Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-julio-31 21:10:42

En la Universala Kongreso (U.K.) de Lisbono estis pluraj renkontoj pri Eŭropo. Kelkaj estis organizitaj de Eŭropo Demokratio Esperanto. En la lasta renkonto, dudeko de partoprenantoj de dekduo de eŭropaj landoj parolis pri ĉefaj ideoj kaj proponoj por Eŭropa Unio (EU).
La nova situacio ekde 2004 (28 landoj, tre rapida progreso de Interreto, Briteliro aŭ Brexito) estas pli favora por Esperanto.

- Konsciigi ke la Eŭropa Unio (EU) estas endanĝerata. Mankas sento de eŭropa civitaneco kaj aneco (ekzemple mankas eŭropaj televidaj kanaloj ktp). Mankas precipe komuna, neŭtra kaj efika (facila) lingvo.

- La nur angla ne povas esti komuna lingvo por Euxropa Unio (EU) :
ĝi ne estas neŭtra ; male ĝi estas la lingvo de grandaj potencoj, kiuj post la Briteliro (Brexito) estas kontraŭ E.U ;
ĝi ne estas efika kaj ĝi multe kostas: malgraŭ pluraj centoj de miliardoj da horoj de studado en kaj ekster la lernejoj fare de 450 milionoj da Eŭropanoj , nur « 25% de la civitanoj de EU povas kompreni artikolon de ĵurnalo kaj programojn de radio aŭ televidilo en la angla » (laŭ enketo de Eurobarometro la plej freŝdata). Do 75% nek parolas, nek komprenas la anglan. EU ne povas esti kontraŭ siaj civitanoj.
ĉiu popolo kaj civitano devas esti respektita kiel la aliaj.

- Interreto (ekz. Lernu.net, Duolingo) permesas montri la tre grandan facilecon de Esperanto kaj helpi movigi la publikan opinion al la simpatio kaj iomete pli de kono de Esperanto.

Estis ankaŭ multaj aliaj proponoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-julio-31 21:42:12

Mi ne partoprenas la UK-n sed scivolas pri ĉu oni proponis en tiuj renkontoj rimedon por kontraŭstari la politikon kiu kaŝas la lingvan demandon por forigi ĉiun debaton pri tiu temo.

Kompreneble, la lingva problemo ne estas kaŝita, ĉar ĝi elvideblas, sed oni ripetadas kaj ripetadas, ke baldaŭ la angla solvos ĝin, do kvazaŭ ĝi ne plu estas problemo.

Por ripetadi, oni devas disponi pri amaskomunikiloj, do pri multe da mono. Niaj kontraŭuloj havas ege pli da ol ni. Do, kvankam ni havas sennombrajn bonegajn argumentojn por Eo, la publiko eĉ ne aŭdas ilin, pro foresto de debato.

Kiel elturniĝi el tiu situacio?

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-01 06:17:34

"IL N'EST RIEN AU MONDE D'AUSSI PUISSANT QU'UNE IDÉE DONT L'HEURE EST VENUE".
Victor Hugo
Nenio en la mondo estas tiel potenca kiel ideo kies la horo estas venita.

La horo povas daŭri kelkajn jarojn sed la propagando de la angla-usona hegemonio ne povas ĉion.

Estas interesa ke la ĝenerala direktorino de UNESKO sendis salutmesaĝon al la UK de Lisbono.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-01 10:24:30

Victor Hugo nous avait prédit les états unis d'Europe, mais pas leurs effets pervers que l'UE, par construction, est incapable de corriger.

Elle ne résout pas les problèmes, elle les déplace:
- plus de conflits interétatiques au sein de l'UE (pourvou qué ça doure!), mais relance de la lutte de classes
- les nationalismes à l'intérieur des états (Flandre, Ecosse, Catalogne, etc.)
- retour de l'extrême droite
- monnaie unique éjectant de l'économie tous ceux qui ne sont pas suffisament productifs ou solvables
- kaj tiel plu...

(mi eraris pri lingvo, tradukos baldaux).

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-01 21:17:14

Ĉu la problemoj kiuj estas gravaj en Eŭropo, ne estas gravaj en aliaj ne EU landoj.?

Ekzemple la malegalecoj estas pli gravaj en Britujo kaj Usono.

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-02 06:24:49

EU ≠ Eŭropo, neniam estis, neniam estos

Серёга (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-02 06:40:58

Stula estas mem nomo de tiu fadeno. ridulo.gif
Kia demokratio en eŭropo?
Argumentos oni ke en eŭropo estas io alia sed ne demokratio ĉar hipokriteco estas tro fia eco.
La tuta okcidento mondo estas demokrata nur per falsa babilado sed tio ne povas daŭri longe.

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-02 07:23:04

EU estas la plimulto de Eŭropo (440 Milionoj da homoj sen Britio) / 750 milionoj ( kun ekster-EU landoj , inkluzive Rusujo).

La perfekta demokratio (politika, socia ktp) ekzistas nenie. Se la homoj povus koni kaj paroli komunan, facilan kaj neŭtran lingvon, kiu povas esti nur Esperanto, do la homoj povus paroli inter ili pli facile, inkluzive pri politiko, do la demokratio progresus en EU kiel en la mondo.

Metsis (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-02 11:03:13

Egalas, ĉu estas plimulto aŭ ne. La plej grava estas, ke EU ne egalas Eŭropon. "EU" estas pure politika nocio. "Eŭropo" estas ĉefe geografika nocio kaj se oni volas, ke ĝi havas iun politikan enhavon, memoru, ke la politika nocio kovras la geografikan areon. Komparu kun Usono ≠ Ameriko.

Notu, ke mi ne parolas pri kie estas demokratio aŭ kia estas demokratio en diversaj landoj.

Morico, se vi volas promocii uzon de E-on ie, ekz-e en EU, ĉu ne estus pli utile, ke vi propagandus iu alie? Ĉu ne Lernu-anoj jam estas konvinkintaj?

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-02 19:03:41

Jes , Metsis, vi pravas pri Eŭropo kiu estas pli granda ol EU. La malfacileco devenas de la Europa komisiono kaj de la aliaj organisaĵoj de E.U. kiuj uzas la vorton Eŭropo por EU, kiel Usono uzas la vorton "American" por Usonano.
La esperantistoj devas esti precizaj por la leksiko.

Pri demokratio, mi respondis al alia mesaĝo. Mi pensas ke, kiam la personoj ne plu estas malliberigataj, torturataj aŭ mortigataj pro iliaj politikaj pacaj agadoj, tio estas politika progreso. Sed mi scias ke nenia demokratio estas perfekta kaj ke la miliarduloj kreas falsajn novaĵojn.

Reen al la supro