Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 07:38:30

Ekstraktoj.
"PUBLIKA KONSULTO PRI LINGVOJ EN EŬROPA UNIO (EU)

La ombudsmano de EU publikigis la konsulton pri lingvoj en EU kies limdato estas fino de septembro. Estas invitataj ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio prezenti siajn opiniojn plenumante enketilon kun 19 demandoj. En la tempo de nova pripensado de la lingva demando post briteliro tio estas grava ebleco atentigi pri la eblecoj kiujn por EU povas signifi Esperanto. Tial ni aliĝas al invito al esperantistoj kiun prezentis UEA laŭeble amase respondi al tiuj demandoj. Faru tion kluboj, asocioj kaj individuoj kaj informu pri tio ĉiujn kiuj volus kunpartopreni. Oni povas respondi en kiu ajn el 24 lingvoj de EU (ne en Esperanto). Jen ĉi-sube la tuta teksto dissendita de UEA.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 07:42:35

Ekstraktoj (pluaĵo)
Publika konsulto La uzo de lingvoj en EU-institucioj, instancoj, oficejoj kaj agentejoj Invito sendi komentojn

La ombudsmano ŝatus instigi al diskuto pri la demando kiel la institucioj de EU plej bone komuniku kun la publiko laŭ maniero, kiu reflektas akcepteblan ekvilibron inter la bezono de respekto kaj subteno por lingva diverseco, unuflanke kaj administraj kaj buĝetaj limigoj aliflanke.

Por lanĉi ĉi tiun diskuton, la ombudsmano invitas al la publiko respondi al la sekvaj demandoj: Estas 19 demandoj en ĉi tiu enketo.

En sia aliro al ĉi tiu demandaro, UEA emfazas:
(1) ke ĉiuj civitanoj de EU ricevu informojn en lingvo, kiun ili regas, precipe pri la kernaj vivbezonoj – tio kion Zamenhof nomis “la doma vivo de la popoloj”;
(2) ke la kostoj ne falu misproporcie sur la ŝtatojn kaj civitanojn kun malpli grandaj/malpli vaste parolataj lingvoj;
(3) ke lingvopoltiko estu eksplicita kaj publika, kaj do alirebla por publika kontrolo kaj kritiko;
(4) ke Esperanto estas necesa elemento de justa lingvopolitiko por la civitanoj de EU.
Niaj rekomendoj estas kompreneble nur sugestoj. Ni bonvenigas pli vastan diskuton pri ĉi tiuj demandoj, kaj instigas niajn membrojn adapti siajn respondojn konforme al siaj propraj spertoj kaj konvinkoj.

Ni kore dankas al nia membro Johan Derks pro lia esperantigo de la enketilo. Pri la ĉi-subaj sugestoj li tamen ne respondecas.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 07:50:08

I. Reguloj kaj praktikoj pri lingvaj limigoj

1. Ekzistas manko je travidebleco (kaj malmultaj formalaj reguloj) pri tio kiel la malsamaj sekcioj de la EU-administracio disponigas informojn en la diversaj oficialaj lingvoj de EU. Ĉi tio inkluzivas, ekzemple, la kriteriojn uzatajn por decidi kiu(j)n lingvo(j)n oni uzu en apartaj kuntekstoj. Kiel trakti ĉi tiujn malplenojn? Kiuj kromaj kriterioj, se iu ajn, devus aplikiĝi?

UEA rekomendas:
a. Estu pli da travidebleco pri lingvopolitiko en ĉiuj branĉoj de EU;
b. Leĝoj kaj reguloj de EU, kiuj tuŝas “la doman vivon de la popoloj” (ekz. pri sano, edukado, socia asekuro kaj prizorgo, civitanaj rajtoj) estu ĉiam disponeblaj en ĉiuj oficalaj lingvoj;
c. Iniciatoj kun gravaj financaj sekvoj por la civitanoj, kiel anoncoj pri laborpostenoj, gvidlinioj pri grandaj subvenciprogramoj kiel Erasmus+, kaj la disponigo de publika mono, estu komunikataj en pluraj lingvoj laŭ klaraj gvidlinioj;
d. Estu iu minimuma nivelo de plurlingveco kiu aplikiĝas al ĉiuj branĉoj de EU.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 07:50:44

2. Ĉu ĉiu EU-institucio havu propran lingvan politikon kaj, se tiel, kio devus esti inkludita en ĝi? Ĉu tiaj lingvaj politikoj devas esti publikigitaj en la retejoj de la institucioj? Kiom detala devus esti tia politiko rilate al specifaj kazoj, en kiuj la elekto de lingvo(j) estas limigita?

UEA rekomendas:
Ĉiu instanco de EU havu eksplicitan, publikan lingvopolitikon kiun oni povas konsulti kaj pri kiu oni povas komenti en ties retejo.

3. Ĉu ĉiu institucio havu politikon pri la kondiĉoj sub kiuj ĝi povas provizi tradukojn de informoj aŭ dokumentoj laŭ peto? Se tiel, kiel tiu politiko povas esti enkadrigita por eviti senproporciajn kostojn?

UEA rekomendas:
Estu laŭeble vasta rajto peti tradukojn de informoj kaj dokumentoj de EU, precipe kiam tiuj havas longtempan validon (unu jaron aŭ pli).

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 07:54:00

II. EU-retejoj

4. Kiaj ĝeneralaj lingvaj principoj devas aplikiĝi al retejoj de EU-institucioj? Kiuj specifaj partoj de EU-retejoj, laŭ via opinio, devus esti disponeblaj en ĉiuj aŭ multaj EU-lingvoj?

UEA rekomendas:
a. Ĉiuj retejoj, kiuj celas vastan/ĝeneralan eŭropan publikon (“Eŭropon de la civitanoj”), devas esti multlingvaj, laŭeble en ĉiuj EU-lingvoj;
b. Ĉiuj retejoj, kiuj donas aliron al monfontoj por civitanaj iniciatoj, studado/edukado, sanprogramoj ktp, estu multlingvaj, laŭeble en ĉiuj EU-lingvoj;

En retejoj kun malpli da lingvoj, kaj sekve kun pli da lingva diskriminacio, oni konsideru la enkondukon de Esperanto kiel aldonan neŭtralan lingvon.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 07:54:53

5. Ĉu estus helpe havi resumojn pri ŝlosilaj aferoj eldonataj en ĉiuj aŭ multaj oficialaj lingvoj?

UEA rekomendas:
Resumoj en ĉiuj aŭ multaj oficialaj lingvoj estu haveblaj por ĉiuj gravaj dokumentoj. Kiam ajn oni donas tian resumon, oni aldone provizu resumon en Esperanto.

6. Ĉu akcepteblas en iuj cirkonstancoj provizi materialon en malgranda nombro da lingvoj prefere ol en ĉiuj oficialaj lingvoj? Se tiel, kiaj kriterioj devus esti elektitaj (ekzemple, grandeco de la parolantaro de la koncerna lingvo, grado de lingva diverseco en la populacio ...)?

UEA rekomendas:
Tio estas akceptebla nur kiam temas pri informoj kaj dokumentoj por specialistoj/profesiuloj kaj ne por la ĝenerala publiko.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 07:58:16

III. Publikaj konsultoj

7. En aprilo 2017a, la Eŭropa Komisiono adoptis novajn internajn regulojn, kiuj postulas ke dokumentoj rilate al publikaj konsultoj pri la prioritataj iniciatoj en la jara Labora Programo de la Komisiono estu publikigitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU. Ĉiuj aliaj publikaj konsultoj bezonas disponiĝon almenaŭ en la angla, franca kaj germana. Publikaj konsultoj havantaj "larĝan publikan intereson" devus esti disponeblaj en pluaj lingvoj. Krome "konsultaj paĝoj aŭ ilia resumo devas esti tradukitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj". Ĉu ĉi tiu politiko, laŭ via opinio, trafas la ĝustan ekvilibron inter la neceso respekti kaj subteni lingvan diversecon, unuflanke kaj administrajn kaj buĝetajn limigojn, aliflanke? Ĉu ĉi tiu tipo de politiko povus juste egale esti adoptita de aliaj EU-institucioj?

UEA rekomendas:
a. La ekskluziva uzado de la angla, franca kaj germana por publikaj konsultoj ne montras adekvatan respekton al la lingva diverseco de EU.
b. La difinoj de “vasta publika intereso” kaj “pliaj lingvoj” estas tro nebula.
c. Tiu ĉi aliro al la lingva politiko de EU estas malproksime de la koncepto de “Eŭropo de la civitanoj” kaj devas esti funde repripensita.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 08:02:43

IV. Aliaj

8. La sola specifa leĝaro pri uzado de lingvoj en la EU-administrado datumas de 1958 kiam estis ses membroŝtatoj kaj kvar oficialaj lingvoj. Ĉu vi opinias, ke en la nunaj cirkonstancoj, nova leĝaro estus helpema? Aŭ ĉu vi opinias, ke traktado de lingvaj aferoj estas plej bone farata ekster detala jura kadro?

UEA rekomendas:
a. Nova leĝaro estos helpa, nur se ĝi plifortigos la garantiojn al la EU-civitanoj, ke ili rajtas je informoj kaj subteno pri esencaj homaj bezonoj kaj la demokratia mastrumado de ilia socio en lingvo, kiun ili regas.
b. Sendepende de la jura demando, tiuj garantioj bezonas plifortigon per la enkonduko de formala lingvopoltiko en ĉiuj branĉoj de EU.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-05 08:05:39

9. Ajna pliigo de la volumo de informoj kaj dokumentoj publikigataj en ĉiuj EU-lingvoj implicos aldonajn tradukajn kostojn. Kiel vi sugestas, ke ĉi tiuj aldonaj kostoj povos esti kovritaj? Aliloke en la EU-buĝeto? Per asignado de aldona financado de la individuaj Membro-Ŝtatoj implikitaj? Per aliaj rimedoj?

UEA rekomendas: Tradukkostoj estu pagataj el la ĝenerala buĝeto. Se la lingvopolitiko de EU favoras difinitajn lingvojn (ekz. la anglan, francan kaj germanan), la landoj kie tiuj lingvoj estas oficialaj principe pagu iom pli por kompensi tiun avantaĝon.

10. Ĝis kioma grado teknologio povas aplikiĝi por provizi tradukaĵojn inter la diversaj EUlingvoj? Konsiderante, ke "maŝinaj" tradukoj eble ne ĉiam estas precizaj, ĉu tio estas akceptebla prezo pagenda, ĉar dokumentoj fariĝas disponeblaj en traduko pli rapide kaj ekonomike ol estus la kazo alie?

UEA rekomendas:
a. Maŝina tradukado povas helpi interkompreniĝon trans lingvaj baroj kaj tial estas subtenenda.
b. Por kompensi la mankojn kaj limigojn de maŝina tradukado, EU akompanu ĝin per oficiala subteno de Esperanto kiel neŭtrala lingvo de la civitanoj.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-18 19:47:10

REKOMENDOJ DE LA PREZIDANTO DE EEU POR RESPONDOJ AL LA PUBLIKA KONSULTO

EEU = Eŭropa Esperanto-Unio

1. Ne sufiĉas plu trakti lingvopolitikon ekskluzive je nacia nivelo; urĝe necesas interregistara konferenco por difini tuteŭropan lingvopolitikon bazitan sur la valoroj de la Eŭropa Ĉarto.

2. Ni substreku ke, se EU komunikas kun kelkaj civitanoj en la propra denaska lingvo, kaj ne faras tion kun aliaj, tio estas klara diskriminacio. Ni insistu pri tio.

3. Ni skribu ke, se EU opinias ke tio estos tro multekosta, EU devus proponi formalan interregistaran konferencon por konsideri la aferon, char efektive temas pri ege grava afero. La slovaka vice-chefministro Dusan Caplovic jam proponis tian konferencon en 2007, sed la tiama EU-Komisiono tute ne komprenis pri kio temas, kaj eĉ ne respondis al la letero de la vice-ĉefministro (multaj ministroj en EU fakte respondis, kaj pluraj respondis favore al la konferenco). Homoj ĝenerale subtaksas la gravecon de lingvopolitiko, ĉar ili ne komprenas ke toleri lingvan diskriminacion, aŭ iun ajn diskriminacion, povus domaĝi la tutan koncepton de eŭropa integriĝo, kaj certe estos uzata kontraŭ EU fare de la ekstremaj naciistoj kaj kontraŭuloj de eŭropa integriĝo.

Reen al la supro