Kiu uzas na "na" kiel markilo de akuzativo, tiu ankaŭ povas uzi "oaj" por montri pluralon.
从 thyrolf, 2016年11月27日
讯息: 20
语言: Esperanto
Roch (显示个人资料) 2016年12月6日上午3:22:16
thyrolf:Kelkaj (i.a. mi) uzas "na" por indiki la akusativon al vortoj, kiuj malfacile estas markeblaj per la finaĵo -n. Danke al Kueck mi uzas la ekemplo de "Marion", kiu estas germanina nomo, kaj "Mario", kiu estas vira nomo germana.Serioze, ĉu tiu estas kutima de skribi pluralon de proprajn nomojn en esperanto? Mi nur vidis tion en angla lingvo...
Mi vidas na Marion kaj na Mario.
Laŭ mia ekdekomenca kompreno estas, ke "na" estas la radiko finaĵo "n" kun aldono de la adjektiva finaĵo "a". Simile oni povas uzi la radikon "o" kun la finaĵoj "a" kaj "j" por montri la multnombrecon de malfacilaj vortoj, aparte propraj nomoj, ĉu ne?
Se temas ekz. pri iu klano de homoj kun la nomo "Korŝenkov" kaj alia klano de "Bogdanov" oni povas diri:
La oaj Korŝenkov decidis malami la naj Bogdanov.
Aŭ ĉu mi konstruis malbone? Ĉu diri:
La oaj Korŝenkov decidis malami la onaj Bogdanov.
Aŭ:
La aj Korŝenkov decidis malami la naj Bogdanov.
. .
thyrolf (显示个人资料) 2016年12月6日下午5:05:11
thyrolf (显示个人资料) 2016年12月7日下午1:47:38
Kirilo81:1. n ne estas radiko, do na ne estas adjektivo derivita de ĝi. Se ĝi estus, ĝi devus ricevi la akuzativon: *Mi amas nan MarionTio ne estas ĝusta, ĉar la na-vorteto provizas sin mem kaj la sekvan esprimon per la akuzativeco: "Mi amas na Marion" == "Mi amas Mario-on" ! Tio ja ĝuste estas la senco de "na". Laŭe oni povas skribi: "Mi amas naj Marion kaj Maria".
...
novatago (显示个人资料) 2016年12月7日下午3:08:07
Mi vidas Marion-on (aŭ Marionon) kaj Marion.
Same oni povas agi rilate al oj: Korshenkov-oj.
Na estas malmanka gramatikero, kiu verdire senutilas en la nuna Esperanto kaj aldonus lernendaĵon senkiale. Tiu, kiu lernas bone la akuzativon simple ne bezonas ion alian.
Ĝis, Novatago.
akueck (显示个人资料) 2016年12月7日下午3:23:24
novatago:Estas absurde uzi na-on se oni povas uzi simple la finaĵon -on de ĉiuj konita:La problemo estas, ke oni ne povas supozi kun certeco, ke chiuj Esperanto-parolantoj chiam uzas chiujn fremdlingvajn proprajn nomojn kombine kun Esperantaj finajhoj.
Mi vidas Marion-on (aŭ Marionon) kaj Marion.
Tial pri ekzemple la vorto "Marion" estas jena plursignifo:
1) Chu temas pri "Mario" plus n-finajho? Au:
2) Chu temas pri la ne Esperantigita fremdlingva nomo "Marion" sen iaj eventuale en Esperanto necesaj finajhoj?
Neniu pridubas tion, ke uzado je akuzativmarka prepozicio "na" ne estas konforma al la Fundamento, ghis autoritata centra institucio enkondukos lauan regulon.
Roch (显示个人资料) 2016年12月8日上午1:57:06
Elizabeto-n
Ludoviko-n
Zamenhof deziris ni esperantigas proprajn nomojn sed ni ne povas ... por civitaj kialoj. ( Necesus diktatorajn registarojn aŭ bona indicon de naskiĝoj, por havi ĉiuj niaj nomoj finanta per "o")
Do ni devas uzi difinitan vortordon kun tiuj nesperantigita nomoj...
Roch (显示个人资料) 2016年12月8日上午4:30:37
ekz:
Li renkontis na-Vigdís Finnbogadóttir.
akueck (显示个人资料) 2016年12月8日下午3:39:02
Roch:Ankaŭ, ĉu ne "na" devus havi unu streketon por esti logika, kiam ĝi ne esta vorto?Chu kun chu sen streketo: Chiuokaze estas tiel, ke akuzativmarka "na" efektivigas novan regulon, do ion, kio por normkonforma uzado postulas antauan aprobon fare de autoritata centra institucio.
ekz:
Li renkontis na-Vigdís Finnbogadóttir.
Cetere: En via supra ekzemplo estas sen "na" (kaj ankau sen n-finajho) klare, ke Vigdís Finnbogadóttir ne estas subjekto, char, kiel tiu, "li" estas identigebla. Tauga ekzemplo estas interalie:
"Quetzalcoatl renkontis Vigdís Finnbogadóttir."
Kromajho: Intertempe mi estas inklina, okaze de ne-klareco pri la frazroloj de ne Esperantigitaj nomoj simple aldoni n-finajhon ech sen antaua o-finajho - nur al la antaunomo, se temas pri antaunomo plus familia nomo:
"Quetzalcoatl-n renkontis Vigdís Finnbogadóttir."
"Quetzalcoatl renkontis Vigdís-n Finnbogadóttir."
Tion chi mi povas ankau prononci.
Roch (显示个人资料) 2016年12月9日上午6:41:27
Baldur (por la revuo Monato) renkontis Vigdís Finnbogadóttir.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vigdís_Finnbogadóttir