Al la enhavo

Pov-anta

de Pulse, 2016-septembro-28

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Pulse (Montri la profilon) 2016-septembro-28 09:28:12

Bonan tagon al ĉiuj vi, mi havas ĉi tiun dubon pri la vorto "povanta". Mi ne estas tre sekura pri sia signifo: oni devas traduki ĝin kiel "iu kiu havas la kapablon fari ion"?

opalo (Montri la profilon) 2016-septembro-28 12:15:06

Spektanto estas homo kiu nun spektas. Leganto estas homo kiu nun legas.

Do, povanto estas "homo kiu nun povas (fari ion)". Tia homo estas povanta (fari ion). La signifo dependas de la naturo de la povo.
  • La aliaj spektantoj, ne povantaj vidi la katon, ne komprenis la kialon de la paŭzo.
  • La aliaj spektantoj, kiuj ne povis vidi la katon, ne komprenis la kialon de la paŭzo.

Pulse (Montri la profilon) 2016-septembro-28 12:34:21

Koran dankon pro via helpo! Mi konfuzis "povant-a" por "povant-o", ĉar tio mi ne komprenis ĝian signifon.

Reen al la supro