Al la enhavo

demando pri vorto de tago: "-iv-"

de SebastianH, 2008-aprilo-02

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 18:41:23

RiotNrrd:
horsto:Parenteze, mi ne kredas ke "signifas" ĝustas ĉi tie.
Ĉu ne? Kial? Mi kredas ke "signifas" estas la ĝusta vorto. Eble mi miskomprenas la vorton, sed kiun vorton devus mi uzi, anstataŭe?
You may not use "signifi" the same way as the english does it with "to mean".Cause it means "to have significance".You can now easy figure it out yourself, what you had told.You could replace it with "konsideri,pensi,voli diri".

La verbo "signifi" ne havas la saman signifon ol "to mean" (voli diri).La plej malproksima parafrazo estas "havi signifon".Vi povas uzi "konsideri,pensi,voli diri".

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 19:00:50

Taciturn_:La verbo "signifi" ne havas la saman signifon ol "to mean" (voli diri).La plej malproksima parafrazo estas "havi signifon".Vi povas uzi "konsideri,pensi,voli diri".
Laŭ mia vortaro, vi pravas. Mi misuzis la vorton. Dankon pro la korekto. Hodiaŭ, mia Esperanto plibonetiĝis!

Sed, nun mi vidas ke la Lernu! vortaro malpravas. La Lernu! Eo-Angla vortaro diras ke "signifi" signifas "imply, mean, signify".

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 19:02:17

RiotNrrd:Ĉu ne? Kial? Mi kredas ke "signifas" estas la ĝusta vorto. Eble mi miskomprenas la vorton, sed kiun vorton devus mi uzi, anstataŭe?
Se mi bone vin komprenis, vi volis diri
Tio ne signifas al/por mi, ke ...
(la uzado de "signifi" estas iom simila al la uzado de "plaĉi")

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 19:29:14

sergejm:(la uzado de "signifi" estas iom simila al la uzado de "plaĉi")
Hmmm... mi kredas ne. "Plaĉi" estas netransitiva, sed "signifi" estas, laŭ kaj la "CEED" kaj la "Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento", transitiva. Kvankam la CEED estas iam malprava, tiam, kiam ambaŭ akordas pri io, mi kredas ke ĝi pravas.

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 19:52:40

Pro tio mi skribis "iom similas", sed "tute similas".
"plaĉi" estas ne transitiva verbo, kaj "signifi" estas transitiva, sed ambaŭ havas nerektan objekton kun prepozicio "al" aŭ "por".
ReVo:*signifi
(tr)
1.
(io) Havi difinitan sencon aŭ valoron: tio, kion vi diras, signifas nenion; kion signifas tiu ĉi tumulta bruo?Z por neniu la tero signifas tiom, kiom por la soldato.
2.
Egalvalori: libere spiri ne signifas viviZ; komenci nun klarigojn signifus perdi senutile la temponZ; esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dekmilZ.
Rim.: La esprimo tio signifas estas ofte uzata adverbe kaj samsignife kiel tio estas.

anglaj
~i: signify.
Do signifi oni tradukas anglen "signify", iam vi povas traduki ĝin "mean".
Sed angla "mean" havas pliajn signifojn.
Kaj iom simila diferenco estas inter Esperanta "plaĉi" kaj angla "please".

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 20:03:57

sergejm:Pro tio mi skribis "iom similas", sed "tute similas".
Ĉu vi volis diri "ne tute similas"? (Vidu! Mi uzis ĝin ĝuste.)

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 20:20:36

RiotNrrd:
sergejm:Pro tio mi skribis "iom similas", sed "tute similas"'.
Ĉu vi volis diri "ne tute similas"? (Vidu! Mi uzis ĝin ĝuste.)
Jes, ĉi tie mi forgesis 'ne', legu 'sed ne "tute similas".
RiotNrrd:Mi ne signifas ke ni neniam kreos novajn sufiksojn
Ne vi signifas, sed por vi.
("it signify for you", not "you signify")
vidu ekzemplon en ReVo:
por neniu la tero signifas tiom, kiom por la soldato
Uzu alian verbon, kiel proponis Terurĉjo, se vi volas esti subjekto.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 20:20:48

Terurĉjo:Ĝenerale la vorto "signifi' signifas rido.gif "havi konkretan difinitan sencon aŭ valoron" kaj efektive estas transitiva verbo.

La esprimo "Io signifas..." estas "Io havas sencon de ..." aŭ "Io rolas kiel...".

"Mi signifas..." ekzistas kaj signifas... "Mi estas IO por vi...". lango.gif
Estimata RiotNrrD:Mi ne signifas ke ni neniam kreos novajn sufiksojn
Mi skribus: Mi ne pensas...Mi ne opinias...Mi ne kalkulas...Mi ne supozas...

Al vortaristoj: bonvolu kontroli lernu!-vortaron ĉar tro multe da eraroj estas en ĝi, kiuj malhelpas al uzantoj kaj eĉ misvojigas ilin.
la pley bona traduko de tiu , kiun RiotNrrd volis diri estas " voli diri ridulo.gif .
Aliaj ekzeploj estas ne tute korekte kaj ne akcepteblaj in tiu ĉi okazo ridulo.gif.
Aŭ la propozicio devus ŝanĝiti,ekzemple:
mi pensas ke ni iam kreos novajn sufiksoj......

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 21:09:30

Terurĉjo:Gustumu diferencon.
Ha ha! Ĝi sonas tiel, kiel reklamo. "Koka Kola: Gustumu La Diferencon!"

Vi interpretis min ĝuste. Mi volis diri ke ni eble kreos novajn sufiksojn estonte, sed eble ne. Ne ke ni nepre faros.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 21:34:35

Bonega korektaĵo,estimata Terurcjo,mil dankojn.Nur mi tute laŭvole uzis"ŝanĝiti"por ne skribi"esti ŝanĝita",ĉar mi ŝatas tiujn mallongajn formojn,eĉ se ili ne tre laŭgramatikas.Nun mi eksplikas,ke ankaŭ laŭ mi"ne volas diri"estas en sia ĝusta loko,sed ne"ne pensas"estus.

Reen al la supro