前往目錄

La sono "uj"

貼文者: guyjohnston, 2008年4月1日

訊息: 25

語言: Esperanto

guyjohnston (顯示個人資料) 2008年4月1日下午9:57:51

Mi trovas ke la sono "uj" en vortoj kiel "ĉiuj" kaj "tuj" estas malfacile elparolebla por mi, ĉar ĝi ne ekzistas en mia denaska lingvo. Mi supozas ke ĝi ekzistas en aliaj lingvoj, por kies parolantoj ĝi ne estas malfacila. Sed mi scivolas, kiuj estas tiuj lingvoj?

NORDULINO (顯示個人資料) 2008年4月1日下午10:05:21

Ekzemple la norvega lingvo havas kaj u kaj j, ni ne havas problemon pri la sono "uj".

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年4月1日下午11:30:46

La angla enhavas la sonon en "buoy" (kvankam mi kredas ke tiu estas la nura vorto).

Mi ankaŭ trovas la sonon tre, tre, malfacila.

guyjohnston (顯示個人資料) 2008年4月2日上午12:18:20

RiotNrrd:La angla enhavas la sonon en "buoy" (kvankam mi kredas ke tiu estas la nura vorto).

Mi ankaŭ trovas la sonon tre, tre, malfacila.
Mi diras "buoy" same kiel "boy" (boj), sed verŝajne estas malsame en malsamaj akĉentoj.

awake (顯示個人資料) 2008年4月2日上午1:18:56

"Gooey" estas alia angla vorto kiu enhavas la sonon. Ankaŭ "Chewy". La sono estas oo-ee, sed ĝi estas diftongo (du sonoj kiuj glitas kune, ne du apartaj sonoj)

guyjohnston:
RiotNrrd:La angla enhavas la sonon en "buoy" (kvankam mi kredas ke tiu estas la nura vorto).

Mi ankaŭ trovas la sonon tre, tre, malfacila.
Mi diras "buoy" same kiel "boy" (boj), sed verŝajne estas malsame en malsamaj akĉentoj.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年4月2日上午4:17:11

La sono estas tiel, kiel en la angla vorto "buoy", sed la sono en "buoy" ne estas precize la samo tiel, kiel en "chewy" aŭ "gooey". "Chewy" (ĉu-i) kaj "gooey" (gu-i) havas du silabojn, sed "buoy" (prononcis ĝuste - "buj") havas nur unu.

sergejm (顯示個人資料) 2008年4月2日上午5:01:01

Laŭ mia vortaro la prononco de angla vorto "buoy" estas sama kiel "boy".

Taciturn_ (顯示個人資料) 2008年4月2日上午7:15:13

Nun mi, kiu parolas. ridulo.gif Jes ,tute certe,ke por la rusoj la prononco de "uj" kaj "iu" ne faras gran obstaclon,sed tia sonordo ol "iuj" igas min,ekzemple,neplezure streĉiĝi.

leporo (顯示個人資料) 2008年4月2日上午8:43:02

guyjohnston:Mi trovas ke la sono "uj" en vortoj kiel "ĉiuj" kaj "tuj" estas malfacile elparolebla por mi, ĉar ĝi ne ekzistas en mia denaska lingvo. Mi supozas ke ĝi ekzistas en aliaj lingvoj, por kies parolantoj ĝi ne estas malfacila. Sed mi scivolas, kiuj estas tiuj lingvoj?
La sono "uj" ekzistas en pola lingvo.

Rao (顯示個人資料) 2008年4月2日上午11:30:07

Ankaŭ en la portugala ĝi ekzistas. Fakte mi uzas tiun sonon interjekcie en Eo. Oni eĉ diris al mi ĉe la tujmesaĝilo de lernu!, ke mi ne faru tion ĉar la sono iom similas al fivorto en iuj slavaj lingvoj. lango.gif

回到上端