Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-02 19:19:40

Metsis:
Morico, se vi volas promocii uzon de E-on ie, ekz-e en EU, ĉu ne estus pli utile, ke vi propagandus iu alie? Ĉu ne Lernu-anoj jam estas konvinkintaj?
Eble, en via lando, ĉiuj esperanto-parolantoj konas la tezojn de la UEA- movado, sed ne estas la kazo en Francujo. La plimulto de francaj esperantistoj ne estas en UEA, ne konas ĝiajn tezojn kaj multe da uzantoj de Lernu.net estas komencantoj.

Mi faras ankaŭ promocion de E-o alie. Sed kiam mi vidis ke multe da mesaĝoj sur Lernu.net estis kontraŭ Esperanto, mi respondis. Kial interesi la novajn Esperantistojn , se multe da mesaĝoj legataj sur la forumo de Lernu.net estas kontraŭ la lingvo kaj ne akiras respondon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-04 10:38:30

Mi pensis, ke vi alparolis la esperantistojn kiuj klopodas por reklami sian lingvon el la ĝenerala publiko. Se iu iras sur paĝaron celante instrui Esperanton, kial ili kritikas ĝin? Ebla estas aferoj, kiuj ili ne komprenis, sed la rubriko "demandoj" estus pli taŭga, ĉar antaŭsupozeble, la vizitantoj estas favoraj al Eo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-04 10:44:44

Kaj pri la ĝenerala publiko, ni povas plilarĝigi la batalon trovante novajn aliancanojn:
- tiujn, kiuj volas defendi sian propran lingvon (inkluzive la angla, kiu riskas la sorton de la latinan pro internacia uzado)
- tiujn, kies batalo estas preteratentita pro manko de debato kvankam ĝi prezentas interesajn alternativojn al la nuna situacio.

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-04 15:49:39

La revolucia nokto de la 4-a Aŭgusto 1789.

Dum tiu dato,pro malsato kaj ribeloj ĉie en la lando, la konstituciinta kunveno en Francujo decidis la forigon de la feŭdaj privilegioj, kiuj ekzistis ekde pli ol 1000 jaroj. La kamparanoj, laboristoj, metiistoj, komercistoj ktp (95% de la loĝantaro) pagis pezajn impostojn, laboris longan tempon por la klerikaro kaj la nobleco kaj ne povis atingi kelkajn oficojn.

Hodiaŭ, la problemo de la demokratio estas nacia kaj internacia. Memkompreneble la problemo de la neŭtra kaj facila komuna lingvo en Eŭropa Unio kaj en la mondo ne estas la sama. Tamen la granda plimulto de la EU Eŭropanoj kaj mondaj civitanoj ne havas komunan lingvon kaj pagas kvazaŭ lingvan imposton en la lernejoj, laborejoj, sciencejoj ktp, dum ekzistas la Internacia Lingvo (ILo) facile atingebla per poŝtelefonoj kaj lerniloj kiel Duolingvo, Lernu.net kaj baldaŭ aliaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-04 21:23:47

Eble tiun-ĉi nokton Usono kaj Britio solene fordonos ĉiujn privilegiojn ligitajn al la angla lingvo! Oni rajtas revi...

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-05 10:04:56

La malfacileco por la plimulto de la popoloj estas ke:
Britio kaj Usono ne fordonos iliajn privilegiojn ligitajn al la angla lingvo;
la plimulto de la elitoj pensas hodiaŭ ke la nur-angla estas la solvo;
la plimulto de la popoloj ne konas Esperanto-n kaj ĝiajn avantaĝojn.

Kiom kostas la nur-angla al E.U. Eŭropo kaj al la mondo, tre malmulte de homoj ĝin scias.
La pli bona raporto pri tiu problemo , laŭ mia kono, estas raporto Grin.

Sed ĝi koncernas nur Eŭropan Union kaj estas en la franca:
http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-pu...
https://fr.wikipedia.org/wiki/Rapport_Grin
Extraits essentiels du Rapport Grin : L’enseignement des langues étrangères comme politique publique + Une langue pour faire aimer les langues, en PDF
http://www.sat-amikaro.org/spip.php?article1012


Do esperantista movado havas multe da laboro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-05 21:42:45

Kial tiu raporto estas tradukita nek en la angla, nek en la germana, nek en la hispana?

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-07 06:53:44

Raporto Grin sur Vikipedio

https://eo.wikipedia.org/wiki/Raporto_Grin

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-07 06:55:39

Ekstraktoj de Raporto Grin

Raporto Grin

La raporto Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko aŭ raporto Grin estas dokumento skribita en 2005 de François Grin, profesoro ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj ekonomikisto, kiel peto de la franca Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo.[1] La raporto estas disponebla en Esperanto ĉi tie. Ĉi tiu dokumento celas respondi la sekvajn demandojn: "Kiujn fremdajn lingvojn instrui, pro kiuj kialoj, kaj konsidere al kiu kunteksto?" La dokumento temas pri lingvopolitikoj rezonitaj laŭ la vidpunkto de la ekonomia kosto, kaj laŭ la implikaĵoj politikaj kaj kulturaj.

Tri scenaroj estas ekzamenitaj :

la elekto de unu sola "natura" lingvo, kiu estus la angla.
la elekto de trio de naturaj lingvoj, kiuj estus la angla, la germana, kaj la franca, ĉar ili estas la lingvoj havantaj la plej grandajn nombrojn da parolantoj ene de la Eŭropa Unio
la elekto de unu "konstruita" lingvo, kiu estus Esperanto.
La raporto konkludas, ke nur EU enŝparus minimumon de 25 miliardoj eŭroj (do 54€ por ĉiuj EU-ano) ĉiujare sekvante la trian vojon.

Ekde 2013 ekzistas ĉe Avaaz subskribebla peto, kiu baziĝas sur la rekomendoj kaj konkludoj de tiu ĉi raporto, por la adopto de Esperanto eŭropskale, kaj nomiĝas Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-07 06:57:23

Resumo
(kun frazoj eltiritaj de la raporto)

Ĉi tiu studo ekprovas pensigi, en kelkaj paĝoj, pri la lernado de fremdaj lingvoj, emfazante la ofte malatentitajn aspektojn de la problemaro. (p.3) (…) kiujn fremdajn lingvojn instrui, kial, kaj en kiuj situacioj ? (p.3) Tiuj estas la demandoj, kiujn la nuna studo pritraktas, apogante sin sur la lingvo-ekonomio kaj sur la taksado de lingvaj politikoj. (…) (p.3) (…) bonvolu konsideri la jenan raporton kiel nuran ĉirkaŭpromenon. (…) (p.3)

(…) Por klarigi la procezon de lingvo-dinamiko, oni povas uzi simplan kaj efikan modelon, kiu kombinas du agpovojn (« uzebleco » kaj « minimaksimigo »). Tiu modelo antaŭvidas, en la nuna eŭropa kunteksto, rapidigitan konverĝon al lingva hegemonio de la angla. Tamen, tia evoluo montriĝas malefika pri atribuo de rimedoj, maljusta pri distribuo de rimedoj, danĝera por lingva kaj kultura diverseco, kaj zorgiga pro ĝiaj geopolitikaj sekvoj. (…) (p.6)

(…) Tri scenaroj estos analizitaj : la « tutangla » (scenaro 1) ; la « multlingvisma » (scenaro 2) ; kaj « Esperanto » (scenaro 3). (…) (p.6)

(…) la emfazo ne situas sur la konsekvencoj de la efektivigo de tiuj scenaroj, sed sur ilia komparo laŭ efikeco kaj egalrajteco. (…) (p.6)

(…) tio tamen estas la unua fojo, kiam oni provas kalkuli la netajn transpagojn, kiujn la anglalingvaj landoj profitas pro la supero de la angla, kompare al la ŝparoj pro la elekto de alia scenaro. Memkompreneble, ne la angla lingvo mem kulpas, sed la lingva hegemonio, sen konsidero al lando aŭ grupo de landoj kiuj profitas el ĝi. (…) (pp.6-7)

(…) La ĉefaj rezultoj de la komparo inter tiuj scenaroj jenas : (p.7)

1) Britio enspezas nete almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj jare, pro nuna domino de la angla ; (p.7)

2) se oni konsideras la multobligan efikon de certaj komponantoj de tiu sumo, kaj la rendimenton de la kapitalo, kiun la anglalingvaj landoj povas investi aliloke, pro la privilegia pozicio de sia lingvo ; tiu sumo atingas 17 ĝis 18 miliardojn da eŭroj jare ; (p.7)

3) tiu sumo sendube estus pli alta, se la hegemonio de tiu lingvo plifortiĝus pro la prioritato, kiun aliaj ŝtatoj konsentus doni ĝin, interalie en la kadro de siaj respektivaj edukpolitikoj. (p.7)

4) tiu sumo ne enkalkulas diversajn simbolajn efikojn (kiel la avantaĝo, kiun ĝuas la denaskaj parolantoj de hegemonia lingvo dum ajna situacio de intertraktado aŭ konflikto okazanta en ilia lingvo) ; verdire, tiuj simbolaj efikoj eble havas ankaŭ materialajn kaj financajn konsekvencojn. (p.7)

5) la « multlingvisma » scenaro ( kiu praktike, povas alpreni tre malsimilajn formojn, inter kiuj unu estas analizita ĉi tie) ne malpliigas la kostojn, sed la malekvilibron inter lingvouzantoj ;, tamen, pro la rolantaj fortoj pri lingva dinamiko, ĝi prezentas iun riskon de malstabileco, kaj postulas tutan aron da akompanantaj aranĝoj por esti vivipova. (p.7)

6) la scenaro « Esperanto » montriĝas plej avantaĝa, ĉar ĝi okazigos netan ŝparon, por Francio, de almenaŭ 5,4 miliardojn da eŭroj jare, kaj nete, por la tuta Eŭropa Unio (inkluzive de Britio kaj Irlando), de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare. (p.7)

La oftaj rifuzreagoj kontraŭ Esperanto malebligas la scenaron 3a ene de mallonga templimo. Aliflanke, oni povas rekomendi ĝin, en kadro de longdaŭra strategio, kiun oni povas efektivigi ene de unu generacio. Du kondiĉoj tamen nepras por ĝia sukceso : unue, grandega informkampanjo, por venki la antaŭjuĝojn pri tiu lingvo — kiuj ĝenerale baziĝas sur simpla ignoro — kaj helpi la evoluon de la pensmaniero ; due, vera interŝtata kunordigado por la komuna efektivigo de tia scenaro. Okdek kvin procentoj de la loĝantaro de Eŭropa Unio akiras tujan kaj evidentan profitojn el tio, eĉ sen konsideri la riskojn politikajn kaj kulturajn kaŭzitajn pro la angla lingva hegemonio. (p.7)

Referencoj
↑ p.3 de la raporto
Eksteraj ligiloj

Reen al la supro