EK! la unua strio
de aaronibusAZ62, 7 de marzo de 2017
Aportes: 13
Idioma: Esperanto
aaronibusAZ62 (Mostrar perfil) 7 de marzo de 2017 03:24:06
https://scontent.fphx1-2.fna.fbcdn.net/v/t1.0-9/17...
Grown (Mostrar perfil) 7 de marzo de 2017 06:44:16
Se li forgesas la akuzativon, do ĉu li uzus tion en lia parolo kiam li diskutas tion?
aaronibusAZ62 (Mostrar perfil) 7 de marzo de 2017 10:57:50
Kaj dankon pro la komento pri bonmalbonaĵoj. Mi ne klopodas produkti altegan kvaliton de rakontarto, sed, en la limoj de mia libera tempo, ion amuzan. Tio estas mia celo.
Turfalko (Mostrar perfil) 7 de marzo de 2017 18:00:48
Originala dramo unuscena
Studentino S eniras kafejon kaj sidiĝas. Kelnero K alrapidas.
K: Kion vi deziras?
S: Mi volas kafo.
K: Kio mankas?
S: Bonvolu!
K: Ne, kiu finaĵo mankas?
S: Ho jes, kafon, bonvolu!
K: Kun kio?
S: Kafon kun sukeron kaj lakton!
K: Tio estas tro!
S: Stranga kafejo, en kiu mankas sukero kaj lakto!
K: Du finaĵoj ester tro! Mi volas kafon kun sukero kaj lakto.
S: Ĉu ankaŭ vi volas kafon? Mi ne estas kelnero!
K: Kaj en la pasinteco?
S: Mi ne estis kelnero!
K: Nun la futuro!
S: Mi ne estos kelnero. (laŭte) Se mi ne baldaŭ ricevas mian kafon, (tre laŭte) mi iras!
K: Unue la pasivan formon!
S: (batas forte per la mano sur la tablon) La kafo riceviĝas de mi, de vi, la kafo estas ricevata, estis ricevonta, ...
K: (laŭte) Ne faru bruon, aŭ vi ...
S: (stariĝas kaj disbatas sian seĝon sur la tablo) Mi faras bruon, mi faros bruon, mi faris bruon, la bruo estas farata de mi, farota, fariĝas, ...
K: (krias) Se vi ne tuj ...
De malproksime oni aŭdas la sirenon de polica aŭto.
S: (krias) Kaj vi, vi estas la plej ...
K: (krias) Kio mi estas?
Studentino fuĝas.
StefKo (Mostrar perfil) 28 de abril de 2017 10:50:06
aaronibusAZ62:Jen ligilo al la unua strio de EK!, komiksa serio, kion mi kreis, antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭras, ke ne estas kapablo por afiŝi imagojn ĉi tieEstas posible afiŝi imaĝon - tiel:
https://scontent.fphx1-2.fna.fbcdn.net/v/t1.0-9/17...
rekta krampo+ img src="adreso_de_iu_imaĝo_nomo.jpg"+rekta krampo (tiel: < ... >
Povas esti alia tipo de la dosiero (.PNG, .BMP, .GIF). La dosieroj devas esti en ia komputilo gastiga. Povas esti ne ĉiu komputilo gastiga ebligas tian aliron.
Grown (Mostrar perfil) 28 de abril de 2017 11:33:54
StefKo:Ne komprenite.aaronibusAZ62:Jen ligilo al la unua strio de EK!, komiksa serio, kion mi kreis, antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭras, ke ne estas kapablo por afiŝi imagojn ĉi tieEstas posible afiŝi imaĝon - tiel:
https://scontent.fphx1-2.fna.fbcdn.net/v/t1.0-9/17...
rekta krampo+ img src="adreso_de_iu_imaĝo_nomo.jpg"+rekta krampo (tiel: < ... >
Povas esti alia tipo de la dosiero (.PNG, .BMP, .GIF). La dosieroj devas esti en ia komputilo gastiga. Povas esti ne ĉiu komputilo gastiga ebligas tian aliron.
StefKo (Mostrar perfil) 28 de abril de 2017 15:59:49
Grown:Tiel (legu la fonton):StefKo:Ne komprenite.aaronibusAZ62:Jen ligilo al la unua strio de EK!, komiksa serio, kion mi kreis, antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭras, ke ne estas kapablo por afiŝi imagojn ĉi tieEstas posible afiŝi imaĝon - tiel:
https://scontent.fphx1-2.fna.fbcdn.net/v/t1.0-9/17...
rekta krampo+ img src="adreso_de_iu_imaĝo_nomo.jpg"+rekta krampo (tiel: < ... >
Povas esti alia tipo de la dosiero (.PNG, .BMP, .GIF). La dosieroj devas esti en ia komputilo gastiga. Povas esti ne ĉiu komputilo gastiga ebligas tian aliron.
Roch (Mostrar perfil) 28 de abril de 2017 16:01:04
Roch (Mostrar perfil) 28 de abril de 2017 16:02:07
Grown (Mostrar perfil) 29 de abril de 2017 05:35:35