본문으로

Pov-anta

글쓴이: Pulse, 2016년 9월 28일

글: 3

언어: Esperanto

Pulse (프로필 보기) 2016년 9월 28일 오전 9:28:12

Bonan tagon al ĉiuj vi, mi havas ĉi tiun dubon pri la vorto "povanta". Mi ne estas tre sekura pri sia signifo: oni devas traduki ĝin kiel "iu kiu havas la kapablon fari ion"?

opalo (프로필 보기) 2016년 9월 28일 오후 12:15:06

Spektanto estas homo kiu nun spektas. Leganto estas homo kiu nun legas.

Do, povanto estas "homo kiu nun povas (fari ion)". Tia homo estas povanta (fari ion). La signifo dependas de la naturo de la povo.
  • La aliaj spektantoj, ne povantaj vidi la katon, ne komprenis la kialon de la paŭzo.
  • La aliaj spektantoj, kiuj ne povis vidi la katon, ne komprenis la kialon de la paŭzo.

Pulse (프로필 보기) 2016년 9월 28일 오후 12:34:21

Koran dankon pro via helpo! Mi konfuzis "povant-a" por "povant-o", ĉar tio mi ne komprenis ĝian signifon.

다시 위로