Aportes: 161
Idioma: Esperanto
StefKo (Mostrar perfil) 7 de marzo de 2017 07:46:52
En montaro iafoje blovas forta feno. Dum tia feno baca iras tra monto kaj vidas unu turiston kiu gimnastikas – faras t.n. pumpojn (kuŝiĝas sur teron, sekve fleksas kaj ekstensas la manojn en kubutoj, la korpo nefleksigata). Li stariĝis, skeptike rigardas kaj parolas al si mem:
– Diversazojn vidim sed neniam vidim ke virinetkon jelbloviŭ jel sube de viro...
Tiu turisto ĵus finis la ekzercadon - sur pinto de Ansera Kolo. Kaj lia virino kie? Ŝi ne malaperiĝis, la feno ne elblovis ŝin! Ŝi restis sube.
Mi scias ĉar mi estis tie.
StefKo (Mostrar perfil) 8 de marzo de 2017 08:28:09
Montaranaj knabinoj ankaŭ estas ŝercemaj. Kiel ŝercas ĉi knabinoj en koloraj vestaĵoj – virinoj fortaj, memfidaj, bravaj, obstinaj? Jen samplo.
Ĉe barilo staras du junaj virinoj, Marina kaj Jagna, kaj klaĉas. Subite unu ekrigardas sur vojon kaj diras:
– Ah Marina, devam jadiaŭi cin, vidam Jantek, mian piculon, jiri kun floro. Jiram pretigi picon...
– Kaj kio, Jagna, ne havac flakonon?
Ŝercemaj montaranaj virinoj. Ĉi tie - aktorinoj de Teatro de Distraĵo el Chorzov (el: culture.pl)
StefKo (Mostrar perfil) 9 de marzo de 2017 07:38:49
Unu baca sidas sur sojno kaj faras kaĝojn. Ĉiu estas diversaspeca. Trapasas alia baca kaj demandas:
– Por kio bezonac tiom da diversaj kadzetkoj?
– Filetko jekskribil jel jarmeo ke kaptis sifilison, tamen ne jekskiribil kia granda jestaŭ tiu besto.
Soldato-montarano de Landlima Servo. Kion li kaptis dumane? Por kio li trumpetas ĉe Morskie Oko? Kiun li volas alvoki aŭ fortimigi? Tion ni ne scias sed ni scias ke sur tiu ŝtono baca kaptadas la trutojn per la speguleto. (el: potrawyregionalne.pl)
StefKo (Mostrar perfil) 10 de marzo de 2017 08:48:04
Turisto ne havas horloĝon do demandas bacan paŝtantan virŝafojn sur herbejo ĉe la vojo:
– Baca, kioma horo estas?
Baca prenas bastonon kaj movadas la testikojn de apuda virŝafo. Post momento diras:
– Ŭoka kaj kvarono, sinjoretko.
La turisto dankas kaj iras pluen sed senĉese pensas pri tiu baca: “Kiel li konstatis la aktualan tempon movadinte la virŝafajn testikojn?”. Li decidas: „Mi devas esplori tion”. Revenante, li paŝas al baca kaj ree demandas pri la horo. Baca refoje prenas la bastonon, movadas la testikojn de apuda virŝafo kaj diras:
– Momente jestoŭ ŭunua, sinjoretko.
Tio estas tro multe por la turisto, do demandas:
– Baca, kiel surbaze de la virŝafaj testikoj vi legas la horon?
– Sinjoretko, legam la horon jel la horlodzo sur la predzeja turo. La testikoj nur vualaj la montrilojn.
StefKo (Mostrar perfil) 11 de marzo de 2017 12:08:13
La municipa tribunalo en Zakopane... Afero juĝa: Antoni Madej el Bukovina (vilaĝo apud Zakopane) akuzata pri ŝtelo de la ŝafo de Vojteh Madej el Bukovina…
Las juĝisto vokas la akuzaton:
– Akuzato Antoni Madej el Bukovina, bonvolu stariĝi!
Silento… Subite stariĝas unu montarano…
– La ŝafon de Vojteh Madej el Bukovina vi ŝtelis?
– Ne stelim…
– La paŝtisto vi estas?
– Ne jestam…
– En Bukovina vi loĝas?
– Ne lodzam… Damne…
– Antoni Madej?
– Ne…
– Por kio do vi stariĝis!?
– La pugo min jekjukis, do staridzim. Skrapom ŭonin kaj sidom momente, jalta tribunalo…
Tio estas la montarana ceremonia vestaĵo de viro. Atentiĝu pri la pantalono – estas kudrita el la raspa drapo. Nenia miro ke posedanton de tia pantalono io jukadas. Ni konjektas kio... (el: pinterest.com)
StefKo (Mostrar perfil) 12 de marzo de 2017 20:45:40
Montaranaj gvidantoj (ĉiĉeronoj) havas specifian humuron. Ili tre ŝatas timigi turistojn. La gvidataj turistoj neniam scias ĉu la ĉiĉerono parolas serioze, ĉu ŝerce. Jen la samplo de tia ŝerco.
– Proksimidzan jal dandzera krutazo. Multe da turistoj falis de tie jen jabismon. Se jal kiu jajn trafus ci tio, falonte bonvolu turni la kapon dekstren. Birvide jetendidzas belega vidazo sur la valon.
(Ni proksimiĝas al danĝera krutaĵo. Multe da turistoj falis te tie en abismon. Se al kiu ajn trafus ĉi tio, falonte bonvolu turni la kapon dekstren. Birvide etendiĝas belega vidaĵo sur la valon.)
Povas esti ke tio estas ĉi danĝera krutaĵo? La irvojo sur la pinton de Rysy. Se gepatroj de tiuj ĉi junaj knabinoj scius kiel petolas en montaroj iliaj amataj filinetoj! (el: koloniezimowiska.pl)
StefKo (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2017 07:25:45
Tre ebria baca revenas el drinkejo hejmen. Li iras tra monta vojo kaj subite sentas fali en abismon. Li komencas preĝi:
– Faru, Sinjoro, por ke mi falu sur jion moletkan, kaj mi neniam drinkom, promesam!
Matene baca vekiĝas, vidas sin kuŝanta en fojnostako sur herbejo, etendiĝas kaj diras:
– Nu, jebrie homo babilas diversajn delirazojn.
***************************************************************************************************************************************************
Iuj montaranoj havas enviidindan feliĉon tiel vekiĝi postebrie - jen ligilo:
https://www.youtube.com/watch?v=wpCx80XmLDk
StefKo (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2017 11:05:59
La lingvo mEO estas abunda je la vortoj obscenaj kaj vulgaraj, je la fekvortoj. En la prezentatan ŝercoj ili ne estas ofte videblaj. Se ni troviĝus inter la montaranoj, ni aŭdus ilin senĉese – de viroj kaj virinoj, de junaj kaj maljunaj, de kleraj kaj malkleraj, en urboj kaj vilaĝoj, kiel oni diras pole – sur ĉiu paŝo. Tiaj vortoj plenumas diversajn rolojn, sed tio ne estas dirinda, tio estas afero konata ĉar tiaj vortoj ekzistas en ĉiu lingvo. Surprizos nin la granda nombro de la okazoj en kiu oni aplikas ilin.
La jeno estas la ekzemploj de la uzado la vorton fiki (aŭ kacumi) kun prefiksoj:
fiki – 1)seksumi, 2) ignori, neglekti, 3) misparoli,4)paroli stultaĵojn al iu ajn aŭ kontraŭparoli
EKfiki – 1)ekbati, 2) ekĵeti 3)panei
ENfiki – 1)fali en ion 2)bati, venkobati iun, 3)ekmanĝi, 4)enmiksi, entrudi, 5)eniri en ion
DEfiki – 1)deiĝi, disiĝi, 2) misfari, fari ion malbone 3)freneziĝi
ELfiki – 1)eskapi, 2)elporti (ion, iun)
ALfiki – 1)ekbati, 2)aldoni, 3)iri aŭ veturi rapide
PRIfiki – 1)forte kritiki, skurĝi, 2)p. sin - nenion fari, malvigle labori, agi, iri k.t.p. 3)vendi
SUBfiki – 1)ŝteli, 2)raporti, denunci
SURfiki – 1)surmeti, 2)multe diri 3)satparoli, satmanĝi, satdrinki
DISfiki – 1)disrompi, disbati, dispeci, 2)d. sin – kraŝi, 3)diskurigi, 4)detrui, difekti,
kaj, probable, multe da aliaj…
Ni provu kompreni sekvan eldiron de unu sakrema montarano:
Hieraŭ vespere subfikim de najbaro safetkon kaj kiam jelfikim, jenfikim jen riveron. Matene prifikim safetkon kaj surfikim min per vodko kiom jeblis. Jontek, fikito, vidis min kaj subfikis jal najbaro. Tiu minacas jal mi ke jenfikos jal mi sed fikam lin! Por kio fikam jal vi pri tio? Jeble ŭoni defikaŭ jal mi?
StefKo (Mostrar perfil) 13 de marzo de 2017 17:36:04
Plurfoje en la tekstoj mi uzis malĝuste la vorton "ŝipo" anstataŭ "ŝafo" (cetere pro fiksiĝo en mia memoro la angla vorto "sheep").
Ĵus mi korektis la erarojn.
StefKo (Mostrar perfil) 14 de marzo de 2017 07:16:46
Baca eliris el la domo por urini kaj post momento revenas tute malseka. La edzino demandas:
– Sitele pluvaŭ?
– Nee, sole fenego blovaŭ.