去目錄頁

Uzado de verboj en la Kurso

kachumator, 2017年9月27日

讯息: 6

语言: Esperanto

kachumator (显示个人资料) 2017年9月27日下午11:13:38

En la Kurso oni uzas "ŝati" por tia frazoj, kiel "Filipo ŝatus manĝi morgaŭ", "Ĉu vi ŝatas iri tien?" kaj tiel plu. Sed ĉu tiu estas vere? Ĉu uzi verbon "voli" ne estas pli vere?
Tia uzado de "ŝati" (like) estas vera nur en angla lingvo, ĉu ne?

kachumator (显示个人资料) 2017年9月27日下午11:24:08

讯息已经隐藏了。

Metsis (显示个人资料) 2017年11月21日上午11:03:27

Ambaŭ konvenas, sed ili havas iomete malsimilan nuancon.

Ŝati + infinitivo signifas, ke iu "volonte, plezure faras ion". "Filipo ŝatus manĝi morgaŭ" ≈ Filipo havas plezuron manĝi morgaŭ.

Voli temas plie pri ideo, ke iu devas efektiviĝi. "Filipo volus manĝi morgaŭ" ≈ Filipo esperas manĝi morgaŭ.

sergejm (显示个人资料) 2017年11月28日上午4:35:22

Pli proksiman signifon al 'voli' havas verbo 'deziri' aŭ 'havi deziron'. 'Esperi' havas iom alian signifon.
Signifon similan al 'ŝati' havas 'plaĉi' kaj 'ami'. Uzado de 'plaĉi':
'Al Filipo plaĉas manĝi morgaŭ.'

Metsis (显示个人资料) 2017年11月29日上午10:45:44

Parenteze al mi estas iomete stranga la uzo de esprimo "plaĉas al Filipo..." anstataŭ "Plaĉas Filipon...", Jes, mi legis unu fadenon pri ĝi, eble estas pluraj diskutoj pri tio. Ĉi tiel mi ne uzas verbon "plaĉi" sed "ŝati", "voli" ks.

nawzandiq (显示个人资料) 2018年5月5日下午5:01:02

Laŭ mi, oni konsideru la nacian lingvon de l'aŭtoro(j) de la kurso; ĉar ĉiuj Esperantistoj parolas Esperanton laŭ sia nacia lingva-sistemo. Ekde tiam kiam mi lernis Esperanton, trovis multajn ekzemplojn ke Esperantisto unue pripensas sian diraĵon per sia nacilingvo, poste tradukas tion al Esperanto kaj finfine parolas/skribas tion en Esperanto.
Eble en la nacilingvo de l'aŭtoro(j), oni kutime uzas la verbon "ŝati" anstataŭ "voli".


kachumator:En la Kurso oni uzas "ŝati" por tia frazoj, kiel "Filipo ŝatus manĝi morgaŭ", "Ĉu vi ŝatas iri tien?" kaj tiel plu. Sed ĉu tiu estas vere? Ĉu uzi verbon "voli" ne estas pli vere?
Tia uzado de "ŝati" (like) estas vera nur en angla lingvo, ĉu ne?

回到上端