目次へ

Kio estas la vorto por "profitability"?

Softport,2016年7月23日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Softport (プロフィールを表示) 2016年7月23日 7:41:34

Cxu "rentabilitato" estas gxusta? Aux trovigxas alia esprimo?

DuckFiasco (プロフィールを表示) 2016年7月23日 14:59:30

"rento," laux la Reta Vortaro, estas "Jara profito pro pruntedonita mono, valorpaperoj aŭ similaj".

Ni ja havas la vorton "profito": Gajno ricevita de iu laboro, de komerca aŭ industria entrepreno.

Do mi sugestas "profitdonebleco," au ecx "profitigebleco" kaj simile.

noelekim (プロフィールを表示) 2016年7月24日 3:54:29

Krom 'rentabilitato' ni ofte diras 'profitado' kaj 'profiteco'.

En ĉi tiu paĝo de Vortaro angla -Esperanta, la eroj 'profit', 'profitable' kaj 'profitability' eble interesos vin.

Trefleo (プロフィールを表示) 2016年7月25日 11:44:29

Rentabilitato jam troviĝas en vortaroj, sed logike oni devus ankaŭ povus uzi profit(o)donebleco laŭ la strukturo de nia lingvo. PROFITABLE profit(o)dona, profita, rentabilitata; PROFITABILITY profit(o)donebleco, rentabilitato. Tiu entrepreno estas profitodona, sed la alia ankoraŭ ne atingis profitodoneblecon. Aŭ: Tiu entrepreno estas rentabilitata, sed la alia ankoraŭ ne atingis rentabilitaton.

Trefleo (プロフィールを表示) 2016年7月25日 13:26:16

Korekto de mia eraro pri verbo:
Rentabilitato jam troviĝas en vortaroj, sed logike oni devus ankaŭ povi uzi profit(o)donebleco laŭ la strukturo de nia lingvo. PROFITABLE profit(o)dona, profita, rentabilitata; PROFITABILITY profit(o)donebleco, rentabilitato. Tiu entrepreno estas profitodona, sed la alia ankoraŭ ne atingis profitodoneblecon. Aŭ: Tiu entrepreno estas rentabilitata, sed la alia ankoraŭ ne atingis rentabilitaton.

先頭にもどる