目次へ

Ĉu "no" fakte estas vorto?

Grown,2016年11月5日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Grown (プロフィールを表示) 2016年11月5日 7:59:07

En Humoron, mi ŝerce diris ke "no" estas substantivo kaj "na" estas adjektivo. Sed ĉu tiuj fakte estas vortoj? Tio signifus ke tiuj estas vortoj:

* no
* na
* nis
* nos
* ninta
* nanta
* nonta
* nita
* nata
* nota
* ninte
* nante
* nonte
* nite
* nate
* note
* ninto
* nanto
* nonto
* nito
* nato
* noto

Roch (プロフィールを表示) 2016年11月5日 15:38:15

demando.gif

no estas la nomo de n
la formo de n povus esti: la na formo

Mi opinias ke viaj aliaj vortoj ne estas validaj en esperanto.

Ridakti

Ho! Mi nur komprenas vian peton!

no
na
n·is
n·os
n·int·a
n·ant·a
n·ont·a
n·it·a
n·at·a
n·ot·a
n·int·e
n·ant·e
n·ont·e
n·it·e
n·at·e
n·ot·e
n·int·o
n·ant·o
n·ont·o
n·it·o
n·at·o
n·ot·o

"Ne" estas jam rezervita! okulumo.gif

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年11月19日 10:48:39

Se temas pri liternomoj, prefere konsideru oni ilin kiel memstaraj radikoj;

no, no-a, no-e, ktp. anstataŭ no,*na,*ne...

o, o-a, o-e, ktp anstataŭ o, *a, *e kiuj signifus aliajn literojn

Ekz: "la ŭo-a" prononco estas kiel tiu de la angla duobla-vo

akueck (プロフィールを表示) 2016年11月19日 14:42:37

Altebrilas:Se temas pri liternomoj, prefere konsideru oni ilin kiel memstaraj radikoj
;

Tia konsiderado efektive estas deduktebla el la Fundamenta Ekzercaro § 1 (FE1) kaj 7a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (OA7).

FE1:
Nomoj de la literoj : a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.
OA7:
1-a LISTO: FUNDAMENTAJ RADIKOJ
[...]
a = nomo de la litero a; unua litero de la Esperanta alfabeto
absolut' (1)
[...]
bo = nomo de la litero b; dua litero de la Esperanta alfabeto
...
Char la supra listo montras radikojn sen eventuale necesa finajho, ankau "a", "bo" kaj la ceteraj liternomoj estas radikoj. Char post la radikoj ne estas streketo, ili ne postulas ian kunmetadon kun finajho au alia radiko.

先頭にもどる