לתוכן העניינים

Kiu uzas na "na" kiel markilo de akuzativo, tiu ankaŭ povas uzi "oaj" por montri pluralon.

של thyrolf, 27 בנובמבר 2016

הודעות: 20

שפה: Esperanto

Roch (הצגת פרופיל) 6 בדצמבר 2016, 03:22:16

thyrolf:Kelkaj (i.a. mi) uzas "na" por indiki la akusativon al vortoj, kiuj malfacile estas markeblaj per la finaĵo -n. Danke al Kueck mi uzas la ekemplo de "Marion", kiu estas germanina nomo, kaj "Mario", kiu estas vira nomo germana.

Mi vidas na Marion kaj na Mario.

Laŭ mia ekdekomenca kompreno estas, ke "na" estas la radiko finaĵo "n" kun aldono de la adjektiva finaĵo "a". Simile oni povas uzi la radikon "o" kun la finaĵoj "a" kaj "j" por montri la multnombrecon de malfacilaj vortoj, aparte propraj nomoj, ĉu ne?

Se temas ekz. pri iu klano de homoj kun la nomo "Korŝenkov" kaj alia klano de "Bogdanov" oni povas diri:

La oaj Korŝenkov decidis malami la naj Bogdanov.

Aŭ ĉu mi konstruis malbone? Ĉu diri:

La oaj Korŝenkov decidis malami la onaj Bogdanov.

Aŭ:

La aj Korŝenkov decidis malami la naj Bogdanov.

ridulo.gif . ridulo.gif . ridulo.gif
Serioze, ĉu tiu estas kutima de skribi pluralon de proprajn nomojn en esperanto? Mi nur vidis tion en angla lingvo...

thyrolf (הצגת פרופיל) 6 בדצמבר 2016, 17:05:11

En la germana oni ankaŭ uzas pluralojn ĉe propraj nomoj. Ekz. la tute familio Müller volas viziti nin, kaj mi demandas: "Wann kommen die Müllers denn genau?" (kiam precize venos naj Müller) [nu jes: la Müller-oj]

thyrolf (הצגת פרופיל) 7 בדצמבר 2016, 13:47:38

Kirilo81:1. n ne estas radiko, do na ne estas adjektivo derivita de ĝi. Se ĝi estus, ĝi devus ricevi la akuzativon: *Mi amas nan Marion ridego.gif

...
Tio ne estas ĝusta, ĉar la na-vorteto provizas sin mem kaj la sekvan esprimon per la akuzativeco: "Mi amas na Marion" == "Mi amas Mario-on" ! Tio ja ĝuste estas la senco de "na". Laŭe oni povas skribi: "Mi amas naj Marion kaj Maria". ridulo.gif

novatago (הצגת פרופיל) 7 בדצמבר 2016, 15:08:07

Estas absurde uzi na-on se oni povas uzi simple la finaĵon -on de ĉiuj konita:
Mi vidas Marion-on (aŭ Marionon) kaj Marion.

Same oni povas agi rilate al oj: Korshenkov-oj.

Na estas malmanka gramatikero, kiu verdire senutilas en la nuna Esperanto kaj aldonus lernendaĵon senkiale. Tiu, kiu lernas bone la akuzativon simple ne bezonas ion alian.

Ĝis, Novatago.

akueck (הצגת פרופיל) 7 בדצמבר 2016, 15:23:24

novatago:Estas absurde uzi na-on se oni povas uzi simple la finaĵon -on de ĉiuj konita:
Mi vidas Marion-on (aŭ Marionon) kaj Marion.
La problemo estas, ke oni ne povas supozi kun certeco, ke chiuj Esperanto-parolantoj chiam uzas chiujn fremdlingvajn proprajn nomojn kombine kun Esperantaj finajhoj.

Tial pri ekzemple la vorto "Marion" estas jena plursignifo:

1) Chu temas pri "Mario" plus n-finajho? Au:
2) Chu temas pri la ne Esperantigita fremdlingva nomo "Marion" sen iaj eventuale en Esperanto necesaj finajhoj?

Neniu pridubas tion, ke uzado je akuzativmarka prepozicio "na" ne estas konforma al la Fundamento, ghis autoritata centra institucio enkondukos lauan regulon.

Roch (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2016, 01:57:06

Akuzativo de esperantigitaj nomoj povus ankaŭ esti skribita kun streketoj:

Elizabeto-n

Ludoviko-n


Zamenhof deziris ni esperantigas proprajn nomojn sed ni ne povas ... por civitaj kialoj. ( Necesus diktatorajn registarojn aŭ bona indicon de naskiĝoj, por havi ĉiuj niaj nomoj finanta per "o")

Do ni devas uzi difinitan vortordon kun tiuj nesperantigita nomoj...

Roch (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2016, 04:30:37

Ankaŭ, ĉu ne "na" devus havi unu streketon por esti logika, kiam ĝi ne esta vorto?

ekz:

Li renkontis na-Vigdís Finnbogadóttir.

demando.gif

akueck (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2016, 15:39:02

Roch:Ankaŭ, ĉu ne "na" devus havi unu streketon por esti logika, kiam ĝi ne esta vorto?

ekz:

Li renkontis na-Vigdís Finnbogadóttir.
Chu kun chu sen streketo: Chiuokaze estas tiel, ke akuzativmarka "na" efektivigas novan regulon, do ion, kio por normkonforma uzado postulas antauan aprobon fare de autoritata centra institucio.

Cetere: En via supra ekzemplo estas sen "na" (kaj ankau sen n-finajho) klare, ke Vigdís Finnbogadóttir ne estas subjekto, char, kiel tiu, "li" estas identigebla. Tauga ekzemplo estas interalie:
"Quetzalcoatl renkontis Vigdís Finnbogadóttir."

Kromajho: Intertempe mi estas inklina, okaze de ne-klareco pri la frazroloj de ne Esperantigitaj nomoj simple aldoni n-finajhon ech sen antaua o-finajho - nur al la antaunomo, se temas pri antaunomo plus familia nomo:

"Quetzalcoatl-n renkontis Vigdís Finnbogadóttir."
"Quetzalcoatl renkontis Vigdís-n Finnbogadóttir."

Tion chi mi povas ankau prononci.

Roch (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2016, 06:41:27

Quetzalcoatl?... Kecalkoatlo!


Baldur (por la revuo Monato) renkontis Vigdís Finnbogadóttir. rideto.gif

https://eo.wikipedia.org/wiki/Vigdís_Finnbogadóttir

akueck (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2016, 16:06:22

Kirilo81:
2. Ke Esperanto havas kutiman vortordon S-P-O ne signifas, ke ĝia vortordo montras la objekton. La frazo Mary konas Bob estas same ambigua kiel Konas Bob MaryMary Bob konas.
Tiu chi problemo estas temo en tiu jutubajho, ekde la minuto 17:07.

לראש הדף