לתוכן העניינים

demando pri vorto de tago: "-iv-"

של SebastianH, 2 באפריל 2008

הודעות: 28

שפה: Esperanto

SebastianH (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 19:01:51

AGRESI
Ataki la unua, ne estante mem minacata de atako:
[LISTO]
...
Mi jam laciĝis de iliaj agresaj riproĉoj.
Vi devas eviti ĉion agresivan.[/list]
Pro kio “-iv-”? Kion ĝi signifas? La frazo "Mi jam laciĝis ..." ja ne havas ĝin.

Taciturn_ (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 20:27:43

mi ne scias,se la Esperanto havas tiun suffikson ol"iv",sed certe ke ĝi venis de romanaj lingvoj,kaj tiel estus unu pli el malregulecoj.Laŭ mi oni povus uzi agresanta en ĝia loko.Sed nepre"iv"sonas pli bele.

Jasminka (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2008, 20:29:12

"agresiva" - agresema; kapabla krei aŭ ŝajnigi agreson. Sufikso "-iv-" montras, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva "-ebl-").

horsto (הצגת פרופיל) 3 באפריל 2008, 19:30:00

Terurĉjo:Tamen laŭ mia opinio pli preferata estas 'agresema', ema, inklina al agreso.
Sed estas diferenco inter emi fari ion kaj esti kapabla fari ion.

SebastianH (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2008, 00:40:50

Do, revidante la unuan citaĵon, kion vi devas eviti? Ĉu ne simple ĉion agresan?

RE agresfarebla: Interese! Mi scias ke "-far-" nur venis de verbo "fari", sed ni vidu ĝin alimaniere: Oni povas diri ke la "-far-" aktivigis la pasiva "-ebl-". Ŝajne estas aparta farebleca de vorto "fari", ĉu ne?

Matthieu (הצגת פרופיל) 4 באפריל 2008, 16:17:34

Miaopinie vi pravas pri “agrespova”. Oni povas uzi “-pova” anstataŭ “-iva”, ĉu ne?

Kaj se -iv- oficialiĝos, ĉu estos “ivi” sinonimo de “povi”?

SebastianH (הצגת פרופיל) 5 באפריל 2008, 04:57:56

Mi konsentas kun Mutusen. Mi volas aldoni ke -vi- ne eĉ signifas ion kiel "povi" in aliaj lingvoj kiuj mi konas.

RiotNrrd (הצגת פרופיל) 5 באפריל 2008, 06:27:20

Mi kredas ke ni havas abundon da sufiksoj. Se ni ne bezonis -iv dum pli ol jarcento, ni probable ne bezonas ĝin hodiaŭ.

Mi ne signifas ke ni neniam kreos novajn sufiksojn - eble ni bezonos iom, iutage. Sed, mi ne pensas ke -iv estos unu el ili, ĉar ĝi ne ŝajne signifas iun ajn ni ne jam havas.

horsto (הצגת פרופיל) 5 באפריל 2008, 17:40:28

RiotNrrd:Mi kredas ke ni havas abundon da sufiksoj. Se ni ne bezonis -iv dum pli ol jarcento, ni probable ne bezonas ĝin hodiaŭ.
Vi pravas, mi ne sciis ke -iv ne estas oficiala sufikso. Mi iam legis ke Zamenhof dum li disvolvis la lingvon havis pli da afiksoj, sed li forigis ilin ĉar ili ne bezonatas kaj eĉ malfaciligas la lingvon.
RiotNrrd:
Mi ne signifas ke ni neniam kreos novajn sufiksojn
Parenteze, mi ne kredas ke "signifas" ĝustas ĉi tie.

RiotNrrd (הצגת פרופיל) 5 באפריל 2008, 18:06:55

horsto:Parenteze, mi ne kredas ke "signifas" ĝustas ĉi tie.
Ĉu ne? Kial? Mi kredas ke "signifas" estas la ĝusta vorto. Eble mi miskomprenas la vorton, sed kiun vorton devus mi uzi, anstataŭe?

לראש הדף