volas serĉi vorton per la vortaro.

P.S. : Pardonu min se mi faris erarojn. Mi estas komencanto.

se (Xem thông tin cá nhân) 23:53:22 Ngày 21 tháng 7 năm 2016

Sal

La 1980 Manila Manifesto de UNWTO ne menciis en la pagxo.

La NROj kiuj subtenas la uzanton de Esperanto ne menciis.

http://www.uea.org/teko/rezolucioj

Urho (Xem thông tin cá nhân) 06:46:40 Ngày 22 tháng 7 năm 2016

La nova sistemo de la forumo estas tre bona, ĉar nun
  • mi trovas ĉiujn gravajn temojn kaj fadenojn tre facile
  • mi povas redakti temon de "miaj" fadenoj
  • mi povas ŝanĝi lingvon kaj forumon de "miaj" fadenoj
  • mi povas trovi ĉiun unuopan forumon de apartaj lingvoj per "Lingvofiltrilo"
  • (kaj tiel plu)
Tio estas mirakle! — Dankon al la lernu!-teamo!

yosi404 (Xem thông tin cá nhân) 07:14:30 Ngày 22 tháng 7 năm 2016

Dankon pro la nova retejo, Granda dezajno!
Kiam la retejo estas havebla en la hebrea?
Dankon,
Yosi

Christa627 (Xem thông tin cá nhân) 07:21:44 Ngày 22 tháng 7 năm 2016

ehxosxangxu cxiujxauxde la iksoj ne funkcias en mia Google Chrome. Kaj la kurso ne akceptas la iksojn.

Nu, kiam mi unue vidis la novan pagxon, mia unua respondo estis "ho ve!" cxar mi nur volis uzi la vortaron, ne esplori novan pagxaron, kaj mi sentis min perdita. Post kiam mi trovis la vortaron mi sentis iomete pli bone. Kaj la forumo ne malbonas, kvankam mi trovis la antauxan arangxon pli oportuna. Sed unu afero tre malgxojigas min, kaj tio estas, ke AP kaj AR ne plu estas korespondaj kursoj. Kaj ankaux la nova kurso ne estas. Mi memoras, kun granda danko, kiom helpis min miaj lingvohelpantoj. Kaj mi strebis laux cxiuj miaj povoj fari por miaj lernantoj tion, kion miaj lingvohelpantoj faris por mi. Tio estis gxojo por mi, kaj kun kelkaj el miaj finintaj lernantoj mi ankoraux amike komunikas. Nun... Mi sentas, ke grava parto de mia vivo malaperis, kaj mi zorgas pri miaj lernantoj, kiuj estis farantaj la kursojn. Mi malgxojas, ke mi ne plu povas lingvohelpi al ili. malgajo.gif Krome, mi sentas, ke la nova kurso estas iom tro kompleksa komence por novaj lernantoj.

Quay lại