前往目錄

-ĉjo / -njo

貼文者: Sciuro4, 2016年10月1日

訊息: 6

語言: Esperanto

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年10月1日上午10:04:40

Kio estas la senso pri tio ke la sufikson "-ĉjo" oni povas uzi post iu el la 6 unuaj fonemoj, sed la sufikson "-njo" nur post iu el la 5 unuaj fonemoj laŭ la reta PIV? Aŭ ĝi estas eraro tie?
-ĉjo:
"almetebla post iu el la ses unuaj fonemoj de vira propra nomo aŭ de vira nomo de parenceco, por formi karesformon"
-njo:
"almetebla post iu el la kvin unuaj fonemoj de virina propra nomo aŭ nomo de parenceco, por formi karesformon"

novatago (顯示個人資料) 2016年10月1日下午4:29:31

Mi ne scias ĉu tio estas eraro, sed la PMEG, simple diras Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn por ambaŭ. Laŭ tio mi opinias ke tute ne gravas se iam oni almetas ĝin post la sepa litero, se propra nomo estas sufiĉe longa, tamen oni kutime agas alie.

Ĝis, Novatago.

akueck (顯示個人資料) 2016年10月2日上午9:24:24

Sciuro4:Kio estas la senso pri tio ke la sufikson "-ĉjo" oni povas uzi post iu el la 6 unuaj fonemoj, sed la sufikson "-njo" nur post iu el la 5 unuaj fonemoj laŭ la reta PIV? Aŭ ĝi estas eraro tie?
Rimarkinda estas tio:

Pri kaj "-chj'" kaj "-nj'" tekstas
a) en la Universala Vortaro: "1-5", sed
b) en la Fundamenta Ekzercaro §38: "1-6".

Por lingvo-uzo kohera kun ambau partoj de la Fundamento, oni do almetu "-chj'" au "-nj'" post la unua au dua au tria au kvara au kvina litero de la nomo, se el ghi oni volas fari karesnomon.

Urho (顯示個人資料) 2016年10月2日上午9:35:12

Vidu ankaŭ la paĝon de La tuta Esperanto (de Henrik Seppik) (→ "1–6")

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年10月9日上午11:14:12

Dankon pro viaj opinioj!

Therezemary (顯示個人資料) 2016年10月16日下午2:52:04

MI KOMPRENAS TIUN:

PATRO = PATROĈjO = PAĈJO (MALLONGA VORTO)
PATRINO = PATRINJO = PANJO (MALLONGA VORTO)

MI PREFERAS ĈIAM LONGA TRANSFORMADO (NIGRITA) JE DIVERSAJ MOTIVOJ. NUM MI DEVAS TRADUKI AL ESPERANTO MIAN TEKSTON PRI TIO.

DIO POR MI ESTAS PATREĈIO! (Nur por mi! -ribelo parolata!)

P.S. Ex, alia:

KNABO - KNABOĈJO = KNAĈJO
KNABINO – KNABINJO = KNANJO

回到上端