Aller au contenu

vortfarado kun objektoj

de eb.eric, 16 mai 2008

Messages : 5

Langue: Esperanto

eb.eric (Voir le profil) 16 mai 2008 01:53:44

Ekzemple se temis pri aĵo kiu enhavas akvon, ĉu oni dirus ke ĝi estas akvo-enhavanta aŭ akvon-enhavanta?

Dankon!

Miland (Voir le profil) 16 mai 2008 06:41:35

eb.eric: akvo-enhavanta aŭ akvon-enhavanta?
Nur apartaj vortaj povas preni la akuzativan finaĵon. Tial la ĝusta formo estas 'akvo-enhavanta'.

mnlg (Voir le profil) 16 mai 2008 09:17:11

Kiel aldono al la taŭga respondo de Miland, vi sciu ke kelkaj preferas ne uzi vortajn kunmetaĵojn en kiuj la unua vorto estas tiu kiu prenus, en nekunmeta formo, la akuzativan finaĵon. Do laŭ ili, "tajpmaŝino" (maŝino por tajpi) bonas, sed "akvotrinki" (trinki akvon) ne.

Ĉi tio estas el mia sperto, kaj mi verdire neniam rigardis ĉu estas reguloj pri tio. Eble iu pli sperta ol mi povas helpi.

Rao (Voir le profil) 16 mai 2008 16:30:08

Indas averti al la lernantoj, ke se la objekto estas "si", la finaĵo -n estu uzata: sinmortigo, sindetena, ktp

Rudolf F.:
mnlg:Do laŭ ili, "tajpmaŝino" (maŝino por tajpi) bonas, sed "akvotrinki" (trinki akvon) ne.

Ĉi tio estas el mia sperto, kaj mi verdire neniam rigardis ĉu estas reguloj pri tio. Eble iu pli sperta ol mi povas helpi.
Oni hezitas, uzi rektan objekton kiel unuan parton de kunmetaĵo. Tial "tajpmaŝino" ne liveras problemon, "akvotrinki" tamen pli certe jes. "akvoenhavanta" sonas pli glate ol "akvotrinki", sed mi preferus "enhavanta akvon".

Ekzistas pri tio malpli reguloj ol sentoj, kaj tiuj lastaj ĉiam estas influataj de la kutimoj de la gepatra lingvo.
Mi antaŭ kelkaj semajnoj trovis artikolon de Piron pri la evoluado de Esperanto (en la angla nur), kaj li mencias tiajn kunmetaĵojn (paragrafo 13.4), menciante kelkajn tre malnovajn kaj tradiciajn: "pardonpeti", "partopreni" kaj "militservi". Tiuj ne ŝajnas strangaj al mi, sed "akvotrinki" ja ŝajnas stranga, kvankam "akvotrinkado" ŝajnas tute normala! Lingvosento estas tre stranga fenomeno. lango.gif

mnlg (Voir le profil) 16 mai 2008 18:28:59

Rao:menciante kelkajn tre malnovajn kaj tradiciajn: "pardonpeti", "partopreni" kaj "militservi"
Jes. Kiam mi aŭdis pri tiu obĵeto, mi tuj pensis pri "pardonpeti".
"akvotrinki" ja ŝajnas stranga, kvankam "akvotrinkado" ŝajnas tute normala!
Jes ja! Ĝuste tial mi prezentis tiun ekzemplon.

Retour au début