目次へ

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

morico,2017年9月30日の

メッセージ: 219

言語: Esperanto

morico (プロフィールを表示) 2018年5月5日 10:28:12

Vinisus:Kompreneble ne, ĉar nuntempe la angla estas tro forta ol iu ajn alia lingvo! Pri demokratio eĉ en Grekio kie ĝi estis supozeble kreita verdire, ankaŭ tie ĝi neniam ekzistis. Sokrato estis unu el nenombreblaj viktimoj de la fama greka demokratio.
Jes, la angla estas pli forta ol iu ajn alia lingvo. Sed Esperanto ebligas lerni pli rapide aliajn lingvojn, kaj eŭropaj civitanoj volas, kiam ili ĝin konas, komunan justan kaj facilan lingvon sed ne la anglan kun kiu ili devenos civitanoj de tria klaso por la plimulto.

La greka antikva demokratio ekskluzivis 90% de la loĝantaro: virinoj, alilandanoj, sklavoj...
La demokratio, kiel la politiko estas neniam perfekta, sed estas demokratio kiu permesis ĝenerale malgrandigi la malegalecojn, kreskigi la enspezojn, liberajn diskutojn, la progreson de la scienco kaj de la kulturo ktp.
Mi renkontis multe da latinamerikanoj , da Sud- kaj Orient-Eŭropanoj ktp, kiuj pensas ke ne perfekta demokratio estas pli bona ol diktaturoj.

Vinisus (プロフィールを表示) 2018年5月5日 11:22:10

Laŭ "Edmond privat en la jaro1900 Ruslando enmanigis la torĉon de la esperanta lumo al la Francoj. Tiu epoko signis grandan ŝanĝon en la esperanta movado."

En tiu tempo la lingvo kiu regis la mondon estis la franca, do la francoj voĉdonis por elekti Esperanton la vera internacia lingvo, sed kiel la franca tiurilate estis la plej forta lingvo el ĉiuj. Esperanton oni lasis flanken. poste rapide venis la angla kaj anstataŭis la fieran francan lingvon, kaj de tiam Esperanto estis simple forgesita.

morico (プロフィールを表示) 2018年5月5日 15:01:27

Ekde 1850 proksimume , la angla estas la unua komerca lingvo. La franca restas la unua por la diplomatio kaj la juro ĝis 1920-1940 ĉar la angla ne estas preciza. Post 1945 la angla-usona potenco regas kaj la angla-usona kapitalista propagando konsilas ne paroli pri Esperanto aŭ diri falsaĵojn.
Esperanto perdis ankaŭ multe da parolantoj pro la diktaturoj (Stalino, Hitlero, Franco ktp).

Hodiaŭ, la kunteksto ne plu estas la sama:
- la china ekonomio estas pli granda nun ol la usona ekonomio kaj kreskas pli rapide; la mondo estas plurlingva;
- la ekonomia tutmondiĝo necesas justan, helpan, internacian lingvon por ekonomio, ekologio kaj socia justeco;
- la facileco de Esperanto (kune simpla, klara kaj regula) estas meze dek foje pli granda ol la angla;
- Interreto permesas koni kaj lerni Esperanton pli facile;
- la anglaparolantaj landoj enhavas nur 5% de la monda loĝantaro;
- Esperanto estas la unika planizita "internacia lingvo" kiu sukcesis;
- EU Eŭropo estas politika konstruaĵo kaj bezonas ankaŭ facilan, neŭtran helpan justan, komunan lingvon, kiu respektas la naciajn lingvojn. Se la registaroj ne volus , E.U. sin frakasos.

Vinisus (プロフィールを表示) 2018年5月5日 22:29:04

En Usono troviĝas ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) nuntempe estas tre vigla movado, sed bedaŭrinde la glora S.A.T. iom post iom ŝrumpas. En Brazilo parto de la spiritisma movado ege laboras favore al Esperanto, ilin altiras la verko de Allan Kardec, kiu konsistas el kvin libroj; famaj brazilaj esperantistoj jam tradukis ilin al Esperanto. Nu, danak' al spiritismo kaj interreto Esperanto ankoraŭ spiras en Sudameriko, ĝis kiam nur la tempo havas la respondon.

Grown (プロフィールを表示) 2018年5月6日 17:25:16

Vinisus:En Usono troviĝas ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) nuntempe estas tre vigla movado, sed bedaŭrinde la glora S.A.T. iom post iom ŝrumpas. En Brazilo parto de la spiritisma movado ege laboras favore al Esperanto, ilin altiras la verko de Allan Kardec, kiu konsistas el kvin libroj; famaj brazilaj esperantistoj jam tradukis ilin al Esperanto. Nu, danak' al spiritismo kaj interreto Esperanto ankoraŭ spiras en Sudameriko, ĝis kiam nur la tempo havas la respondon.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo. Spiritstataĵo.

Vinisus:Laŭ "Edmond privat en la jaro1900 Ruslando enmanigis la torĉon de la esperanta lumo al la Francoj. Tiu epoko signis grandan ŝanĝon en la esperanta movado."

En tiu tempo la lingvo kiu regis la mondon estis la franca, do la francoj voĉdonis por elekti Esperanton la vera internacia lingvo, sed kiel la franca tiurilate estis la plej forta lingvo el ĉiuj. Esperanton oni lasis flanken. poste rapide venis la angla kaj anstataŭis la fieran francan lingvon, kaj de tiam Esperanto estis simple forgesita.
Nekomprenite.

morico:
Vinisus:Kompreneble ne, ĉar nuntempe la angla estas tro forta ol iu ajn alia lingvo! Pri demokratio eĉ en Grekio kie ĝi estis supozeble kreita verdire, ankaŭ tie ĝi neniam ekzistis. Sokrato estis unu el nenombreblaj viktimoj de la fama greka demokratio.
Jes, la angla estas pli forta ol iu ajn alia lingvo. Sed Esperanto ebligas lerni pli rapide aliajn lingvojn, kaj eŭropaj civitanoj volas, kiam ili ĝin konas, komunan justan kaj facilan lingvon sed ne la anglan kun kiu ili devenos civitanoj de tria klaso por la plimulto.

La greka antikva demokratio ekskluzivis 90% de la loĝantaro: virinoj, alilandanoj, sklavoj...
La demokratio, kiel la politiko estas neniam perfekta, sed estas demokratio kiu permesis ĝenerale malgrandigi la malegalecojn, kreskigi la enspezojn, liberajn diskutojn, la progreson de la scienco kaj de la kulturo ktp.
Mi renkontis multe da latinamerikanoj , da Sud- kaj Orient-Eŭropanoj ktp, kiuj pensas ke ne perfekta demokratio estas pli bona ol diktaturoj.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

morico (プロフィールを表示) 2018年5月8日 6:53:53

Eŭropo bezonas esperanton !

Antaŭ pli ol cent tridek jaroj aperis la internacia lingvo Esperanto. Utopio ? Jes ! Neniam sukcesis esti justa lingvo, konstruita por rekta interparolado inter homoj de diversaj etnoj.

Antaŭ pli ol sesdek jaroj aperis la embrio de la nuna Eŭropa Unio. Utopio ? Jes ! Neniam sukcesis esti politika strukturo, konstruita por pacigi malamikajn ŝtatojn, respektante homajn rajtojn kaj demokration.

Nun Eŭropa Unio estas aro da 28 sendependaj landoj, oficiale regata per la traktato de Lisbono, kies la dua artikolo indikas : « La Unio estas fondita sur valoroj de respekto de homa digneco, de libereco, de demokratio, de egaleco, de laŭjura ŝtato, kaj respekto de homaj rajtoj, inkluzive de rajtoj de homoj el malplimultoj. » Por ke demokratio funkciu, necesas ke la popolo, do la tuto de civitanoj, povus montri sian opinion per baloto, post debato kiu estos ebliginta ĉiujn havi opinion klerigita.

morico (プロフィールを表示) 2018年5月8日 6:56:45

La opinio de ĉiu povas esti klerigata per ekkono de faktoj, opinioj kaj teorioj venintaj de aliaj civitanoj. Tio estas la kialo de la demokrata debato : la komparado de ĉies opinioj por finkonduki al komuna decido. Nuntempe, en 2018, la demokrata debato estas neebla en Eŭropa Unio, ĉar ne estas komuna lingvo. Niaj estroj kune parolas en la angla lingvo, kiu estas tro malfacila por normalaj civitanoj kiuj uzas aliajn lingvojn ĉiutage, kaj kiuj ne kapablas kompreni ĝin efike. Plie, dum diskutado en la angla lingvo, angloparolantoj superas la aliajn homojn, kaj tio kontraŭas la principojn de la Eŭropa Unio. Pro tio, Eŭropo-Demokratio-Esperanto proponas komune uzi la internacian lingvon Esperanto, multe pli facila ol la angla, kaj justa lingvo ĉar ĝi favoras neniun genton.

Antaŭ 60 jaroj, la traktato de Romo faligis doganajn barilojn. Nun, ni bezonas faligi lingvajn barilojn.

Metsis (プロフィールを表示) 2018年5月8日 13:17:56

morico,

Ni ĉi tie en la forumo estas plejparte fideluloj, ni estas savantaj. Vi devas konvinki aliaj homoj.

Kiam temas pri valoroj de EU, ekz-e Pollando kaj Hungario malestimas iujn altajn valorojn, kiujn EU eble havas. Sed ili ne estas punitaj.

morico (プロフィールを表示) 2018年5月10日 8:54:35

La 9-a majo estas la tago de la paco kaj de Eŭropo.
Kiam la popoloj volas pli grandan demokration , tiam kelkaj miliarduloj, kiuj kontrolas nun la plimulton de la amas-komunikiloj, influas la popolojn por fari militojn kaj .la registarojn por kreskigi la malegalecojn kaj la buĝetojn por la militoj.
En 1914 en Eŭropo, en 1933 kun la alveno de Hitlero kiel registaroĉefo kaj diktatoro por la milito kaj la superrego ĉie.
Hodiaŭ Trump la trompisto ne plu volas la akordon pri Irano kaj volas kreskigi la militojn en la mondo.

Roch (プロフィールを表示) 2018年5月10日 14:15:03

Hodiaŭ Trump la trompisto ne plu volas la akordon pri Irano kaj volas kreskigi la militojn en la mondo.

Mi ne scias, ĝi funkciis (surprize!) kun Kim Ĝong-un, do eble ĝi funkcios kun Irano. demando.gif

先頭にもどる