Al la enhavo

Tie-co?

de Juippi, 2016-novembro-06

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Juippi (Montri la profilon) 2016-novembro-06 11:33:18

Kiel traduki la sanskritan vorton "tathata" ?
La Google tradukilo proponas "vera", sed vorto estas substantivo, do traduko devus esti ankaŭ substantivo.
Laŭ onidiro la baza vorto eliras el balbutaĉo de beboj, kiuj diradas "ta, ta ta" kiam vidas ion novan, do ĝi devus signifi pli-malpli "tie", kaj estas preskaŭ sama ĉe la beboj ĉie la mondo.
Gaŭtama buddha nomiĝis sin mem iam "tathagata" kio estas la farint-substantivo.

Roch (Montri la profilon) 2016-novembro-06 22:10:38

Nu, jes...

Suchness
tiel·eco

Juippi (Montri la profilon) 2016-novembro-07 17:58:21

Dankon por helpon.
Mi konsultis WIKIPEDIO, kaj konkludis, ke la plej rekta traduko estus "tieco", laŭ sekva paradigmo: bela - beleco do tia - tieco.
De kie vi kaptis tion lshoko.gifn ?

Roch (Montri la profilon) 2016-novembro-07 22:20:58

Tathātā - Wikipedia
https://en.wikipedia.org/wiki/Tathātā
Tathātā is variously translated as "thusness" or "suchness". It is a central concept in Mahayana Buddhism having a particular significance in Chan Buddhism as ...

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-novembro-19 10:39:05

Laŭ strikte gramatika vidpunkto, tia-eco estus pli regula, ĉar "ti" ne estas radiko, sed "tia" rajtas esti memstara radiko.

Laŭ budhista vidpunkto, mi konsilus al vi vin turni al budhisma esperanta asocio, ĉar ili certe jam renkontis la problemon, kaj indas uzi komunan solvon.

Reen al la supro