Al la enhavo

Mi trovis specialan formon de tramo - la ŝvebtramo de Wuppertal

de Tram_Amiko, 2017-marto-14

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-16 14:42:35

Tram_Amiko:Dankon por vian ligilon. Mi skribis, ke la malapero de la unua kaj la dua klasso estas malgranda venko de sameco kaj frateco. Aŭ, ... estas malgranda venko de socialismo. Kaj ŝajnas al mi, ke ĉi tio estas fakta.
La malapero de la unua kaj la dua klasso en tramojn estas pli ke "ŝanĝbrilanta ĝeneraloĵo" ("Glittering generality"). Estas signo, ke la socio ŝanĝis ĝin en bonan direkton.
La grasajn vortojn misliterumis, kaj malgraŭ la tramoj, la laŭdira "fakto" estas ke unu ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo signifas tri aliajn ŝanĝbrilantajn ĝeneralaĵojn. Mi kursivigis la tri aliajn ŝanĝbrilantajn ĝeneralaĵojn. Ĉu vi legis la artikolon?

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-16 19:40:23

Mi korigis. Anstataŭ malapero mi elektis forigo. Ankaŭ mi korigis pluan frazojn. Mi esperas, ke mi ne faris tro novan malkorektan frazon.
Sed, ŝajnas al mi, ke vortoj je socialismo aŭ frateco ni juĝas diferenca.

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-17 09:03:43

Tram_Amiko:Sed, ŝajnas al mi, ke vortoj je socialismo aŭ frateco ni juĝas diferenca.
Misliterumite.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-19 17:52:23

Grown:
Tram_Amiko:Sed, ŝajnas al mi, ke vortoj je socialismo aŭ frateco ni juĝas diferenca.
Misliterumite.
"Ni juĝas la vortojn diference." Estas akuzativo-kazo?
Mi havas alian demandon: "juĝas diferenca" aŭ "juĝas diference?" Ŝajnas al mi, ke "diference" estas korekta.

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-20 07:07:31

Prave. Adverboj havas la akuzativon nur kiam ili signifas eniron. "Ŝanĝo" ankaŭ estas ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo en tiu kunteksto.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-marto-20 08:04:11

Tram_Amiko:
"Ni juĝas la vortojn diference." Estas akuzativo-kazo?
Tio estas tikla problemo, oni devas atenti:

Ni juĝas la vortojn diference:
"Diference" signifas la manieron de la verbo "juĝi", do "diference" priskribas econ de la vorto "juĝi". Ekzemple unu juĝas la vortojn strikte laŭ la vorta signifo, la alia juĝas ilin laŭ la konteksto, en kiu ili estis dirataj.

Ni juĝas la vortojn diferencaj:
"diferencaj" priskribas la vortojn mem, do "diferencaj" priskribas econ de la substantivo "vortoj", t.e. la vortoj signifas al unu persono certan fakton, al alia homo la vortoj signifas ion tute alian (ekz. la vortoj "justa afero" havas nekredeble multajn signifojn)

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-20 08:56:10

La Ŝvebtramo de Wuppertal estas speciala formo de la tramo.
Mi jam rakontis, ke mi trovis malnovan vagonon de la Ŝvebtramo de Wuppertal en tramo-muzeo. Tial mi nomiĝas la "Wuppertaler Schwebebahn" en esperanta lingvo ŝvebtramon.
En esperanta vortaro mi trovis la terminon "penda fervojo". Tio ne estas pravigita. Mi klarigos tio problemon poste.
Mi ankaŭ trovis la nomon "Ŝvebotrajno" en la retpaĝo de wikipedia en esperanta lingvo: https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cvebotrajno_de_...

Ĉi tie vi povas vidi la samajn elementojn kaj la diferencajn elementojn de la tramo kaj la ŝwebtramo.
La samoj estas:
1a La svebtramo kaj la tramo havas similan vagonkesto.
2a Ili ambaŭ havas elektrajn motorojn.
3a Ili ambaŭ havas cirkaŭ la samajn nombrojn de sidlokoj kaj starlokoj.
4a Ili ambaŭ estas urbaj publikaj trafikiloj.
5a La radoj de la tramo kaj la radoj de la ŝvebtramo havas ŝpurflanĝojn, ĉar la radoj ruli sur reloj.
La diferencoj estas:
1a Unu diferenco estas, ke la tramo havas du reloj, aŭ paro de reloj. La ŝvebtramo nur havas unu relo!
2a La tramo veturas normale sur stratoj. La ŝvebtramo ŝvebas supre de stratoj.
3a La tramo havas la elektraj motorojn sub la vagonkesto. La svebtramo havas la elektraj motorojn supre de la vagonkesto.
4a La tramo veturas normale sur stratoj. La ŝvebtramo ŝvebas supre de stratoj kaj ankaŭ supre de akvo.
5a La tramo-radoj havas la ŝpurflanĝon unuflanke. La ŝvebtramo-radoj havas ŝpurflanĝoj ambaŭflanke.
externalImage.png
Ĉu la ŝvebtramo vere estas simila ke la tramo? Mi pensas vi devas provi la trafikilon. Provu la ŝvebtramon kaj decidu! Kaj bonvolu rakontu pri vian eksperimenton ĉi tie en la forumo!

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-20 09:55:07

Tram_Amiko:Ĉi tie vi povas vidi la samajn elementojn kaj la diferencajn elementojn de la tramo kai la ŝwebtramo.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-20 10:02:59

Grown:
Tram_Amiko:Ĉi tie vi povas vidi la samajn elementojn kaj la diferencajn elementojn de la tramo kai la ŝwebtramo.
Dankon, mi korigis ĝin.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-marto-20 10:25:36

thyrolf:
Tram_Amiko:
"Ni juĝas la vortojn diference." Estas akuzativo-kazo?
Tio estas tikla problemo, oni devas atenti:

Ni juĝas la vortojn diference:
"Diference" signifas la manieron de la verbo "juĝi", do "diference" priskribas econ de la vorto "juĝi". Ekzemple unu juĝas la vortojn strikte laŭ la vorta signifo, la alia juĝas ilin laŭ la konteksto, en kiu ili estis dirataj.

Ni juĝas la vortojn diferencaj:
"diferencaj" priskribas la vortojn mem, do "diferencaj" priskribas econ de la substantivo "vortoj", t.e. la vortoj signifas al unu persono certan fakton, al alia homo la vortoj signifas ion tute alian (ekz. la vortoj "justa afero" havas nekredeble multajn signifojn)
Eble alia frazo estas pli bone:
La vorton socialismo, aŭ frateco havas diferencajn signifojn. Aŭ povas havi diferencajn signifojn.
Estas gravas ke ni konas la kunteksto.
Ekzemblo. Por la ĉefo de Socialisma Partio estas Socialismo grava celo de lian laboro.
Por la ĉefoj de Konservativa Partio aŭ de Liberala Partio estas Socialismo grava eraro.

Reen al la supro