본문으로

I could spare no more

글쓴이: jlavris85, 2017년 3월 6일

글: 8

언어: Esperanto

jlavris85 (프로필 보기) 2017년 3월 6일 오후 8:20:08

Saluton,

Imagu ke vi havas malmulte da mono, sed almozulo petas monon de vi. Vi donacas iom al li, sed ricevinte li petas de vi eĉ pli. Vi volas donaci pli, sed 'you could spare no more'.

Kiel vi tradukus 'you could spare no more'.

Amike,

Joreno l' Vris

noelekim (프로필 보기) 2017년 3월 7일 오전 2:50:45

Vi ne povis doni pli.

jlavris85 (프로필 보기) 2017년 3월 7일 오후 4:40:56

Saluton sinjoro Leon,

Dankon por via respondo.

Kiam mi legas anglan frazon kiel "I could spare no more.", mi komprenas ĝin kiel "I couldn't miss any more money."

Laŭ mia kompreno de la angla, la signifoj de la du subaj frazoj estas iom malsimilaj.

- "I couldn't give any more money."
- "I couldn't miss any more money."

Mi ankoraŭ ne trovis taŭgan tradukon por la verbo "to miss".

Ĉu vi konsentas?

Amike,

Joreno l' Vris

Vestitor (프로필 보기) 2017년 3월 7일 오후 8:33:25

Ĉu li estis Esperanta-parolanta almozulo? Mi ŝercas...

Jes, la unua frazo estas proksimume sama kiel la dua.

I cant spare any more money = I have no more spare money to give (which I don't need as much as you).

Ĝi estas ja sama kiel: Ik kan het niet missen (mi supozas ke vi estas Nederlandano?).

noelekim (프로필 보기) 2017년 3월 8일 오전 3:19:22

Pli laŭvorta traduko de "I could spare no more" estas "mi ne plu havas superfluon da mono por doni" ("spare" en ĉi tiu kunteksto estas "havi superfluon").

jlavris85 (프로필 보기) 2017년 3월 8일 오후 4:34:29

Al Marc:

Laŭ mi, la du subaj nederlandaj frazoj estas iom malsamaj:

« Ik kan je niet meer geld geven. » (Mi ne povas doni pli kaj mi ne diros kial.)
« Ik kan niet meer geld missen. » (Mi ne povas doni pli, ĉar mi ĝin mem bezonas.)

Sed la esenco de ambaŭ frazoj ja estas: « Mi ne povas doni pli. »

Al sinjoro Leon kaj Marc:

Mi tradukos la frazon kiel « Vi ne povas doni pli. », ĉar tio ja estas la esenco de la esprimo.

Dankon por viaj konsiloj.

Amike,

Joreno

Grown (프로필 보기) 2017년 3월 9일 오전 9:24:54

jlavris85:"I couldn't miss any more money."
Mi neniam trovis tion antaŭe. Nun estas la unue foje kiam mi renkontas tiun frazon.

Altebrilas (프로필 보기) 2017년 3월 18일 오전 10:38:45

Por esti nek hipokrita nek malĝentila, "Mi bedaŭras!" sufiĉas.

다시 위로