ไปยังสารบัญ

ĉu nobla eraro

จาก matiac, 20 มีนาคม 2017

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

matiac (แสดงโปรไฟล์) 20 มีนาคม 2017, 04:31:41

Estas interesa eble eraro en la kanto Nobla Dezir'. La kantisto klare diras la jenon
"Niaj glavoj utilaj estis ĝi, Reflektis ĝi Nian volon" sed la teksto legas jene "Niaj glavoj utilaj estis ili, Reflektis Ili Nian volon". Ĉu la kantisto eraris aŭ la skribisto?
Mi neniam antaŭe vidis aŭ priaŭdis pluralan formon de Ĝi. Sed oni povas diri " Vi estas mia amiko aŭ se si parolas al pluraj homoj "vi estas miaj amikoj". Kial ne la sama afero ekzistus por la vorto ĝi esperante? Ĉu estas alia ekzemplo de tiu afero ie alie en esperantujo?

Utilaj estis ĝi-Utila estis ĝi-vi estas mia amiko-vi estas miaj amikoj. Ĉu estas Nacia lingvo havante pluralan ĝin formon aŭ ke uzas la utila metodo ke ŝajnas ekzisti en tiu kanto. Kial tiu ne eblus em esperanto ĝi fakte havas sencon?
Jen ligilo al la kanto jutubehttps://youtu.be/FICGuEYlXjQ kaj la saman aferon oni trovas en la lernu biblioteko.

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 20 มีนาคม 2017, 09:33:53

ĝi estas singulara, en la frazo, kiun vi citas, povas esti ĝusta nur la formo ili.

nornen (แสดงโปรไฟล์) 21 มีนาคม 2017, 06:27:54

Kirilo81:ĝi estas singulara, en la frazo, kiun vi citas, povas esti ĝusta nur la formo ili.
Ŝajne laŭ Zamenhof singulara "ĝi" povas iri kun plurala predikativo:
LLZ:Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo.

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 21 มีนาคม 2017, 12:15:45

Jes, sed tiu uzo plene malaperis el la lingvo, kp. PMEG (malsupre, ekde "Zamenhof iafoje uzis ĝi").

matiac (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2017, 04:17:32

Nu La lingvo internacia povas Evolui kaj tiu ŝanĝeto se ĝi estas vere ŝanĝo ne ŝanĝus la komprenan signifon de malnovaj tekstoj kiam oni legas ili/ĝi.
Ankaŭ laŭ mi tiu estas tre utila.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 24 มีนาคม 2017, 18:12:45

La kanto estas malbone aŭdebla. Ŝajne, mi foje aŭdis "iĝi", sed eble tio estas parto de ia vorto.
Z iafoje uzis "iŝi" kiel multenombro de "ŝi" kaj "iĝi" kiel multenombra "ĝi".

matiac (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2017, 05:30:23

Z iafoje uzis "iŝi" kiel multenombro de "ŝi" kaj "iĝi" kiel multenombra "ĝi".[/quote]Mi tiun ĉi neniam antaŭe priaŭdis, ĉu vi povas montri ekzemplon kara?

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 1 เมษายน 2017, 19:27:00

"Iŝi" estas en traduko de biblio. Pri "iĝi" mi eble eraris

akueck (แสดงโปรไฟล์) 3 เมษายน 2017, 18:22:16

matiac:Estas interesa eble eraro en la kanto Nobla Dezir'. La kantisto klare diras la jenon
"Niaj glavoj utilaj estis ĝi, Reflektis ĝi Nian volon"
Chu eble tia "ghi" anstatauas "tiu afero" (= "tio" )?
Tiaokaze estus jene: "Tiu afero estis niaj glavoj utilaj" -> "Ghi estis niaj glavoj utilaj" -.> "Niaj glavoj utilaj estis ghi"

matiac:
Ĉu estas Nacia lingvo havante pluralan ĝin formon
Jes, ekzemple la germana: "Unsere nuetzlichen Schwerter waren es."

กลับไปด้านบน