Zum Inhalt

Anstataŭ

von sergejm, 13. März 2008

Beiträge: 10

Sprache: Esperanto

sergejm (Profil anzeigen) 13. März 2008 07:54:42

Post "anstataŭ" oni ne uzas akuzativon (?)

Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo. Gn.22

Se vi legis la Biblion, vi ne povas kompreni kiu/kio anstataŭis filon de Abraham: ĉu ŝafo aŭ lia patro?

eb.eric (Profil anzeigen) 13. März 2008 14:04:22

La angla lingvo enhavas tiun saman problemon. En mia baza universitata kurso de lingvoscienco, ni desegnis arbarfigurojn, kiu montris ambaŭ interpretojn.

Rao (Profil anzeigen) 13. März 2008 14:51:11

Verŝajne oni povas uzi n-finaĵon se necesas klareco. Anstataŭ + aliaj rolmontriloj

Mi simple ĉiam uzas ĝin ĉar mi ne emas malŝpari mensan energion demandante ĉu necesas aŭ ne klareco. lango.gif

diogotux (Profil anzeigen) 15. März 2008 12:29:56

黄鸡蛋:
Fakte, se estus jena frazo:
Mi vidis la porkon antaŭ tiu domo.
Ĉu mi estus antaŭ la domo, aŭ ĉu la porko estus antaŭ la domo?
Per tiu frazo, mi ankaŭ ne sukcesis kompreni, sed eble per la sekvantaj frazoj pli klariĝas:

-Estante antaŭ tiu domo, mi vidis la porkon.
-Mi vidis la porkon, kiu estis antaŭ tiu domo.

Wilhelm (Profil anzeigen) 16. März 2008 02:06:40

"Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ oferinta sia filo."

"Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo oferinta ĝin."

Ĉu estas tiuj pli preciza?

horsto (Profil anzeigen) 16. März 2008 19:16:41

Terurĉjo:
Mia opinio - guste devas esti:
Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin, kiel bruloferon, anstataŭ sian filon.
Al mi iom ne plaĉas ke oni malatentas gravegan regulon (ne uzu akuzativon malantaŭ prepozicio) nur por ŝpari unu vorton:
Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin, kiel bruloferon, anstataŭ oferi sian filon.
Tio estas ankaŭ pli bone komprenebla, almenaŭ por mi.

Miland (Profil anzeigen) 18. März 2008 13:45:21

Laŭ mi, tio, kion Zamenhof permesis, devus esti akceptebla. Do, ne gravas ĉu oni skribas A-o oferis ŝafon anstataŭ oferi B-onA-o oferis ŝafon anstataŭ B-on (ĉar la akuzativo ĉi tie implicas la verbon) - kvankam, la unua esprimomaniero estas pli klara.

horsto (Profil anzeigen) 19. März 2008 16:56:16

Terurĉjo:Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
Tio signifas, ekzemple, ke mi celis trinki teon, sed malsukcesis.
Mi trinkis kafon anstataŭ teo.
Teo celis trinki la kafon. Malsukcesis. Mi estis pli rapida.
Vi pravas,
Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
estas pli komprenebla ol
Mi trinkis kafon anstataŭ teo.
Sed laŭ la fundamento ja ne estas permesita uzi la akuzativon malantaŭ prepozicio.
Vi citis Zamenhof, li diris ke ne temas pri prepozicio, sed pri mallongigo. Mi legis klarigon en libro kiu konfuzigis min:
Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
estas mallongigo de:
Mi trinkis kafon anstataŭ trinki teon.
Nun 'anstataŭ' ne plu estas prepozicio, sed konjunkcio. Tial en la frazo:
Mi trinkis kafon anstataŭ teon.
ne staras prepozicio antaŭ akuzativo, sed konjunkcio antaŭ akuzativo. Mirige! demando.gif
Ĉu nun la fundamento ne estas tuŝita?

sergejm (Profil anzeigen) 21. März 2008 06:02:20

黄鸡蛋:
Oni iam uzas prepozicion kiel konjunkcion tiam, kiam la vorto posta estas infinitivo. Oni kutime diras "Mi manĝas multe por dikiĝi." Fakte oni ankaŭ uzas "por" kiel konjunkcion tie.
Ne prepozicio estas uzita kiel konjunkcio,
sed infinitivo (i-vorto) estas uzita kiel substantivo (o-vorto)

Sxak (Profil anzeigen) 23. März 2008 06:46:31

sergejm:Post "anstataŭ" oni ne uzas akuzativon (?)
Oni UZAS akuzativon post anstataŭ, krom kaj po, sed ĝia uzo ĉi tie estas fakultativa.
ANstataŭ kaj krom fakte estas konjunkcioj kaj eĉ Z uzis akuzativon post anstataŭ (legu la fabeloj de Andersen, "Dek du per poŝto", unu el la unuaj alineoj "li havis kataron teruran kataron .... anstataŭ tukon")

Zurück nach oben