Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?
de morico, 2017-septembro-30
Mesaĝoj: 219
Lingvo: Esperanto
morico (Montri la profilon) 2018-majo-05 10:28:12
Vinisus:Kompreneble ne, ĉar nuntempe la angla estas tro forta ol iu ajn alia lingvo! Pri demokratio eĉ en Grekio kie ĝi estis supozeble kreita verdire, ankaŭ tie ĝi neniam ekzistis. Sokrato estis unu el nenombreblaj viktimoj de la fama greka demokratio.Jes, la angla estas pli forta ol iu ajn alia lingvo. Sed Esperanto ebligas lerni pli rapide aliajn lingvojn, kaj eŭropaj civitanoj volas, kiam ili ĝin konas, komunan justan kaj facilan lingvon sed ne la anglan kun kiu ili devenos civitanoj de tria klaso por la plimulto.
La greka antikva demokratio ekskluzivis 90% de la loĝantaro: virinoj, alilandanoj, sklavoj...
La demokratio, kiel la politiko estas neniam perfekta, sed estas demokratio kiu permesis ĝenerale malgrandigi la malegalecojn, kreskigi la enspezojn, liberajn diskutojn, la progreson de la scienco kaj de la kulturo ktp.
Mi renkontis multe da latinamerikanoj , da Sud- kaj Orient-Eŭropanoj ktp, kiuj pensas ke ne perfekta demokratio estas pli bona ol diktaturoj.
Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-05 11:22:10
En tiu tempo la lingvo kiu regis la mondon estis la franca, do la francoj voĉdonis por elekti Esperanton la vera internacia lingvo, sed kiel la franca tiurilate estis la plej forta lingvo el ĉiuj. Esperanton oni lasis flanken. poste rapide venis la angla kaj anstataŭis la fieran francan lingvon, kaj de tiam Esperanto estis simple forgesita.
morico (Montri la profilon) 2018-majo-05 15:01:27
Esperanto perdis ankaŭ multe da parolantoj pro la diktaturoj (Stalino, Hitlero, Franco ktp).
Hodiaŭ, la kunteksto ne plu estas la sama:
- la china ekonomio estas pli granda nun ol la usona ekonomio kaj kreskas pli rapide; la mondo estas plurlingva;
- la ekonomia tutmondiĝo necesas justan, helpan, internacian lingvon por ekonomio, ekologio kaj socia justeco;
- la facileco de Esperanto (kune simpla, klara kaj regula) estas meze dek foje pli granda ol la angla;
- Interreto permesas koni kaj lerni Esperanton pli facile;
- la anglaparolantaj landoj enhavas nur 5% de la monda loĝantaro;
- Esperanto estas la unika planizita "internacia lingvo" kiu sukcesis;
- EU Eŭropo estas politika konstruaĵo kaj bezonas ankaŭ facilan, neŭtran helpan justan, komunan lingvon, kiu respektas la naciajn lingvojn. Se la registaroj ne volus , E.U. sin frakasos.
Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-05 22:29:04
Grown (Montri la profilon) 2018-majo-06 17:25:16
Vinisus:En Usono troviĝas ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) nuntempe estas tre vigla movado, sed bedaŭrinde la glora S.A.T. iom post iom ŝrumpas. En Brazilo parto de la spiritisma movado ege laboras favore al Esperanto, ilin altiras la verko de Allan Kardec, kiu konsistas el kvin libroj; famaj brazilaj esperantistoj jam tradukis ilin al Esperanto. Nu, danak' al spiritismo kaj interreto Esperanto ankoraŭ spiras en Sudameriko, ĝis kiam nur la tempo havas la respondon.Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo. Spiritstataĵo.
Vinisus:Laŭ "Edmond privat en la jaro1900 Ruslando enmanigis la torĉon de la esperanta lumo al la Francoj. Tiu epoko signis grandan ŝanĝon en la esperanta movado."Nekomprenite.
En tiu tempo la lingvo kiu regis la mondon estis la franca, do la francoj voĉdonis por elekti Esperanton la vera internacia lingvo, sed kiel la franca tiurilate estis la plej forta lingvo el ĉiuj. Esperanton oni lasis flanken. poste rapide venis la angla kaj anstataŭis la fieran francan lingvon, kaj de tiam Esperanto estis simple forgesita.
morico:Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.Vinisus:Kompreneble ne, ĉar nuntempe la angla estas tro forta ol iu ajn alia lingvo! Pri demokratio eĉ en Grekio kie ĝi estis supozeble kreita verdire, ankaŭ tie ĝi neniam ekzistis. Sokrato estis unu el nenombreblaj viktimoj de la fama greka demokratio.Jes, la angla estas pli forta ol iu ajn alia lingvo. Sed Esperanto ebligas lerni pli rapide aliajn lingvojn, kaj eŭropaj civitanoj volas, kiam ili ĝin konas, komunan justan kaj facilan lingvon sed ne la anglan kun kiu ili devenos civitanoj de tria klaso por la plimulto.
La greka antikva demokratio ekskluzivis 90% de la loĝantaro: virinoj, alilandanoj, sklavoj...
La demokratio, kiel la politiko estas neniam perfekta, sed estas demokratio kiu permesis ĝenerale malgrandigi la malegalecojn, kreskigi la enspezojn, liberajn diskutojn, la progreson de la scienco kaj de la kulturo ktp.
Mi renkontis multe da latinamerikanoj , da Sud- kaj Orient-Eŭropanoj ktp, kiuj pensas ke ne perfekta demokratio estas pli bona ol diktaturoj.
morico (Montri la profilon) 2018-majo-08 06:53:53
Antaŭ pli ol cent tridek jaroj aperis la internacia lingvo Esperanto. Utopio ? Jes ! Neniam sukcesis esti justa lingvo, konstruita por rekta interparolado inter homoj de diversaj etnoj.
Antaŭ pli ol sesdek jaroj aperis la embrio de la nuna Eŭropa Unio. Utopio ? Jes ! Neniam sukcesis esti politika strukturo, konstruita por pacigi malamikajn ŝtatojn, respektante homajn rajtojn kaj demokration.
Nun Eŭropa Unio estas aro da 28 sendependaj landoj, oficiale regata per la traktato de Lisbono, kies la dua artikolo indikas : « La Unio estas fondita sur valoroj de respekto de homa digneco, de libereco, de demokratio, de egaleco, de laŭjura ŝtato, kaj respekto de homaj rajtoj, inkluzive de rajtoj de homoj el malplimultoj. » Por ke demokratio funkciu, necesas ke la popolo, do la tuto de civitanoj, povus montri sian opinion per baloto, post debato kiu estos ebliginta ĉiujn havi opinion klerigita.
morico (Montri la profilon) 2018-majo-08 06:56:45
Antaŭ 60 jaroj, la traktato de Romo faligis doganajn barilojn. Nun, ni bezonas faligi lingvajn barilojn.
Metsis (Montri la profilon) 2018-majo-08 13:17:56
Ni ĉi tie en la forumo estas plejparte fideluloj, ni estas savantaj. Vi devas konvinki aliaj homoj.
Kiam temas pri valoroj de EU, ekz-e Pollando kaj Hungario malestimas iujn altajn valorojn, kiujn EU eble havas. Sed ili ne estas punitaj.
morico (Montri la profilon) 2018-majo-10 08:54:35
Kiam la popoloj volas pli grandan demokration , tiam kelkaj miliarduloj, kiuj kontrolas nun la plimulton de la amas-komunikiloj, influas la popolojn por fari militojn kaj .la registarojn por kreskigi la malegalecojn kaj la buĝetojn por la militoj.
En 1914 en Eŭropo, en 1933 kun la alveno de Hitlero kiel registaroĉefo kaj diktatoro por la milito kaj la superrego ĉie.
Hodiaŭ Trump la trompisto ne plu volas la akordon pri Irano kaj volas kreskigi la militojn en la mondo.
Roch (Montri la profilon) 2018-majo-10 14:15:03
Mi ne scias, ĝi funkciis (surprize!) kun Kim Ĝong-un, do eble ĝi funkcios kun Irano.