본문으로

Denaskaj parolantoj de Esperanto?

글쓴이: plamenG, 2017년 2월 25일

글: 22

언어: Esperanto

plamenG (프로필 보기) 2017년 2월 25일 오후 2:27:43

Saluton el Bulgario! Mi estas komencatno kaj mi havas grandan intereson pri tio bela lingvo. Estas tie denaskaj parolantoj de Esperanto?

Vinisus (프로필 보기) 2017년 2월 25일 오후 3:00:14

Oni diras ke ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto, sed mi ne kredas tion.

Roch (프로필 보기) 2017년 2월 25일 오후 3:30:45

Vinisus:Oni diras ke ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto, sed mi ne kredas tion.
Atendu! Mi kredas ke Erinja deziras fondi familion! (La kialo de ŝia foresto, mi kredus! okulumo.gif)

Vinisus (프로필 보기) 2017년 2월 25일 오후 5:20:23

Roch:
Vinisus:Oni diras ke ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto, sed mi ne kredas tion.
Atendu! Mi kredas ke Erinja deziras fondi familion! (La kialo de ŝia foresto, mi kredus! okulumo.gif)
Eble vi pravas, mi senpacience atendos! ridulo.gif

plamenG (프로필 보기) 2017년 2월 25일 오후 10:30:07

En Vikipedio estas, ke estas 200-2000 denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili loĝas en internaciaj familioj.

thyrolf (프로필 보기) 2017년 2월 26일 오전 11:57:32

https://eo.wikipedia.org/wiki/Denaskaj_Esperanto-p...
https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_denaskaj_es...
https://www.youtube.com/watch?v=UzDS2WyemBI

Mi kredas, ke estus bona ideo skribi al TEJO por informiĝi pli detale, kaj eble TEJO povas peri kontakton.

Dmitrij Ŝevĉenko, kiu kun sia edzino baldaŭ redaktos la gazeton "Esperanto" de UEA, ankaŭ estas denaska Esperantisto.

Vestitor (프로필 보기) 2017년 2월 26일 오후 3:21:41

Ĉu iu ajn ĉi tie iam renkontis aŭ parolis kun denaska parolanto de Esperanto?

Vinisus (프로필 보기) 2017년 2월 26일 오후 4:11:00

Denaska kongresano sendube ekzistas, ĉu ne vere?
Originala novelo
Verkis: Sten Johansson
El: Denaska kongresano kaj aliaj noveloj
Eldonis: Al-fa-bet-o Skövde 1992
Grandeco: 46 p.
Proksimuma verkojaro/tradukojaro: 1992

Kreis la Esperantan tekston: Johansson

La bazan tekston origine enkomputiligis Sten Johansson

Sendube vi jam aŭdis pri la kongresa akuŝo, almenaŭ se vi estas veterana esperantisto. Temas pri evento fama, aŭ fifama, dum la granda Nurenberga kongreso en 1923, kiam kongresanino fervora kaj profunde graveda tiel insistis partopreni en la kongresa programo ke ŝi devis neatendite, meze de la salono Kabe, subite naski filon, en la ĉeesto de kelkaj embarasitaj samideanoj. Mi estas la rezulto de tiu kongresa akuŝo. Mi do estas, se ne denaska esperantisto, almenaŭ denaska kongresano. Sekve, la ĝusta nombro de kongresanoj en tiu rekorda universala kongreso ne estas la oficiala 4 963, sed 4 964, el kiuj unu estis kaŝe kaj senkotize kontrabandita en la kongresejon.

Mia patrino estis en la bonŝanca situacio havi asiston de du profesiuloj, alkurintaj kiam la informo pri tiu okazonta evento fulmrapide iris tra la kongresanaro, per flugiloj de facila vento. Unu estis maljuna finnlanda akuŝistino, fraŭlino Perkele Skålberg-Koskenkorva. La dua estis emerita kaj merita obstetrikisto el Budapeŝto, doktoro Isten Egésszégedre. Bedaŭrinde, ilia praktika helpo ne daŭris ĝis panjo — kaj mi — atingis la celon en gloro. En la kriza momento ili sorbiĝis en disputo pri la demando, ĉu mi estos naskita aŭ naskata. La fraŭlino el Finnlando, ĝisosta atisto, montris al tufo de miaj vertharoj kiu jam videblis, demandante ĉu iu iam povus esti pli evidente naskata. Dume, la doktoro el Hungario principe atentigis, ke la verbo naski ja klare esprimas rezulton, kaj sekve necesas el historia vidpunkto konstati ke mi estos naskita.

morico (프로필 보기) 2017년 2월 26일 오후 4:21:16

En Parizo ĉe SAT-Amikaro
estas pluraj denaskaj parolantoj de Esperanto

Mevido (프로필 보기) 2017년 2월 26일 오후 8:16:55

Estas nur mito! okulumo.gif

다시 위로