Al la enhavo

Ĉu la internacia angla fariĝos pli kaj pli malsimila al la (reĝina) ricevita angla?

de morico, 2017-marto-05

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2017-aprilo-04 15:03:08

Se ni diras ke la internacia angla estas parolata de la ne-naskiĝ-parolantoj kiuj studis la anglan kaj povas diri kelkajn vortojn, nu la plimulto parolas la fuŝ-anglan aŭ la fuŝegan anglan aŭ nenion.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-13 12:15:19

Kial vi volas scii ĉu la internacia angla fariĝos pli kaj pli malsimila al la (reĝina) ricevita angla?

morico (Montri la profilon) 2017-aprilo-13 23:07:32

Por latinidaj lingvoj, kelkaj lingvistoj pensas ke interkomunikado povas ekzisti, se ĉiu parolas sian lingvon kaj komprenas proksimajn lingvojn (ekzemple itala, hispana, portugala, franca...).

La sama afero ekzistas inter ricevita reĝina angla kaj internacia angla.

Por mi la pli efika solvo estas diskonigo de esperanto. Tamen ni povas ekzameni aliajn solvojn kiuj ekzistas en la nuna mondo.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-14 07:38:27

morico:Por latinidaj lingvoj, kelkaj lingvistoj pensas ke interkomunikado povas ekzisti, se ĉiu parolas sian lingvon kaj komprenas proksimajn lingvojn (ekzemple itala, hispana, portugala, franca...).

La sama afero ekzistas inter ricevita reĝina angla kaj internacia angla.

Por mi la pli efika solvo estas diskonigo de esperanto. Tamen ni povas ekzameni aliajn solvojn kiuj ekzistas en la nuna mondo.
Mi komprenus tion kiel dirante ke vi deziras interkomunikado en la tuta mundo. Mi deziras tion ankaŭ. Ĉu mi komprenis tion korekte? Nun kiam mi kredus ke mi scias kial vi demandas tion, mi respondas per la sekvaĵon:

Malkonfese, mi ne estas spertulo pri kiel lingvoj evoluas. Mi opinias ke konformeco pliiĝas ekde Bush prezidentiĝis, kaj pliiĝos kiam Trump estas Prezidento. Pro kia socia unueco estas, konformeco unue estas oficiala, do plia ono el homaro parolos ĉefajn lingvojn, ekzemple la anglan. Sed maloficiale, pro malŝparoj pro grandeco, unueco estas parte iluzio. Sub la iluzio estas la veraĵo ke la trogranda aŭ unuecdeziranta firmo estas konsorcio da kelkaj partioj, ĉiu kiu eblas havi malsamajn normojn. Do ju la firmo oficiale estas granda kaj unua, des la firmo fakte estas kelkaj partioj. Tiukaze la firmo aŭ ties klientaro aŭ io estas la angla lingvo, kaj la partioj inkludas "[la] ricevita[n] reĝina[n] angla[n] kaj internacia[n] angla[n]". Do mi malsperte opinias ke malsameco inter dialektoj pliiĝos.

Sed la pliiĝo ne faras multe, ĉar mi ne povas komuniki faĉile nek fidinde (read: reliably) per mia propra denaska lingvo, do kun mi, naciajn lingvojn jam antaŭfuŝis! Do por mi ankaŭ la pli efika solvo ja estas diskonigo de Esperanto. Sed tio ne estas helpema respondo, ĉar vi volas ekzameni ion krom Esperanto. Loĵbanon parte bazis pri psikologio, kaj komputiloj ne povas kompreni Loĵbanon. Do mi rekomendas Vikidatumojn. Vikidatumoj‑eroj ofte estas tute preciza.

morico (Montri la profilon) 2017-aprilo-14 08:06:56

Ekzemple, baratano, ĉinano, brazilano, rusano parolas kune internacian anglan. Ili ne bezonas multe da malfacilaĵojn de la angla lingvo. Do mi pensas ke internacia angla estas kaj estos simpligita por tiu komunikado.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-14 08:11:55

morico:Ekzemple, baratano, ĉinano, brazilano, rusano parolas kune internacian anglan. Ili ne bezonas multe da malfacilaĵojn de la angla lingvo. Do mi pensas ke internacia angla estas kaj estos simpligita por tiu komunikado.
Naciaj lingvoj ĉiam estos tro komplika.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aprilo-14 16:04:00

morico:Ekzemple, baratano, ĉinano, brazilano, rusano parolas kune internacian anglan. Ili ne bezonas multe da malfacilaĵojn de la angla lingvo. Do mi pensas ke internacia angla estas kaj estos simpligita por tiu komunikado.
Ĉu vi aludas al la t.n. "Globish" de JP Nerrière?

morico (Montri la profilon) 2017-aprilo-14 21:34:08

Ĉiu observas ke la ne anglanaskiĝ-parolantoj, kiam ili parolas angle, ne uzas por 90% aŭ pli la ricevitan reĝinan anglan sed fuŝ-anglan.
Tiun internacian fuŝ-anglan estas nomita Basic English, Globish, flughavena angla, internacia angla fakte k.t.p.
La vort-trezoro estas pli malgranda: ekzemple for "Globish" J.P.Nerrière uzas 1500 vortojn.
La parolo estas pli malrapida; la fuŝ-prononc-manieroj kaj la gramatik-eraroj estas multnombraj...

Tamen centoj milionoj da homoj studis la anglan kiel lingvo du en la lernejoj kaj hejme dum miloj da horoj. La plimulto ne konas Esperanton. Mi pensas ke la internacia angla povas esti faciligita se oni komparas ĝin kun Esperanto.

Sed naciaj lingvoj ŝanĝas tre malfacile.

Esperanto estas tre kunteniĝa, facila kaj estas la pli bona solvo por internacia komunikado

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-15 08:21:37

morico:Ĉiu observas ke la ne anglanaskiĝ-parolantoj, kiam ili parolas angle, ne uzas por 90% aŭ pli la ricevitan reĝinan anglan sed fuŝ-anglan.
Tiun internacian fuŝ-anglan estas nomita Basic English, Globish, flughavena angla, internacia angla fakte k.t.p.
La vort-trezoro estas pli malgranda: ekzemple for "Globish" J.P.Nerrière uzas 1500 vortojn.
La parolo estas pli malrapida; la fuŝ-prononc-manieroj kaj la gramatik-eraroj estas multnombraj...

Tamen centoj milionoj da homoj studis la anglan kiel lingvo du en la lernejoj kaj hejme dum miloj da horoj. La plimulto ne konas Esperanton. Mi pensas ke la internacia angla povas esti faciligita se oni komparas ĝin kun Esperanto.

Sed naciaj lingvoj ŝanĝas tre malfacile.

Esperanto estas tre kunteniĝa, facila kaj estas la pli bona solvo por internacia komunikado
Mi ne vere komprenas la celon de via afiŝo, sed mi komprenus tion kiel diranta ke krom Esperanto, reguligitaj lingvoj estas la estonto de internacia komuniko.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-aprilo-15 11:44:40

Jen kelkaj ligiloj al la koncepto de "simplified English":

http://www.userlab.com/SE.html (kun kelka materialo)

http://www.asd-ste100.org/index.html (pli oficiala)

https://en.wikipedia.org/wiki/Simplified_Technical...
( kie en alilingvaj versioj vi trovos aliajn ligilojn)

Reen al la supro