demando pri vorto de tago: "-iv-"
de SebastianH, 2 de abril de 2008
Mensagens: 28
Idioma: Esperanto
Taciturn_ (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 18:41:23
RiotNrrd:You may not use "signifi" the same way as the english does it with "to mean".Cause it means "to have significance".You can now easy figure it out yourself, what you had told.You could replace it with "konsideri,pensi,voli diri".horsto:Parenteze, mi ne kredas ke "signifas" ĝustas ĉi tie.Ĉu ne? Kial? Mi kredas ke "signifas" estas la ĝusta vorto. Eble mi miskomprenas la vorton, sed kiun vorton devus mi uzi, anstataŭe?
La verbo "signifi" ne havas la saman signifon ol "to mean" (voli diri).La plej malproksima parafrazo estas "havi signifon".Vi povas uzi "konsideri,pensi,voli diri".
RiotNrrd (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 19:00:50
Taciturn_:La verbo "signifi" ne havas la saman signifon ol "to mean" (voli diri).La plej malproksima parafrazo estas "havi signifon".Vi povas uzi "konsideri,pensi,voli diri".Laŭ mia vortaro, vi pravas. Mi misuzis la vorton. Dankon pro la korekto. Hodiaŭ, mia Esperanto plibonetiĝis!
Sed, nun mi vidas ke la Lernu! vortaro malpravas. La Lernu! Eo-Angla vortaro diras ke "signifi" signifas "imply, mean, signify".
sergejm (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 19:02:17
RiotNrrd:Ĉu ne? Kial? Mi kredas ke "signifas" estas la ĝusta vorto. Eble mi miskomprenas la vorton, sed kiun vorton devus mi uzi, anstataŭe?Se mi bone vin komprenis, vi volis diri
Tio ne signifas al/por mi, ke ...(la uzado de "signifi" estas iom simila al la uzado de "plaĉi")
RiotNrrd (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 19:29:14
sergejm:(la uzado de "signifi" estas iom simila al la uzado de "plaĉi")Hmmm... mi kredas ne. "Plaĉi" estas netransitiva, sed "signifi" estas, laŭ kaj la "CEED" kaj la "Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento", transitiva. Kvankam la CEED estas iam malprava, tiam, kiam ambaŭ akordas pri io, mi kredas ke ĝi pravas.
sergejm (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 19:52:40
"plaĉi" estas ne transitiva verbo, kaj "signifi" estas transitiva, sed ambaŭ havas nerektan objekton kun prepozicio "al" aŭ "por".
ReVo:*signifiDo signifi oni tradukas anglen "signify", iam vi povas traduki ĝin "mean".
(tr)
1.
(io) Havi difinitan sencon aŭ valoron: tio, kion vi diras, signifas nenion; kion signifas tiu ĉi tumulta bruo?Z por neniu la tero signifas tiom, kiom por la soldato.
2.
Egalvalori: libere spiri ne signifas viviZ; komenci nun klarigojn signifus perdi senutile la temponZ; esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dekmilZ.
Rim.: La esprimo tio signifas estas ofte uzata adverbe kaj samsignife kiel tio estas.
anglaj
~i: signify.
Sed angla "mean" havas pliajn signifojn.
Kaj iom simila diferenco estas inter Esperanta "plaĉi" kaj angla "please".
RiotNrrd (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 20:03:57
sergejm:Pro tio mi skribis "iom similas", sed "tute similas".Ĉu vi volis diri "ne tute similas"? (Vidu! Mi uzis ĝin ĝuste.)
sergejm (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 20:20:36
RiotNrrd:Jes, ĉi tie mi forgesis 'ne', legu 'sed ne "tute similas".sergejm:Pro tio mi skribis "iom similas", sed "tute similas"'.Ĉu vi volis diri "ne tute similas"? (Vidu! Mi uzis ĝin ĝuste.)
RiotNrrd:Mi ne signifas ke ni neniam kreos novajn sufiksojnNe vi signifas, sed por vi.
("it signify for you", not "you signify")
vidu ekzemplon en ReVo:
por neniu la tero signifas tiom, kiom por la soldatoUzu alian verbon, kiel proponis Terurĉjo, se vi volas esti subjekto.
Taciturn_ (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 20:20:48
Terurĉjo:Ĝenerale la vorto "signifi' signifas "havi konkretan difinitan sencon aŭ valoron" kaj efektive estas transitiva verbo.la pley bona traduko de tiu , kiun RiotNrrd volis diri estas " voli diri .
La esprimo "Io signifas..." estas "Io havas sencon de ..." aŭ "Io rolas kiel...".
"Mi signifas..." ekzistas kaj signifas... "Mi estas IO por vi...".
Estimata RiotNrrD:Mi ne signifas ke ni neniam kreos novajn sufiksojnMi skribus: Mi ne pensas...Mi ne opinias...Mi ne kalkulas...Mi ne supozas...
Al vortaristoj: bonvolu kontroli lernu!-vortaron ĉar tro multe da eraroj estas en ĝi, kiuj malhelpas al uzantoj kaj eĉ misvojigas ilin.
Aliaj ekzeploj estas ne tute korekte kaj ne akcepteblaj in tiu ĉi okazo .
Aŭ la propozicio devus ŝanĝiti,ekzemple:
mi pensas ke ni iam kreos novajn sufiksoj......
RiotNrrd (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 21:09:30
Terurĉjo:Gustumu diferencon.Ha ha! Ĝi sonas tiel, kiel reklamo. "Koka Kola: Gustumu La Diferencon!"
Vi interpretis min ĝuste. Mi volis diri ke ni eble kreos novajn sufiksojn estonte, sed eble ne. Ne ke ni nepre faros.
Taciturn_ (Mostrar o perfil) 5 de abril de 2008 21:34:35